此主题相关图片如下:
PREFACO DE LA AUxTORO
聊斋自志
" Vestita per hibisko, zonita per hedero ", ja tiel kantis Qu Yuan[1] en sia poemo La Monta Diino. 披萝带荔,三闾氏感而为骚;
Kaj, pri la bovkapaj diabloj kaj serpentaj feoj ankaux la long-unga poeto Li He[2] ofte temis kun sia versmanio. 牛鬼蛇神,长爪郎吟而成癖。
Oni interpretis cxiu laux sia bontrovo la muzikon de cxielo, kaj, cxu gxi sonos diskorda aux ne, dependas cxefe de aprioraj kauxzoj. 自鸣天籁,不择好音,有由然矣。
Ekz-e mi, Songling, per mia povra lumeto, simila al tiu de lampiro en auxtuno, certe ne povis konkuri je brileco kontraux la nuntempaj demonoj; kaj, tiel banala kiel polvo en sunlumo, nek povis eviti mokadon de la diabloj. 松落落秋萤之火,魑魅争光;逐逐野马之尘,魍魉见笑。
Kvankam mi ne havis la talenton de Gan Bao [3], tamen mi sxatas kolekti historiojn pri supernaturuloj; kaj, same kiel Su Dongpo [4], mi ankaux forte interesigxis auxskulti rakontojn pri fantomoj. 才非干宝,雅爱搜神;情类黄州,喜人谈鬼。
Cxiufoje, kiam mi aux;dis unu, mi tuj notis gxin, kaj poste verkis el tio rakontojn. Dum longa tempo, amikoj el diversaj lokoj ankaux sendis al mi rakontojn, tiel ke ili akumuligxis centripete pli kaj pli multaj kun tempopaso. 闻则命笔,遂以成编。久之,四方同人,又以邮筒相寄,因而物以好聚,所积益夥。
Kiom plie, ecx en la loko malevoluinta, ankaux okazis aferoj pli strangaj ol tiuj en la fora lando de barbaroj kiuj tondis al si harojn mallongaj. Kaj same, ecx tuj antaux niaj okuloj, ankaux ne malpli oftas okazintajxoj, pli mirigaj ol tiuj en la regno kies popolanoj kavis kapon povantan flugi for-revenen. 甚者:人非化外,事或奇于断发之乡;睫在眼前,怪有过于飞头之国。
Mi ne povas rezigni mian vervon vigle tajdantan, nek tabuis montri mian grandanimon en vasta sino. cxu vi, honestaj homoj, eble ridus je mi ? 遄飞逸兴,狂固难辞;永托旷怀,痴且不讳。展如之人,得毋向我胡卢耶?
Jes ja, legendoj auxditaj cxe vojkrucigxoj eble ne estis tre kredindaj, tamen multloke ankaux ne sen rezonoj. Sekve, la ekstravagancajn vortojn ni ne devas tute ignori simple pro la plebaneco de la parolinto. 然五父衢头,或涉滥听;而三生石上,颇悟前因。放纵之言,有未可概以人废者。