世译:王士荣
柴门霍夫世界语大学群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 9.3
"Laŭ diro de la brigadestro de Wang Xiaoti,Wang Xiaoti perfidis pro aŭskultado de radiodisaŭdigo de malamiko. Li havis transistoran radioricevilon,per kia oni povis aŭdi radiodisaŭdigon de Tajvano. En la radiodisaŭdigo parolis virina voĉo tenera kaj alloga,alinomata 'nokta rozo'. Kredeble Wang Xiaoti estis sorĉita de la voĉo kaj flugis al Tajvano. Ĉu mia onjo ne estas eminenta? La senila brigadestro diris: 'Via onjo estas tre bona,familia deveno bona,aspekto ĉarma,kaj cetere ŝi estas kompartianino. Laŭ la tiamaj kriterioj,via onjo estas senmanka,kaj ni multe enviis Wang Xiaoti. Sed via onjo estis tro revolucia kaj tro ortodoksa,sekve por Wang Xiaoti toksita de burĝara ideologio,via onjo ne estis ideala amatino.' Poste sekur-sekcio legis taglibron de Wang Xiaoti kaj trovis,ke Wang Xiaoti nomis vian onjon ruĝa ŝtipo! La brigadestro diris,ke dank' al tio la onjo eskapis el implikiĝo,alie ŝi neniam povos sin senkulpigi."
"Eble Wang Xiaoti intencis tion skribi",diris nia nevo.
"Ankaŭ via boavinjo tiel supozis. Por protekti ŝin,Wang Xiaoti intrige postlasis la taglibron. Tial hieraŭ vepere ŝi diris,ke li kaj pereigis ŝin,kaj savis ŝin."
Sinjoro Sugitani,mia nevo interesiĝis pli pri la procedo de la perfida forflugo de Wang Xiaoti. Li admiris pro la eminenta flugarto de Wang Xiaoti. Li diris,ke kiam avio "Q-5" flugas 5 metrojn super maro en rapideco de 800 kilometroj po horo,ĝi facile falos en la maron en malgrandega ekarto. Tiu ulo vere estis talenta kaj kuraĝa! Li estis ĉiavetera aviadisto. Antaŭ sia forfuĝo,kiam li faris ekzercadon super nia vilaĝo,li ofte faris admirindan movon. Tiam ni diris,ke dum la flugekzercado li ofte plonĝis en la kampon de akvomelono oriente de la vilaĝo,prenis akvomelonon kaj soris en nubaron."
"Ĉu vere li estis premiita per kvin mil taeloj da oro en Tajvano?" min demandis la nevo.
"Ŝajne vere. Sed eĉ dek mil taeloj da oro ne valoras. Vi ne enviu tion. Ĉu mono,ĉu belulino,ĉio estas vanta kiel fumo. Nur patrolando,honoro kaj familio estas la plej valoraj."
"Ho onklo,kiel komika vi estas! Kia epoko estas la nuna,kaj vi ankoraŭ ripetas tiajn vortojn? diris la nevo.