════
Vilaĝa Instruisto
═════════════════
作者:刘慈欣
作者附言:这篇小说同我以前的作品相比有一些变化,主要是不那么“硬”了, 重点放在营造意境上。不要被开头所迷惑,它不是你想象的那种东西。我不敢说 它的水准高到哪里去,但从中你将看到中国科幻史上最离奇最不可思议的意境。
Verkita de Liu Cixin[1]
Aldonitaj vortoj de la verkisto: Ĉi tiu novelo iom ŝanĝiĝis, komparate kun miaj antaŭaj verkoj, precipe en tio, ke ĝi ne estas tiom “harda”, kaj la fokuso estas pri kreado de etoso. Ne iluziiĝu de la komenca parto, ĉar tio ne estas kion vi imagas. Mi ne kuraĝas diri, kiom altnivela ĝi estas, sed en ĝi vi vidos la plej bizara kaj plej neimagebla etoso en la historio de ĉina sciencfikcio.
[1] [Lju Ci-ŝin]
第一章
───
Ĉapitro Unu
───────────
他知道,这最后一课要提前讲了。
Li sciis, ke li devos pli frue instrui ĉi tiun lastan lecionon.
又一阵剧痛从肝部袭来,几乎使他晕厥过去。他已没能气力下床了,便艰难地移近床边的窗口。月光映在窗纸上,银亮亮的,使小小的窗户看上去象是通向另一个世界的门,那个世界的一切一定都是银亮亮的,象用银子和不冻人的雪做成的盒景。他颤颤地抬起头,从窗纸的破洞中望出去,幻觉立刻消失了,他看到了远处自己渡过了一生的村庄。
Ankoraŭ alia atako de dolorego sturmis el la hepato, tiel forte ke li preskaŭ svenis. Li jam ne havis la forton elitiĝi, do li malfacile sin movis proksimen al la fenestro ĉe la lito. Lunlumo brilis sur la fenestro-papero arĝenthele, ke la fenestreto ŝajnis kvazaŭ pordo al alia mondo, en kiu ĉio devis esti arĝenthela, kvazaŭ scena modelo farita el arĝento kaj nefrostiga neĝo. Tremetante li levis la kapon por rigardi eksteren tra la romptruo de la fenestro-papero, la iluzio tuj malaperis, kaj li vidis la malproksiman vilaĝon, en kiu li vivis la tutan vivon.
村庄静静地卧在月光下,象是百年前就没人似的。那些黄土高原上特有的平顶小屋,形状上同村子周围的黄土包没啥区别,在月夜中颜色也一样,整个村子仿佛已溶入这黄土坡之中。只有村前那棵老槐树很清楚,树上干枯枝杈间的几个老鸦窝更是黑黑的,象是滴在这暗银色画面上的几滴醒目的墨点……其实村子也有美丽温暖的时候,比如秋收时,外面打工的男人女人们大都回来了,村里有了人声和笑声,家家屋顶上是金灿灿的玉米,打谷场上娃们在桔杆堆里打滚;再比如过年的时候,打谷场被汽灯照得通亮,在那里连着几天闹红火,摇旱船,舞狮子。那几个狮子只剩下卡嗒作响的木头脑壳,上面油漆都脱了,村里没钱置新狮子皮,就用几张床单代替,玩得也挺高兴……
La vilaĝo silente kuŝis sub la lunlumo, kvazaŭ jam senhoma ekde antaŭ cent jaroj. La dometoj kun ebenaj tegmentoj, kiuj estis unikaj sur la flavgrundaj altebenaĵoj, havis formon ne malsaman kiel la flavgrundaj altaĵoj ĉirkaŭ la vilaĝo, kaj ankaŭ havis la saman koloron en luna notko, tiel ke la tuta vilaĝo ŝajne solviĝis en la flavgrundajn deklivojn. Nur la olda soforo