此主题相关图片如下:
Kun Komplekso de Cxinio
--- Omagxe al la Centjara Jubileo de Gulik
(2010-08-09)
Gulik funkciis pro destino
diplomato laux profesio;
sed kun komplekso de Cxinio
li studis laux sia inklino
pri cxina kulturo sen fino,
verkis romanojn en serio.
Gulik funkciis pro destino
diplomato laux profesio.
Li vivis pli cxine ol cxino
kaj igxis fondinto-genio
de cxina erotologio
pro fruktoj kun sorcxa fascino.
Gulik furoras Laux destino.
(Guozhu. 2010-08-09)
此主题相关图片如下:
Kiu estas Gulik?Eble iuj el miaj amikoj ankoraux ne auxdis pri li. Tamen, lastjare, kiam la jxurnalo <Cxina Vocxo> faris elekton per publika diskutado pri 100 fremduloj kiuj donis plej grandan influon al Cxinio, en la nomaro inkluzive de Lenin(1870-1924)、Norman Bethune(1890-1939)、John King Fairbank(1907-1991),ecx de Bill Clinton(1946-) kaj Bill Gates(1955-) kc, interalie trovigxas ankaux la nomo de Gulik, vere neordinara famulo. Cxina Centra TV speciale konigis lin en sia dissendo. Tial Gulik estas fremda cxinologo kiun mi admiris kun granda estimo.
Mi admiras pri Gulik cxefe pro tri motivoj:
1. Gulik havas potencan komplekson de Cxinio;
2. Gulik vivas pli cxinisme ol veraj cxinoj;
3. Plej grava motivo: kiel fremdulo, Gulik tamen plenumis la taskon, plenumendan cxial de cxinoj. Li verkis la librojn <La Seksa Vivo en la Antikva Cxinio> kaj <La Erotikaj Koloraj Bildoj en Ming-dinastio> kc, per tio li merite farigxis la fondinto de la esplorado pri la historio de la cxina seksologio.
Gulik estas nederlandano, origine li nomigxis Robert van Gulik,naskigxis 1910-08-09 en Zutphen, Nederlando, kaj tro frue forpasis en 1957 kiel 57-jara talentulo.
Cxiu homo havas sian profesion, aferon kaj hobion.
Klasifite laux tiuj tri sferoj, Gulik estas diplomato, cxinologo kaj romanisto, same elstaraj je cxiu fako.
Cxirkaux en 1936 Gulik eniris la rondon de diplomatio. Dum 30 jaroj li rondvizitis tra la mondo, sinsekve al Usono, Malajzio, Cxinio, Hindio kaj diversaj landoj en la Meza Oriento, li estis sendita al Surabajo, Jakarto, Tokio, Chongqing, Vasxintono, Nov-Delio, Bejruto, Damasko, Kuala-Lumpuro kaj aliaj lokoj. Gulik scipovas pri 15 lingvojn. Li funkciis kiel sekretario, konsilisto, sendito kaj glate finalis kariere kiel la nederlanda ambasadoro en Japanio. En la epoko ankoraux sen jeta vojagxo, tio estas vere malfacile akirebla travivajxo.
此主题相关图片如下:
Cxe multaj homoj, profesio ne estas la afero plej amata. Tio estas tre facile komprenebla por esp-istoj. Okupato de profesio havas ripoztagojn kaj emeritecon, sed la afero akompanas por eterne dum tuta vivo.
