![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
此主题相关图片如下:
la trian esp-igon mi trovis en la sama adreso
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/kern.html
Al A. P. Kern
de Aleksandro PUSxKIN
elrusigo de Sergej RUBLOV
22.IX.1961
Memoras mi mirindan horon:
Vizie venis via bel'
Simile fajran meteoron,
Beleco pura de cxiel'.
En viv-malgxoj' kaj maltrankvilo,
En zorgoj vantaj de popol'
Mirindan vocxon kun subtilo
Mi auxdis longe sen konsol'.
La jaroj pasis. Viv' ribela
Disblovis revojn de junul',
Forglitis via vocxo bela,
Miraklo sorcxa en nebul'.
En la ekzilo kaj enuo
Mi longe vivis laux okaz',
Sen la inspir' kaj amo gxua,
Sen larmoj dolcxaj, sen ekstaz'.
Kaj nun vekigxas la animo:
Denove en vizia bel'
Revenas vi el malproksimo,
Beleco pura de cxiel'.
La koro tremas kun admiro,
Gxin replenigas la emfaz'
De amo gxua kaj inspiro,
De larmoj dolcxaj kaj ekstaz'.