Ĉinio kaj Hindio marde promesis plifortigi la rilatojn inter la du landoj kaj la du armeoj.
Dum renkontiĝo kun vizitanta ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri defendo Wei Fenghe, hinda ĉefministro Narendra Modi diris, ke la du landoj havas amikecon de antikveco kun vastaj komunaj interesoj, kaj ili devas kunigi manojn kaj subteni unu la alian en strebado por kungajna kunlaboro de reciproka profito. Li ankaŭ vokis la du landojn plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter siaj armeoj por protekti la landliman stabilecon.
Wei diris, ke sub la kondukado de gvidantoj de la du landoj, rilatoj inter la du landoj kaj inter iliaj armeoj estis substrekitaj per amika kunekzisto kaj kungajna kunlaboro. Li kredis, ke lia vizito helpos efektivigi la konsenton inter gvidantoj de la du landoj, profundigi militajn kaj sekurecajn interŝanĝojn kaj kunlaboron, kaj konstrui reciprokan fidon. Li aldonis, ke la du landoj devas kune konservi pacon kaj trankvilon en landlima regiono por kontribui al pli strikta disvolva partnereco.
Dum sia vizito, la ĉina ŝtatkonsilanto okazigos intertraktadon kun hinda ministro pri defendo Nirmala Sitharaman rilate fortigon de milita kunlaboro kaj protekto de landlima stabileco.