Profesio de Gulik estas diplomatio, sed profesia laboro havas nur signifon por mallonga tempo. Kion Gulik sxatas, estas cxinologio. Laux lia opinio nur akademia esploro havas eternan valoron kaj indas esti lia dumviva afero. La granda avantagxo de Gulik estas esplorado trans nesamaj fakoj kaj kulturoj. Li tre amas Cxinion. Ekde 1934 li komencis lerni la cxinan lingvon. En 1935 akiris la klerecon de doktoro, kaj pro tio lia animo ankaux farigxis cxinigita. Fakte la tendenca“adoro al fremdaj landoj” ne estis monopola de la orientuloj. Se okcidentulo estis sorcxita de la cxinologio, li certe farigxos kaptito de la granda kaj profunda cxina kulturo, li ankaux admiros gxis adorsternigxo forgesunte siajn prapatrojn. Li komencas bedauxri siajn okulkavojn tro konkavaj, nazdorson tro alta, kaj harojn tro brunaj. Ekde tiam li ne plu volas esti nomata Peter aux Johano sed preferas havi cxinan nomon. Li ne plu volas vesti sin per euxropa kostumo kun kravato, sed preferas porti cxinstilan robon kun mandarena jako. Li ne plu volas uzi fontplumon skribi horizontale, sed preferas uzi tucxpenikon skribi vertikale. Li ne plu volas logxi en euxropa vilao kun gxardeno, sed preferas en kvardrata korto kun domoj cxirkaux si. La arda amo pri cxina kulturo far la okcidentulo-adorantoj jam multe superis la limojn de lando kaj nacio, vere kortusxa! Gulik donis al si cxinan nomon Gao Luopei, alnomon Wang'xiao( forgesi ridon), literaturan nomon Zhitai (Irida Teraso); kaj al sia logxejo la titolon Kabineto Ankoraux Ekzistanta kaj Loko por Apreci la Lunon, kie li okupas sin per verkado de poemoj kaj versparoj kaj amuzis sin per ludo de cxina liuto, sxako aux kaligrafio kaj pentrado. Li lertis pri cxina muziko, cxar li prenis s-ron Ye Shimeng (1863-1937), la Majstron de cxina antikva liuto, sia instruisto. Kune kun la famaj personoj Yu Youren(1879-1964) kaj Feng Yu'xiang (1892-1948) Gulik fondis liutan asocion nomatan Cxiela Vento. En 1940 Gulik verkis libron <Arto de Liuto>, per erudicia teksto Gulik sisteme konigis al la Okcidento la arton de cxina antikva liuto kun longa historio. Inter 1943 gxis 1947 Gulik funkciis kiel la sekretario de la nederlanda ambasadorejo en Cxinio, li havis intiman amikecon kun la famaj personoj kiaj Guo Moruo (1892-1978), Xu Beihong (1895-1953) kc.
此主题相关图片如下:
En 1943 Gulik geedzigxis kun cxina f-ino Shui Shifang (1912-?) el nobla familio. Gulik estas erudicia poligloto, scipovanta dekkelkajn fremdajn lingvojn, sed kun aparta amo pri la cxina lingvo. Li scipovas verki en la antikva cxina skrib-lingvo sen moderna interpunkcio. Laux kultura klereco, Gulik efektive vivas pli cxinisme ol multaj ordinaraj cxinoj. En sia hejmo Gulik sxatas porti sur si largxan robon, trinki cxinan teon, ludi antikvan cxinan liuton, fari cxingvajn sigelilojn, kaj dormi kusxante sur la malmola tabulo de cxina lito. Tial por tiu cxi paro da geedzoj el nesamaj landoj, ekzistas nenia kultura baro. Laux diro de s-ino Shui Shifang:“Li ne estas fremdulo! Ekde la unua momento kiam mi konatigxis kun li gxis lia vivofino, li neniam interrompis sian ekzercadon pri kaligrafio. Mangxajxoj kiuj pli placxas al li, estas pladoj ekz. kolbaso de Sichuan-provinco. Li estas efektive vera cxiniano.”Cxiutage Gulik persistas en ekzercado de cxina kaligrafio. Foje li faris belskribon en ekstravaganca caux-stilo kun densa odoro pri poemo de Chen Hao (1032-1085) por donaci al Chen Zhimai (1908-1978). Tio montras ke Gulik ne estas nur banala t.n. cxinologo.
