11. Monŝanĝo (1)
Familio Duran havas belegan vizitsalonon. Anstataŭ muro kun fenestroj, granda vitra fenestro okupas unu tutan flankon de la salono.
Filipo: Sinjorino Duran, la pejzaĝo, kiun vi vidas ĉiutage tra via fenestro estas vere mirinda.
Duran: Ĝi iom ŝajnas Suda Francio. Mi naskiĝis tie, kaj al mi tre plaĉas havi tiajn vidaĵojn antaŭ miaj okuloj.
Ilona: Sinjoro Filipo, ĉu vi trinkos vian kafon kun aŭ sen sukero?
Filipo: Kun sukero, sed ne tre dolĉa.
Ilona: Kaj vi, Petro?
Petro: Kun artefarita dolĉigilo, se eblas.
Ilona: Certe. Ankaŭ mi neniam prenas sukeron, por ne dikiĝi. La dolĉigilo estas tie ĉi.
Ĉiuj sidiĝas apud la fenestro, kaj trinkas sian kafon. Poste Ilona vokas kuiristinon kaj petas, ke ŝi forprenu ĉion el la manĝotablo kaj lavu la telerojn. Kiam ĉio estos preta, ŝi povos foriri. Ilona parolas portugale, sed la kuiristino respondas en Esperanto:
Kuiristino: Mi dankas, sinjorino. Kaj ĝis morgaŭ.
Ilona: Ĝis morgaŭ, Rita.
Filipo rigardas, mirigite.