dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 文盲羞愧 Honti kiel analfabeto

您是本帖的第 3438 个阅读者
树形 打印
标题:
文盲羞愧 Honti kiel analfabeto
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
文盲羞愧 Honti kiel analfabeto

文盲羞愧 Honti kiel analfabeto

[提要]:读一篇有学术深度的文章,字全认识,却还是不懂其义。因自己的无知而感到羞愧。其实,若让老外来读中国人讨论红楼梦的文章,不也一样?可见文化知识的重要。

HONTI KIEL ANALFABETO

Dum mia legado de La Gazeto, dufoje mi sentis min hontinda analfabeto.
La unua fojo okazis tiam, kiam mi legis en la n-ro 112 (apr.,2004) pri forpaso de Wim Derks. Sur la dua kovrilo aperis granda foto far la red. Madeleine de Zilah (MdZ), kiu nomis lin profunda idealisto kaj skribis tiel ke "Por La Gazeto Wim Derks estis konstanta mecenato: sen lia helpo, mi dubas, cxu ni estus alvenintaj gxis la 112a numero." Tamen, pri tiu merithava veterano, mi estas tute senscia, kaj gxuste pro tiu senscieco mi sentas min hontinda analfabeto.

我在读世界语文化刊物 La Gazeto 时,曾经两次产生过文盲式的羞愧。
第一次,是读第112期(2004年4月号)上关于 Wim Derks 去世的消息及对他的怀念。封二上且配有编者Madeleine de Zilah (MdZ)所摄的一幅很大的照片。称他为profunda idealisto(深刻的理想主义者),MdZ甚至用了这样的话:他是我们刊物长期的赞助者。没有他的支持,我甚至于会怀疑:我们的刊物是否能够坚持出版到第112期。对于这样一位资深而且望重的世界语前辈,我竟是一无所知,觉得自己实在是孤陋寡闻,有如文盲。

La dua fojo okazis tiam, kiam mi legas en la n-ro 119 (jun.,2005) longan artikolon de Christian Declerck "Konsideroj pri originaloj kaj tradukoj". Tio estas erudicia prelego kvazaux tirita el la historio de Esp-a Literaturo, kun citoj de multe da propraj nomoj (de auxtoroj, tradukintoj, libroj originalaj kaj tradukitaj). Krom tre malmultaj esceptoj, plejparto de tiuj nomoj aperis sensxangxe en la formo de naciaj lingvoj. Esperanta artikolo kun tro multaj ne-esperantaj propraj nomoj farigxis malfacile (vocx)legebla. El la sama artikolo mi citis tiom da subaj ekzemploj,por ke vi, karaj legantoj, kiom da nomoj vi povas (vocx)legi, kompreni aux cxinigi:
  
再一次,是在读第119期(2005年6月号)上 Christian Declerck 的长篇文章《原创及翻译 Konsideroj pri originaloj kaj tradukoj》。那是一种文学史似的学术报告,介绍世界语文学,提到了许多专名(作者、译者、作品、书名;用世界语原创的,用世界语翻译的,从世界语译成别的外语的),除少数例外之外,这些专有名词多数就以民族语中的形式直接进入文章。一篇世界语文章,中间涌入了大量非世界语形式的词汇以后,不但不好懂,也不好(朗)读。下面就是从同一篇文章中摘录出来的专有名词。诸君可试试,看您能够读出多少,懂得多少,能够汉译多少?

