che homoj de lia stato, kiuj ne kutimis uzi la plumon -- la timo,
ke li ne povas subskribi per sia nomo dokumenton, skribitan ne de
li mem, sen elmeti sin al ia ankorau ne konata danghero au
devontigi sin sen scio al pagado de grandegaj sumoj; mi ne
rakontos, kiel li alproksimighis al la dokumentoj nur kun
protestoj kaj devigita de la doktoro kaj necese volis ilin
antaue trarigardi antau ol li subskribis (la artifika karaktero
de la skribajho, ne parolante jam pri la juristaj esprimoj, estis
por li kiel io hhina) kaj turni la folion, por vidi, chu sur la
dua pagho ne estas skribita io danghera; kaj kiel post la
subskribo de sia nomo li farighis tute malfelicha, kiel iu kiu
fordonis sian havon kaj siajn rajtojn. Mi ne povas ankau rakonti
detale, kiel la blua paperujo, kiu konservis lian subskribon,
havis por li poste misteran altiran forton, tiel ke li ne povis
ghin forlasi. Mi ne rakontos ankau, kiel Clemency Newcome, tute
ekster si de rido che la penso, ke shi estas persono grava, metis
sin per siaj ambau kubutoj super la tutan tablon kaj apogis la
kapon sur la maldekstra brako, antau ol shi komencis fari siajn
kabalajn signojn, por kiuj shi bezonis tre multe da inko kaj
kiujn shi samtempe per la lango pentradis en la aero. Kiam shi
unu fojon gustumis inkon, shi farighis soifa je ghi, kiel la
tigro, kiu eklekis sangon, kaj shi volis subskribi chion eblan
kaj meti sian nomon en chiuj anguloj. Por mallonge diri, la
doktoro estis liberigita de sia ofico kaj de sia respondeco kaj
Alfred prenis ghin mem sur sin kaj komencis sian vojaghon de l'
vivo.
"Britain!" diris la doktoro, "kuru al la pordo de l' ghardeno kaj
rigardu, chu la kalesho venas. La tempo forflugas, Alfred."
"Jes, sinjoro, jes!" vive rediris la junulo. "Kara Grace! unu
sekundon! Marion -- tiel juna kaj bela, tiel aminda kaj admirata,
al mia koro tiel kara, kiel nenio en la mondo -- ne forgesu tion
chi! Mi metas Marion'on en viajn manojn."
"Shi estis por mi chiam kara gardatajho, Alfred. Nun shi estas
por mi duoble kara. Mi montros min inda je via konfido", diris
Grace.
"Mi kredas ghin, Grace", respondis Alfred. "Mi scias ghin. Kiu
povus rigardi en vian okulon kaj audi vian sinceran vochon kaj
tion chi ne scii. Ha, bona Grace! se mi havus vian certan senton,
vian trankvilan animon, kiel senzorge mi forlasus hodiau tiun
chi lokon!"
"Tiel vi pensas?" rediris shi kun trankvila rideto.