此主题相关图片如下:
Post fino de la Dua Mondmilito, Gulik refoje venis al Japanio kiel nederlanda diplomato. Li volas eldoni en Japanio du detektivajn romanojn kiujn li mem verkis kaj tradukis pri cxina temo. La unua kun titolo <Murdo per la Cxina Sonorilo> estis rifuzita de la eldonisto pro tro densa koloro de opono kuntraux budaismo, sed la alia romano <Murdo en la Cxina Labirinto> estis akceptita de la eldonisto pro iom da erotikaj priskriboj. Dum la eldona proceso la japana eldonisto persistas pri aperigo de nuda virino sur la kovrilo por altiri atenton de acxetontoj. Tamen Gulik havas alian opinion. Li trovis la proponatan bildon malakorda al la epoka fono en la romano. Aux, ecx se bildo estus vere necesa por la kovrilo, oni devas uzi veran erotikan pentrajxon en la antikva Cxinio. Gulik do dissendis leterojn respektive al komercistoj de antikvaj objektoj en Cxinio kaj Japanio, por sercxi tiajn bildojn. Ekster lia atendo, mastro de antikvajxa vendejo en Kioto rapide respondis al li, kun konsento transvendi al li albumon de kompleto el 24 bildoj, lignogravuritaj kaj kvinkolore presitaj en Ming-dinastio, kun titolo <Flora Formacio>. Tio estas la <Erotika Albumo> farita en la erao Wanli (1573-1620). Krome, alia librejo en Sxanhajo ankaux konsentis proponi al li similan albumon faritan en lastaj jaroj de Ming-dinastio por lia mankopio.
Jam delonge Gulik interesigxis pri la lignogravuritaj bildoj de Cxinio, nun en favora hazardo li ekvidis tiujn albumojn de erotikaj bildoj delikate gravuritaj, ekde tiam Gulik komencis sian studon pri la seksa vivo en la tradicia socio de Cxinio. Li faris multajn notojn kaj cite kopiis el deko da raraj libroj tiel ricevinte materialojn en dekmilojn da vortoj. Gulik persone stencilis per delikataj literoj, kaj presis cxion kune kun la 24 bildoj kaj surskriboj de la albumo <Flora Formacio> akirita de la antikvajxa vendejo de Kioto, mimeografe eldonis 1951 en Japanio.
此主题相关图片如下:
Tiu cxi libro kun titolo <La Erotikaj Koloraj Bildoj en Ming-dinastio> (Erotic Colour Prints of the Ming Period )siatempe estis presita nur je 50 ekzempleroj. Laux rimarko far auxtoro, gxi ne estu cirkuligata publike sed estis dissendita al la cxefaj institutoj de cxinologio, sxtataj bibliotekoj, famaj muzeoj, universitatoj aux esploraj institucioj tra la mondo, en gardema deponado por la studo de kleruloj aux zorgema konservo de intimaj amikoj. Inter la nomaro de adresatoj tamen trovigxas neniu en Cxinio. Post sia aperigo, tiu cxi libro donis grandan influon en la rondo de cxinologio. Nemalmultaj cxinologoj ekz. D-ro Joseph Needham(1900-1995) kc korespondis diskute pri tiu temo kun Gulik. Post jardeko da vasta kolektado kaj studo de materialoj, Gulik pliampleksigis kaj reviziis la enhavon de la unua volumo de <La Erotikaj Koloraj Bildoj en Ming-dinastio> kaj eldonis en 1961 novan libron kun titolo <La Seksa Vivo en la Antikva Cxinio> (Sexual Life in Ancient China). Por eviti eventualan misinfluon al la publiko, Gulik tradukis cxiujn citajxojn kaj terminojn de la antikva cxina seksologio per skribo en latina lingvo, gxuste laux la stilo de tiaj eldonajxoj en la epoko sub regado de la regxino Alexandrina Victoria (1819—1901).
