La 28an de aŭgusto, en Pekino, la ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun Francis Gurry, la ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Intelekta Proprieto (MOIP), estanta en Ĉinio por ĉeesti la altnivelan kunvenon pri intelekta proprieto, kronitan per "Zono kaj Vojo".
Li Keqiang diris, ke, ĉar la ekonomio de Ĉinio kiel la plej granda evolulando en la mondo restas en ŝlosila periodo de kvalitaltigo, Ĉinio alprenos pli severan protektsistemon pri intelekta proprieto kaj plue perfektigos koncernajn leĝojn, kaj ke Ĉinio donas saman trakton kaj saman protektadon al ĉiuj entreprenoj, ĉu ĉinaj ĉu eksterlandaj, kaj ne permesas devige teknikan transigon.
Gurry asertis, ke en la pasintaj 40 jaroj Ĉinio starigis al si altnivelan protektsistemon pri intelekta proprieto kaj donis samajn rajtojn al ĉiuj entreprenoj ĉinaj kaj alilandaj. Gurry kredis, ke Ĉinio ĉiam disvolviĝos progresos, kaj ke la Monda Organizaĵo pri Intelekta Proprieto volontas kune kun Ĉinio plifortigi kunlaboron por defendi plurflankismon kaj respondi al defioj.