Usono enkondukis sankciojn kontraŭ entoj kaj individuoj rilataj kun Rusio
La usona Financa Ministerio marde deklaris enkonduki sankciojn kontraŭ pluraj entoj kaj individuoj, kiuj havas rilatojn kun Rusio, pretekste, ke ili evitis aŭ malobeis usonajn sankciojn.
La Financa Ministerio diris, ke la listo de sankcioj inkluzivas du entojn kaj du individuojn suspektatajn pri subteno al iu rusa ento submetita de la Financa Ministerio al sankcioj. En tiu tago, ankaŭ ses aliaj entoj kaj ses ŝipoj suspektataj pri transigo de rafinita petrolo al ŝipo kun la flago de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) estis skribitaj en la liston de sankcioj.