shatas kaj estas al vi tre danka. Ha!" -- shi denove rigardis la
folion -- "kiam oni sciighis, ke shi forkuris kaj estas ekster
danghero, la aminda knabino, tiam mi ne povis min deteni -- pro
shi kaj pro la fratino kaj la patro -- diri kion mi sciis, ne
vere?"
"Jes, vi ghin rakontis," rimarkis shia edzo.
"Kaj doktoro Jeddler," daurigis Clemency, metante sian tason sur
la tablon kaj medite rigardante la folion, "en sia kolero kaj
chagreno forpelis min el la domo! Kiel mi ghojas, ke mi tiam
diris nenian malbonan vorton kaj forportis kun mi nenian malbonan
penson kontrau li; char li poste ghin sincere pentis. Kiel ofte
li tie chi sidadis kaj ripetadis al mi, ke li ghin bedauras! --
La lastan fojon ankorau hierau, kiam vi ne estis en la domo.
Kiel ofte li tie chi sidadis kaj tutajn horojn paroladis pri tio
kaj alia, kvazau ghi lin interesus! -- sed propre nur pro la
malnova tempo kaj char li sciis, ke shi min amis, Ben!"
"Mia Dio, kiel vi venis al tiu konvinko, Clemency?" demandis shia
edzo, tute mirigite, ke shi klare komprenis verajhon, kiu en lia
filozofanta spirito nur naskighadis ankorau.
"Mi tion chi ne scias," diris Clemency kaj blovis sian teon, por
ghin iom malvarmigi. "Dio! mi ne povus tion chi diri, se oni ech
metus por tio chi rekompencon de cent funtoj."
Li kredeble ankorau plu daurigus siajn metafizikajn
konsideradojn, se shi ne rimarkus post li apud la pordo
substancian fakton en formo de unu sinjoro en funebro kaj en
vestajho de rajdo. Shajnis, ke li auskultas ilian paroladon kaj
tute ne volas ilin interrompi.
Clemency rapide levighis. Ankau sinjoro Britain faris tion saman
kaj salutis la gaston. "Chu Vi volas esti bona supreniri,
sinjoro? Estas tre bela chambro supre, sinjoro."
"Mi dankas," diris la fremdulo kaj atente observis sinjorinon
Britain. "Chu estas permesite eniri tien chi?"
"Ho, se plachas al Vi," respondis Clemency kaj malfermis la
bufedan chambron. "Kion Vi ordonas, sinjoro?"
Li ekvidis la folion kaj legis ghin nun.
"Tre bela peco da tero, sinjoro," rimarkis sinjoro Britain.
Li ne respondis, sed turnis sin, kiam li finis la legadon, kaj
rigardadis Clemency'n kun tiu sama esplora sciemeco kiel,
antaue. "Vi demandis," li diris, ne deturnante de shi la
okulojn --
"Kion Vi deziras, sinjoro," respondis Clemency kaj ankau kashite
lin rigardadis.
"Se Vi volas doni al mi gluton da elo," li diris, alirante al unu
tablo apud la fenestro, "kaj volos ghin alporti tien chi, ne
malhelpante al Vi al Via teo, mi estos al Vi tre danka."