![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
Lotusfloro
作者:叶圣陶
世译:al la
清早,我到公园去玩,一进门就闻到一阵清香。我赶紧往荷花池边跑去。
Frumatene,mi iris al la parko por amuzi min. Tuj kiam mi trairis la enirejon,min atakis delikata aromo. Mi tuj ekkuris en la direkton al la lotusa lageto.
荷花已经开了不少了。荷叶挨挨挤挤的,像一个个碧绿的大圆盘。白荷花在这些大圆盘之间冒出来。有的才展开两三片花瓣儿。有的花瓣儿全展开了,露出嫩黄色的小莲蓬。有的还是花骨朵儿,看起来饱胀得马上要破裂似的。
En la lageto multe da lotusfloroj jam dispetaliĝis. Similaj al smeralde verdaj grandaj diskoj,la folioj de lotusoj interpuŝiĝis. Blankaj lotusoj etendis sin el inter la folioj. Unuj el ili apenaŭ ekfloris per du aŭ tri petaloj,unuj estas en plena florado,elmontrante hele flavajn semtorusetojn,kaj la aliaj ankoraŭ estis en burĝono,tiel ŝvelronda,ŝajne tuj krevonta.
这么多的白荷花,一朵有一朵的姿势。看看这一朵,很美;看看那一朵,也很美。如果把眼前的一池荷花看作一大幅活的画,可画家的本领可真了不起。
Estis tiel multe da blankaj lotusfloroj,kiuj tenis sin en malsamaj pozoj. Kiu ajn aspektis tre gracia. Se la lotusfloroj en lageto prezentitaj al miaj okuloj estus rigardita kiel grandan rulon de viva pentraĵo,do la pentristo vere havis eksterordinaran talenton.
我忽然觉得自己仿佛就是一朵荷花,穿着雪白的衣裳,站在阳光里。一阵微风吹过来,我就翩翩起舞,雪白的衣裳随风飘动。不光是我一朵,一池的荷花都在舞蹈。风过了,我停止了舞蹈,静静地站在那儿。蜻蜓飞过来,告诉我清早飞行的快乐。小鱼在脚下游过,告诉我昨夜做的好梦......
Subite,mi sentis min kvazaŭ esti lotusfloro,vestita en neĝblankaj vestoj,staranta en la sunlumo. Kiam ekblovo da brizo ekblovis,mi ekdancis per malpezaj paŝoj,kune kun la neĝblankaj vestoj,kiuj flirtis laŭ la vento. Ne sole mi,sed ankaŭ ĉiuj lotusfloroj ekdancis en la lageto. Post kiam la brizo forpasis,mi ĉesis dancadon kaj silente restis staranta tie. Libelo alflugis,kaj rakontis al mi la ĝojon kiun ĝi spertis dumflugante frumatene. Fiŝeto preternaĝis ĉe miaj piedoj,kaj rakontis al mi la belan sonĝon kiun ĝi havis lastanokte.
过了一会儿,我才记起我不是荷花,我是在看荷花呢。
Post kelka momento,mi vekiĝis el la fantazio,ke mi ne estis lotusfloro,sed aprecis la lotusfloron.
————
(初稿于2015.5.7.20:45。仅是初稿,亟待修润。译自小学三年级语文(下册)8页3课。)