69-a Monda PEN-kongreso en meksikurbo
Nadine GORDIMER (Nobel-premiita sud-afrika verkistino)
The DaVinci Code /de Dan BROWN
La bapto de Caro Vladimir
La Dia Komedio /de Dante
Fauxsto/ de Goethe
La Luzidoj /de Camoes
Euxgeno Onegin/ de Pusxkin
la Sonetoj/ de Shakespeare
Kalevala (finna epopeo)
Kalevipoeg (estona eposo)
Aniaro (sveda versrakonto)
Frithjof-sagao
Renardo Vulpo, mezepoka satira epopeo
William Auld
Teri-strato /far Douglas Dunn
La urbo de terura nokto/ far James Thomson
La balado de prizono Reding/ far Oscar Wilde
Don Johan (Kanto unua) /de Lordo Byron
Kantoj kaj Romancoj/ de Heine
Peer Gynt, Brand/ de Ibsen
Sinjoro Tadeo
Milan Kundera
romano Senmorteco
Vesperkanto/ far Goethe
Aster Berkhof, Hugo Claus, Gerrit Krol, Jef Geeraerts, Harry Mulisch
Suzanne Binnemans, Jeroen Brouwers, Oek de Jong,, Tessa de Loo, Patricia de Martelaere, Margriet de Moor, Renate Dorrestein, Arnon Grunberg, Kristien Hemmerechts, Wim Kayzer, Yvonne Kroonenberg, Tom Lanoye, Doeschka Meijsing, Connie Palmen, Thomas Rosenboom, Allard Schroder, Marek van der Jagt, margot Vanderstraeten, Annelies Verbeke, Paul Verhaeghen, Joot Zwagerman
Krias la silento
Pigre pasas la nokto, Febro/ de Nemere
Diamant, Afero Alzheimer'
Anne Provoost
De arkvaarders (la arkeonavigantoj), In the Shadow of the Ark
La Kodo de Da Vinci
Amanda/ de Aster Berkhof
Varankin, Engholm, Lorjak, Nemere, Sxtimec, Steele, de Zilah
Gerrit Krol, Michel Faber
La mujer de mi hermano (la edzino de mia frato)/ de Jaime Bayly
Monica van Paemel
De vermaledijde vaders (la malbenitaj patroj)
Benoit Groult
Les trois quarts du temps (tri kvaronoj de la tempo), Een eigen gezicht (propra vizagxo)
The Crimson Petal and the White (Kretoblanke, karmezine)/ de Michel Faber, Lelieblank, scharlakenrood (Karmina petal' kaj blanka)
Rugxdoma Songxo (trad. Xie Yuming)
Cxe Akvorando (trad. Lauxlum)
7000 tagoj en Siberio / de Sxtajner
Sagao de Njal, la Dharmo-pado (trad. Gunnar Gallmo)
La Robaioj / de Omar Kajjam (trad. Waringhien)
La granda Meaulnes/ de Alain Fournier (trad. Roger Bernard)
Dona Barbara (Romulo Gallegos)
Cent jaroj da soleco (Gabriel Garcia Marquez)
La familio Duarte (Camilo Jose Cela)
Krado-mondo (Encarnacion Ferre)
Don Kihhoto
Cigana romancaro
Soleco (Victor Catala), Tonio Kroger (Thomas Mann), La bestofarmo (George Orwell)
Kroata  milita noktlibro/ de Spomenka Stimec
Journal de nuit-- temoignage de femme dans la Croatie en guerre (trad. Ginette Martin)
Kroatisches Kriegsnachtbuch (trad. Ferdinand Schoningh)
La sxtona urbo /de  Anna Lowenstein
Le Grand Feu (Granda Fajro)/ de Jeanne Bourin
La Litomisxla tombejo, Klacxejo, Ordeno de verkistoj
Ombro sur interna pejzagxo/ de Spomenka
La premiere epouse (La unua edzino)/ de Francoise Chandernagor
Higieno de l' murdisto/ de Amelie Nothomb
La maljunulino kiu pasxis en la maro (San-Antonio)
Tirano Banderas (Ramon del Valle-Inclan)
Le parfum (Lortholary), Das Parfum (Patrick Suskind), Perfume (Woods)
Lolita/ de Vladimir Nabokov
Siddhartha/ de Hermann Hesse
Het kralenspel (la vitrobida budo)
Das Glasperlenspiel
Essys in Love/ de Alain de Botton,Proeven van liefde (umi kun amo)
La place / de Annie Ernaux, la gourgandine/ de Francoise Rey, Les vaisseraux du coeur (Benoite Groult), Salt on my skin, Zout op mijn huid,
Wit is altijd schoo (Leo Pleysier--- banko cxiam belas)
De teleurgang van de Waterhoek, La ekfinigxo de akvolando
Elfriede Jellinek, Die Klavierspielerin
Kiel akvo de l' rivero (Raymond Schwartz), Tilla (Sxtimecx), Fotoalbumo, Picx, Trevor Steele, Vivo kaj opinioj de majstro M'saud (Ribillard),
Vivi sur barko, Kaj kiu pravas / de Euxgeno de Zilah
Ekstremon / de kvar iberoj