estis klare videbla, sur kies sekaj branĉoj, kelkaj korvaj nestoj estis pli nigraj, kiel kelkaj okulfrapj inkmakuletoj gutitaj sur la malbrile arĝenta bildo… Fakte la vilaĝo ankaŭ havis belan varman tempon, ekzemple kiel dum la rikolta tempo en aŭtuno, kiam revenis ĉiuj viroj kaj virinoj laborintaj ekstere, en la vilaĝo estiĝis hombruoj kaj ridoj, orbrilaj maizoj troviĝis sur ĉiuj tegmentoj, infanoj ruladis en stoplamaso sur la draŝejo; aŭ ekzemple kiel dum la novjara festo, kiam la draŝejo estis brile lumata per gaslumilo, kie dum sinsekvaj tagoj oni sin amuzis per boato-danco kaj leono-danco. El la kelkaj imitaj leonoj postrestis nur klakantaj lignaj kapoj, kiuj perdis eĉ sian farbon. La vilaĝo ne havis monon por aĉeti novajn leonpelojn, kiujn oni antataŭis per littukoj, kaj sin amuzis sufiĉe bone …
但十五一过,村里的青壮年都外出打工挣生活去了,村子一下没了生气。只有每天黄昏,当稀拉拉几缕炊烟升起时,村头可能出现一两个老人,扬起山核桃一样的脸,眼巴巴地望着那条通向山外的路,直到在老槐树挂住的最后一抹夕阳消失。天黑后,村里早早就没了灯光,娃娃和老人们睡的都早,电费贵,现在到了一块八一度了。
Sed kiam pasis la dekkvina tago de januaro, ĉiuj vilaĝaj junuloj kaj plenkreskuloj ekvojaĝis eksteren por labori kaj vivteni, ke la vilaĝo tute perdis sian vivecon. Nur je ĉiu vesperkrepusko, kiam kelkaj strioj da fornfumoj maldense ekŝvebis, eble aperis unu aŭ du olduloj antaŭ la vilaĝo, kiuj levis la kapon kun vizaĝoj kvazaŭ sovaĝaj juglandonuksoj, esperante rigardis la vojon al ekstero de la monto, ĝis kiam malaperis la lasta strio de la subiranta suno kaptita de la olda soforo. Post noktiĝo, tre frue mallumiĝis la lumiloj en la vilaĝo, ĉar la infanoj kaj maljunuloj enlitiĝis frue, kaj elektro estis multekosta, kaj la prezo kreskis ĝis po unu juano[2] okdek cendoj por kilovathoro.
[2] Ĉina monunuo. Vidu [Vikipedion] (http://eo.wikipedia.org/wiki/Juano).
这时村里隐约传出了一声狗叫,声音很轻,好象那狗在说梦话。他看着村子周围月光下的黄土地,突然觉得那好象是纹丝不动的水面。要真是水就好了,今年是连着第五个旱年了,要想有收成,又要挑水浇地了。想起田地,他的目光向更远方移去,那些小块的山田,月光下象一个巨人登山时留下的一个个脚印。在这只长荆条和毛蒿的石头山上,田也只能是这么东一小块西一小块的,别说农机,连牲口都转不开身,只能凭人力种了。去年一家什么农机厂到这儿来,推销一种微型手扶拖拉机,可以在这些巴掌大的地里干活儿。那东西真是不错,可村里人说他们这是闹笑话哩!他们想过那些巴掌地能产出多少东西来吗?就是绣花似地种,能种出一年的口粮就不错了,遇上这样的旱年,可能种子钱都收不回来呢!为这样的田买那三五千一台的拖拉机,再搭上两块多一升的柴油?!唉,这山里人的难处,外人哪能知晓呢?