Tiel la libro <La Erotikaj Koloraj Bildoj en Ming-dinastio> de Gulik meritplene farigxis la praverko en la studado pri la seksa kulturo de la antikva Cxinio. Gulik, kiel fremdulo, necxino, kun granda sentima kuragxo kaj la spirito de pioniro, plenumis taskon malfacile plenumeblan ecx por cxinoj, sxtopante la vakajxon de akademia esploro por Cxinio. Vere admirinda bravo!
Estas du cxefaj malfaciloj por verki tiun cxi libron. Unue, manko de materialoj, cxar la tasko estas senprecedenca; due, la temo estas speciala, fakte tabua. Dum multaj jaroj la cirkonstanco restis same sensxangxa: “Se iu klerulo auxdacas verki pri tiu cxi speciala temo, li estas tuj mokata de publiko per nazbruo”(p.27)
此主题相关图片如下:
Pli ol 40 jarojn post kiam eldonigxis <La Erotikaj Koloraj Bildoj en Ming-dinastio> , aperis ankaux la cxina traduko sed kun indiko "nur por interna distribuado". Tempo pasis. Kune kun la disvolvigxo de la reformo kaj malfermo de Cxinio, tiu cxi cxina eldono estas permesata vendigxi ankaux publike. La cxina traduko estis eldonata kaj distribuata de la Guangdong-a Popola Eldonejo en 1992. Tradukis s-ro Yang Quan per serioza cxinigo. Fajna preso. Bedauxrinde ne kompleta eldono, ekz-e la tria kajero <Flora Formacio> estis eksluzive forigita.
<Flora Formacio> estas unu el la erotikaj koloraj bildoj, kiuj furoras dum lastaj jaroj de Ming-dinastio. Cxar erotikaj bildoj temas pri seksa vivo, nature tre ofte farigxis la objekto de la kampanjo far registaro por forbalai "pornografiajxojn". Distingiteco de Gulik kusxas je tio, ke li havas tiel superan kuragxon, sagacon kaj originalan klarvidecon, scipovante vidi mirindajxojn el "dekadencajxoj" kaj ecx transformigi la dekadencajxojn mirindajxoj. Ke li sukcesis fari tion, antaux cxio devas danki al lia animstato: Gulik havas virton (sed neniom da perverso) en sia animo kaj konsekvence pli superan ideon. Lia motivo estas korekti la antauxjugxojn de okcidentuloj, plenenergie pledante cxinan civilizacion. Gulik justame kaj malkasxeme riprocxis la novajn kaj malnovajn disertaciojn de okcidentuloj kiuj senrespondece malhonori cxinan civilizacion "amaso da centprocentaj senvalorajxoj" . Prenante la albumojn <Superba Amoro> kaj <Flora Formacio> realaj ekzemploj, Gulik pruvis ke la cxinaj lignogravuritaj bildoj de Ming-dinastio jam atingis la unuarangan fajnaecon; ke la kapablo de cxinaj pentristoj en pentrado de nudaj korpoj estas neniom malpli lerta ol tiu de la okcidentaj artisoj; ke la erotikaj koloraj bildoj de Cxinio povas esti rigardata kiel pioniro de ukijo de Japanio. Tiuj verkajxoj havas neneglekteblan signifon por studo pri la historioj de arto, kulturoj kaj medicino. Dank' al sia eridicio, Gulik havas pli vastan rigardangulon kaj povas fari komparan studon pri samspecaj materialoj de Cxinio, japanio kaj Hindio. Tio estas lia elstara kontribuo.
Guozhu:
Malica Prohibo
--- laux cxinesko Yumeiren*
Ho, malica prohibo
al mia skribo
pri jubileo kara
de Gulik, cxinolog' centjara.
Pro unu vorto "nuda"
kodamno kruda!
Kial tiel timema
antaux la verko gema, krema?
--- Guozhu (2010-08-11)
* Yumeiren (Belulino Yu)
cxina fiksforma poemo el du strofoj po kvar versoj de 7,5; 7,9; / 7,5;7,9; silaboj kun para rimo.