Kun bedauxro mi trovis ke mi scias tre malmulte pri multaj auxtoroj, kaj plejparto de la menciitaj verkoj restas por mi ankoraux neniam vidita/ legita. Tio donis al mi pli grandan hontigon pri mia analfabeteco. Cxar tia analfabeto ja estas tre populara en la vicaro de cxinaj esp-istoj, sekve pli doloras.
我发现,对于其中的许多作家,我都知之甚少,而提到的许多作品,我至今仍然无缘得见。这使我的文盲感觉,比前一次更加巨大;又因为这也是中国世界语界普遍存在的现象,也就令人更加痛心。

Kiu estas tiu Christian Declerck? Mi apenaux sciis ion, krom tio ke li gajnis cxijare en IEK la OSIEK-premion per sia libro "Trokoj kaj epokoj". Sed kio estas IEK kaj OSIEK? cxu vi konas la akronimojn? Jen alia nova demando, pri kiu malmultaj el cxinaj esp-istoj scipovas respondi. Mi mem scias nur tiom, ke IEK(Internacia Esperanto-Konferenco) komencigxis ekde 1988, kaj la OSIEK-premio ekde 1990, ke gxis nun nur unu cxino gajnis la nomitan premion: akademiano Seimin( Xie Yuming) per la esp-igo de la romano Rugxdoma Songxo. Tio restas unika rekordo por cxina Esp-movado.
Christian Declerck何许人也?我对他还是几乎一无所知。只得悉他在2005年的IEK(1988-)会议上,荣获2005年度的OSIEK奖(1990-)。获奖的著作是Tarokoj kaj epokoj(塔罗纸牌与时代)一书。IEK会议创始于1988年,从1990年起,每年颁发奖OSIEK奖。中国人获奖的,只有过一次:谢玉明世译的红楼梦。

Esp-igo de Rugxdoma Songxo estas brila traduko. Mi ne scias kiom da esp-istoj jam legis gxin, cxu suprajxe aux serioze. Tamen mi facilanime kredas, ke gxia populareco cxe esp-a publiko certe ankoraux ne atingas tiom kiom inter cxinaj legantoj.
  
世界语版《红楼梦》是一部杰出的翻译作品。我不知道有多少世界语者认真或肤浅地读过它。但我很轻易地相信,它的普及程度一定远不及中文原本在中国社会中的风靡。

Tuj post sia apero, Rugxdoma Songxo farigxis furora kaj gxuis vastan sxaton en diversaj tavoloj de la cxina socio. Cxu princoj, nobeloj, aristokratoj aux plebanoj konkure legadis tiun romanon--- "Gxi trovigxas preskaux en cxiu cxina familio". En lastaj jaroj de Qianlong-erao (1736-1795), kopiajxo de la romano Rugxdoma Songxo iam vendigxis je kara prezo de 10 taeloj da argxento. Kaj cirkulis en publiko ecx tia populara diro ke
《红楼梦》一经问世,便在中国社会之中不胫而走。王公贵胄、平民百姓都争相阅读,“几至户有一册”。乾隆末年《红楼梦》的手抄本在市面上即已经卖到十两纹银一部。当时就有

sen Rugxdoma Songxo en babilo, via scio
kaj erudicio nur egalas al nenio

“开谈不说红楼梦,纵读诗书也枉然”的说法。

En nuntempa Cxinio, per sia potenca cxarmo Rugxdoma Songxo ankaux konkeris kaj edifis generaciojn da legantoj. Formigxis speciala fako Rugxlogio, aperis rugxlogiaj asocioj, revuoj, rugxlogoj kaj rugxmaniuloj. Longe dauxras senvelka febro pri Rugxdoma Songxo. Kiam cxinoj babilas pri protagonistoj de la nomita romano, ili citas la personajn nomojn Jado (Jia Baoyu), Jaspa (Lin Daiyu), Ora (Xue Baochai) kc tiel familiare kvazaux pri malnovaj gekonatoj.