Tiam malklare eksonis hunda bojo el la vilaĝo. La sono estis tre softa, kvazaŭ la hundo parolus en sonĝo. Li rigardis la flavgrundojn sub lunlumo ĉirkaŭ la vilaĝo, kaj subite eksentis, ke ili ŝajnas kvazaŭ absolute senmova surfaco de akvo. Estus feliĉe se tio estus akvo. La nuna jaro estis la kvina sinsekva jaro senpluva. Por havi rikolton, denove oni devis ŝultroporti por akvumi la kampon. Pensinte pri la kampon, lia rigardo moviĝis foren, al la pecetoj de montkampoj, kiuj en la lunlumo aspektis kvazaŭ individuaj piedspuroj de giganto montgrimpinta. Sur la rokmonto, kie kreskis nur kardoj kaj artemizioj, kampoj devis resti nur pecetoj tie kaj ĉi tie, tiel ke sen diri pri agrikulturaj maŝinoj, eĉ farmbestoj ne povis sin turni, kaj oni nur povis kulturi per homforto. Pasintjare iu manufakturo de agrikulturaj maŝinoj venis ĉi tien por rabatvendi specon de durada mikrotraktoro, kiu povis labori sur tiuj kampoj polmlarĝaj. Tiu aĵo ja estis ne malbona, sed vilaĝanoj diris, ke tio estas ŝerco de la manufakturo! Ĉu oni pensis pri kiom da rikolto tiuj polmlarĝaj kampoj povis produkti? Eĉ se kulturi kvazaŭ brodi, estus jam bone se oni rikoltus nur unujaran nutraĵojn, sed kiam venus senpluva jaro ĉi tia, estus eble perdi la monon de semoj! Por tiaj kampoj aĉeti traktoron po tri-aŭ-kvin mil juanoj, aldonante dizelon po du juanoj kaj pli por litro ?! Ve, kiel eksteranoj povis koni la malfacilaĵojn de la montaranoj?
这时,窗前走过了几个小小的黑影,这几个黑影在不远的田垅上围成一圈蹲下来,不知要干什么。他知道这都是自己的学生,其实只要他们在近旁,不用眼睛他也能感觉到他们的存在,这直觉是他一生积累出来的,只是在这生命的最后时间里更敏锐了。
Tiumomente, preterpasis la fenestron kelkaj etaj mallumaj ombroj, kiuj ĉirkaŭformis rondon sur la proksima kampflanko, kalkane sidante, kaj oni ne sciis kion ili faros. Li sciis ke tiuj estas siaj lernantoj. Fakte se ili estus apude, eĉ sen uzado de okuloj, li povus sensi ilian ĉeeston. Ĉi tiun intuicion li akiris per dumviva akumulado, kiu estis pli akra ĉe la vivfina tempo.
他甚至能认出月光下的那几个孩子,其中肯定有刘宝柱和郭翠花。这两个孩子都是本村人,本来不必住校的,但他还是收他们住了。刘宝柱的爹十年前买了个川妹子成亲,生了宝柱,五年后娃大了,对那女人看得也松了,结果有一天她跑回四川了,还卷走了家里所有的钱。这以后,宝柱爹也变得不成样儿了,开始是赌,同村子里那几个老光棍一样,把个家折腾得只剩四堵墙一张床;然后是喝,每天晚上都用八毛钱一斤的地瓜烧把自己灌得烂醉,拿孩子出气,每天一小揍三天一大揍,直到上个月的一天半夜,抡了根烧火棍差点把宝柱的命要了。郭翠花更惨了,要说她妈还是正经娶来的,这在这儿可是个稀罕事,男人也很荣光了,可好景不长,喜事刚办完大家就发现她是个疯子,之所以迎亲时没看出来,大概是吃了什么药。本来嘛,好端端的女人哪会到这穷得鸟都不拉屎的地方来?但不管怎么说,翠花还是生下来了,并艰难地长大。但她那疯妈妈的病也越来越重,犯起病来,白天拿菜刀砍人,晚上放火烧房,更多的时间还是在阴森森地笑,那声音让人汗毛直竖……
