![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
Usona ministro pri komerco Wilbur Ross kaj oficialuloj de la Ministerio de Agrikulturo viiztis Nord-Dakoton por vaste diskuti pri influo de tarifoj kaj komercaj disputoj sur terkulturistoj kaj agrikulturo. Tiutage en Nord-Dakoto la usona organizo Farmistoj por Libera Komerco komencis dissendi reklamojn, emfazante la negativan influon de tarifoj sur la lokaj terkulturistoj. Krome, la organizo lunde starigis ok apudvojan reklamajn panelojn kun similaj enhavoj en tiu ĉi ŝtato.
Sojfabo estas la ĉefa agrikultura produkto de Nord-Dakoto por eksportado. Ĉiujare du trinoj de la rikolto kun la valoro de 2 miliardoj da usonaj dolaroj estas eksportitaj al Ĉinio. Sed ĉi-jare ĉinaj klientoj jam nuligis ĉiujn mendojn de manĝebla sojfabo kun la valoro de 1,2 milionoj ĝis 1,5 milionoj da dolaroj. Lokaj terkulturistoj ne povos repagi pruntojn, se la komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono daŭros plu. Ili esperis, ke usona prezidento malfermos internacian merkaton por iliaj produktoj.