在现代中国《红楼梦》一书以其强大的魅力也征服了一代又一代的中国读者。现在有专门的红学会,红学家,红楼迷。红楼热经久不衰。红楼梦中的人物,如贾宝玉、林黛玉、薛宝钗……等,中国人都耳熟能详。

Antaux tagoj mi vagadis interrete, kaj hazarde trovis ekstrakton el verko de Wang Meng pri la takso kiu estas pli bona, cxu Ora aux Jaspa? Kiel cxino (aux plie, cxina rugxmaniulo), nature legis aprezante kun granda interesigxo. Sed subite frapis min la ekpenso: cxu necxinaj esp-istoj ankaux povus kompreni cxiom (aux kiom da) sukoj? Kiel ekzemple mi citas nur unu alineon.
前天上网浏览,无意间读到一篇王蒙论宝黛优劣的文摘。作为中国人(或者更进一步,中国的红学迷),自然会读得津津有味。可是,老外们能够懂吗?即使是全译成世界语,他们是否也会有一种文盲似的感觉呢?比如下面这一段:


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

  _La Spirito de Xue Baochai (Ora)_  薛宝钗精神
  Ora enkorpigas spiriton de aprobado:Aprobado pri la jam ekzistanta sistemo de normoj pri valoroj. Aprobado pri la principo de "etiketo", nome, de ordo, obeo, humaneco, pri kiuj multfoje instruis Konfuceo. Aprobado pri la principo de ekvilibro kaj utilo en interhoma rilato.
Tio, kion Ora enkorpigas, ankaux estas spirito de racia, tiel ekstreme aplomba apenaux gxis fridsanga memregado, nome de "sin reteni kaj submetigxi al la deco por esti perfekte virta". Pensi cerbe, montri korpe. La konduto de Ora vere meritas esti la enkorpigxo de (la siatempa) kultura idealo: pasxoj laux motivo, (mal)moligxo laux gradoj, agoj laux decoj, (mal)kasxigxoj laux tempo; tio estas kvalito de politikistoj kaj igis nin pensi pri Fan Li, Zhang Liang, Xiao He, Wei Zheng, kiuj estas multe pli superaj ol Shang Yang, Wu Qi, Wu Zixu, Han Xin ks.
Jes, ni ja povas, pro la anti-feuxdalisma fervoro, intence subtaksi tian kulturan idealon senvalora nulo. Ni ja povas kondamni la sinceran koron de Ora hipokrita, kaj proklami ke "Mi ne kredas." Tiam oni malfacile povas apologii por Ora. Kiam Liu Bei, Song Jiang kondutas ju pli perfekta laux idealo, ili des pli facile estis riprocxitaj kiel hipokritaj, kulpigate kiel ruzaj subacxetantoj de publika inklino. Tio montras unuflanke ke oni vere malfacile distingi la veran de la malvera homa koro, kaj aliflanke ankaux la dubindecon ke ju pli perfekta estas la idealo, despli grandaigxos la suspekto pri gxia realigebleco. Cxu tio iasence pruvas la vortojn de Lauxzi ke
"Kiam la mondo scias, ke la belo estas bela,
Tiam aperas la malbelo;
Kiam la mondo scias, ke la bono estas bona,
Tiam aperas la malbono." (Lauxzi. cxapitro 2. Trad. WCF)

薛宝钗体现的是一种认同精神:认同于已有的价值标准系统,认同于孔老夫子谆谆教导的 “礼”的即秩序、服从、仁爱的原则,认同于人际关系的平衡与实利原则。薛宝钗体现的又是一种理性的、冷静到近于冷峻的自我控制即“克己复礼”的精神。诚于中而形于外,薛宝钗的表现堪称是(那时候的)文化理想的化身:进退有据,刚柔得度,行止得体,藏用俱时。这实是一种政治家的素质,能令人联想到范蠡、张良、萧何、魏徵而远远高明过商鞅、吴起、伍子胥、韩信之辈。我们完全可以出自反封建的热忱而将这种文化理想贬得一文不值。我们可以诛薛宝钗之心,斥之为伪,声称“我不相信”,而且旁人难以为薛宝钗辩护。刘备、宋江,表现得越是理想越是要被斥为伪、被讥为刁买人心,这既说明了人心真伪之难辨,也说明了越是完美的理想越是难于令人接受它实行它的可信性。“天下皆知美之为美,斯恶矣;皆知善之为善,斯不善矣。”老子的名言不知道是否可以在这里得到一些印证。(---el 王蒙话说红楼梦)]

Cxi tie menciis pri multe da propraj nomoj: Fan Li, Zhang Liang, Xiao He, Wei Zheng, Shang Yang, Wu Qi, Wu Zixu, Han Xin, Liu Bei, Song Jiang, Lauxzi ks.
Ha, pri tia cxina artikolo, ecx se en esp-a versio, sen necesaj klarigoj pri la propraj nomoj, kiom da parto la necxinaj legantoj povos kompreni?