Li eĉ povis distingi tiujn kelkajn infanojn en lunlumo, inter kiuj certe troviĝis Liu Baozhu[3] kaj Guo Cuihua[4]. Tiuj ĉi du infanoj ne estis ĉi-vilaĝanoj, kaj ne devis loĝi en la lernejo, tamen li permesis al ili loĝi. Antaŭ dek jaroj la patro de Liu Baozhu aĉetis knabinon de Sichuan[5] kiel edzinon, kiu naskis Baozhu. Post kvin jaroj, kiam la infano jam kreskiĝis, oni ne gvatis la virinon strikte, tiel ke iutagon ŝi eskapis kaj reiris al Sichuan, aldone kunportante ĉiun monon en la familio. Ekde tio, la patro de Baozhu fariĝis miskonduta. Komence li vetludis, kiel kelkaj oldfraŭloj en la vilaĝo, perdinte ĉion en la domo escepte de kvar muroj kaj lito; sekve li drinkadis, sin ebriigante ĉiuvespere per batata alkoholaĵo po okdek cendoj por Jin[6], elverŝante sian koleron sur la infanon, batante lin tage ĉiele, ĝis iu noktomezo en la pasinta monato, kiam li preskaŭ murdis Baozhu svingante fajrostangon. Guo Cuihua estis pli malfeliĉa, kvankam ŝia patrino formale edziniĝis, kio estas raraĵo ĉi tie. La edzo tre fieris, sed la feliĉo ne daŭris, ĉar oni trovis ke ŝi estas frezenulino ĵus post la geedziĝa festo. Tion oni ne rimarkis kiam oni bonvenigis la novedzinon, eble ĉar ŝi prenis iun medikamenton. Kompreneble, kial bonfartaj virinoj volus veni ĉi tien, kie eĉ birdoj ne fikis pro ĝia malriĉeco? Sed ĉiuokaze, Cuihua tamen naskiĝis, kaj kreskiĝis malfacile. Sed ŝia freneza patrino plimalsaniĝis, tiel ke dum malsano, ŝi hakis homojn per kuira tranĉilo tage, aŭ ekbruligis la domon nokte, aŭ pliofte ridaĉis tiel groteske, ke oniaj haretoj ekstaris …
[3] [Lju Baŭ-ĝu]
[4] [Gŭo Cŭi-ĥŭa]
[5] [Si-ĉŭan], provinco de Ĉinio.
[6] [Ĝin]: tradicia mezurunuo de pezo en Ĉinujo, kiu egalas al 500 gramoj nun.
剩下的都是外村的孩子了,他们的村子距这里最近的也有十里山路,只能住校了。在这所简陋的乡村小学里,他们一住就是一个学期。娃们来时,除了带自己的铺盖,每人还背了一袋米或面,十多个孩子在学校的那个大灶做饭吃。当冬夜降临时,娃们围在灶边,看着菜面糊糊在大铁锅中翻腾,灶膛里秸杆桔红色的火光映在他们脸上……这是他一生中看到过的最温暖的画面,他会把这画面带到另一个世界的。
La restaj infanoj ĉiuj estis de aliaj vilaĝoj, kiuj estis minimume dek liojn[7] for de ĉi tie, kaj nepras, ke ili loĝu en la lernejo. En ĉi tiu kaduka kompara element-lernejo, ili loĝis po tutan semestron. Kiam la infanoj venis, krom siaj litaĵoj, ili ankaŭ portis po sakon de rizo aŭ faruno sur la dorso, kaj la dekkelkaj infanoj manĝis ĉe la fornego en la lernejo. Kiam vintronokto alvenis, la infanoj ĉirkaŭis la fornegon, rigardante la kaĉon el legomo kaj faruno bobelantan en la kaldronego, kaj sur iliaj vizaĝoj rebrilis la ruĝa stopla fajro en la forno… Tio estis la plej varmiga bildo, kiun li vidis dumvive, kiun li devos kunporti al alia mondo.
[7] Lio: tradicia mezurunuo de longo en Ĉinujo, kiu egalas al 500 metroj nun.