文章中提到了许多专名:薛宝钗,孔老夫子,范蠡、张良、萧何、魏徵,商鞅、吴起、伍子胥、韩信之辈。刘备、宋江,老子,
这样的文章,即使是已经译成为世界语文本,如果不加注解, 让老外来读,他们能懂几分呢?

2006-07-11

[此贴子已经被作者于2006-7-11 10:56:36编辑过]

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/11 10:52:19
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

Du Retposxtajxoj 两封电子邮件

2006年5月22日,国柱将自己(为91届UK大会大学而写)的讲稿《中国视角下的但丁》寄给温晋根之后,温晋根于次日写了下面的(其一)电子邮件。要点称文稿极佳,只担心是否篇幅长了些。又因听众是西方人,缺少对中国文化知识背景的了解,比如,他们能听懂李白、杜甫、红楼梦这样的专有名词吗?
国柱当日复电(其二,5.)Iom da ne-kompreno cxe auxskultantoj (pri cxinaj poemoj, poetoj) ankaux bone efikas, gxuste kiel kiam ni legas okcidentajn verkojn malfacile kompreneblajn. Ecx la nelegblaj propraj nomoj impone konfuzis min, do ankaux mi regalu la okcidentulojn per la sama efiko. Ha, ankaux cxinaj propraj nomoj imponas.称:不能够全懂中国的专有名词,更好。让老外在这些鼎鼎大名之前,也产生某种敬畏之心吧。

[注]:国柱的这篇讲稿,大家可以在“世界语学习·电子阅览室”里找到,即第0112号电子书:
Senfina Honoro, Senfina Adoro
<http://www.elerno.cn/elibro/elibroj.htm>

-----------------
其一、 温晋根致国柱
 <wenjingen@sohu.com> 2006-05-23 09:05 longo de via prelego,  al  "huguozhu" <huguozhu@21cn.com>
Kara s-ano,

Mi ricevis vian dosieron en teksto-formo. Dankon!
Via prelego estas bonega. Mi ne havas komenton.
Mi nur timas, ke gxi estas tro longa. Cxu vi povus fini ghin en 50 minutoj? Kompreneble, via teksto sur papero povas esti iom pli longa ol via parolado sur podio. Cetere, vi devas konsideri, kiel bone viaj auxskultantoj komprenos tradukojn de cxinaj poemoj. Al plejparto de ili, scio pri cxina kultura fono mankas. Al ili vi devas klarigi (almenaux skize) cxion: kiu estas Li Bai, kiu Du Fu, kio estas la Rugxdoma Songxo, ktp. Se vi ne klarigos, ili ne komprenos vian prelegon (orele!). Se vi klarigos, via prelego iros iom malrapide. Pro tio kaj la tempolimo via prelego devas esti malplilongigita.
Bagatela propono: uzu zamenhofan Uliso anstataux la ne-esperantan Ulysses.
Kun bondeziroj,
WEN Jingen
---------------------
其二、国柱复温晋根
2006-05-23 14:56 gz al  <wenjingen@sohu.com>
Kara s-ano:
1.Dankon al via mesagxo de 2006-05-23 09:05!
2.Tiu "prelego" estas gxemela gxuste al tiu mia aperinta en LG-120 lastjare, cxu longe cxu konsiste.
3.Fakte mi ne revas pri "parolado sur podio en kongresejo", tial mi pli zorgas pri la efiko de papera legado.
4.Cxeloka parolado estas (alia) arto. Sed solvebla, ne pli malfacila problemo ol verkado. 9 lum-bildoj estas belegaj, certe interesos auxskultantojn. Cxeloke mi certe NE legos laux-litere. Ecx al infanoj vi ne devas legi fabelon, vi devas rakonti. kaptu atenton de viaj auxskultantoj!
5.Iom da ne-kompreno cxe auxskultantoj (pri cxinaj poemoj, poetoj) ankaux bone efikas, gxuste kiel kiam ni legas okcidentajn verkojn malfacile kompreneblajn. Ecx la nelegblaj propraj nomoj impone konfuzis min, do ankaux mi regalu la okcidentulojn per la sama efiko. Ha, ankaux cxinaj propraj nomoj imponas.
sincere salutas vin
huguozhu@21cn.com


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/11 16:16:55

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询