Pro mia multfaka kapablo je skribado, pentrado, prezentado, regxisorado, pretigo de opera dekoracio, pro tio ke mi ofte laboras kiel taglaboristo de provizoraj taskoj, tial en la unua jaro post mia veno al jiabian-ravino, mi ne multe suferis, mia sano ne difektigxis pro trolaciga punlaboro, kaj mi ankaux ne suferis tro grandan malsatecon.
Mi ofte publike lauxdas kuiristojn de nia mangxejo en mia nigratabula gazeto --- tio estas tre grava.
Inter la regularo por rekompencoj kaj punoj de nia agrikultura punlaborejo estas tia artikolo: tiu, kiu faris tri grandajn meritojn, estu rekompencata per forigo de la etiketo "dekstrulo" kaj nuligo de la puno korekto per korpa laborado. Se mi lauxdas iun, tiu bone impresos al la gvidantaj oficistoj kaj tio favoros por lia meritofaro kaj forigo de la etiketo "dekstrulo".Tial, se mi havas bonan rilaton kun kuiristoj, mi povus ricevi pli multan donon de mangxajxoj en nia mangxejo.
Se mi publike lauxdas la kuracan stacion, la kuracistoj donos al mi ateston pri malsan-forpermeso, sekve mi povos ripozi, eviti pezajn korplaborojn kaj prezervi mian fizikan forton.
由于能写能画能演能导能画布景,经常做零工做杂活,所以我到夹*边*沟一年的时间里没受太大的苦,身体没有累垮,也没太挨饿。我经常在黑板报上表扬食堂的炊事员——这很重要。农场制定出的奖惩制度里有这样的条文:立三次大功就可以摘帽,可以解除劳动教养。我表扬谁谁就在管教干部心里留下好印象,有利于他立功和摘帽。所以我和炊事员们的关系好,去食堂打饭就打得多。我表扬了卫生所,医生就给我开病假条,我就可以休息,可以躲避重体力劳动,保存体力。
Post alveno al Jiabian-ravino, en la komenco mi havis tian penson: La puno dauxros al mi nur unu aux iom pli ol jaro, cxu ne? Cxar la estroj ja tiel diris, ke mi post monatoj da sinhardo jam povos reveni al kaj relabori sur mia malnova laborposteno. Laux mia siatempa situacio, mi vivis ja multe pli bone ol ceteraj dekstruloj. Tial mi decidis elteni la suferon por kelkaj monatoj. Tamen, forpasis unu jaro kaj pluraj monatoj, estas nenia informo pri la forigo de mia dekstrula etiketo kaj liberigo. Mi sentas ke mi ne povas plu elteni: mi eksopiras mian amikinon. La amsopiro pri mia amikino tiel dolore turmentas min, ke mi volontas akcepti nenian laboron kaj sentas la vivon tute sensignifa. Mi volas forkuri. Mi volas viziti al mia amikino, intervidigxi kun sxi kaj diri al sxi pri mia forta amsopiro. Mi ankaux volas konfesi al sxi, ke mi jam farigxis dekstrulo en punlaborejo. Mi volas demandis al sxi: cxu vi ankoraux amas min?
Se sxi respondus jes kun volonteco atendi mian revenon, mi revenu al la punlaborejo dauxrigante la eltenadon.
Se sxia amo jam sxangxigxis, mi neniam revenu al punlaborejo, preferante cxie vagadi, migri......
初进夹*边*沟的时候我也曾有过想法:不就是劳教一年半载吗?领导就是这么说的,锻炼锻炼几个月就回来了,接着工作。按照我当时的处境,的确还是可以的,比其他右派强多了,所以我就下决心熬下去,熬出这几个月去。可是熬了一年零几个月,一点儿摘帽释放的音讯也没有,我就觉得熬不下去了:想女朋友了。我对女朋友的思念把我折磨得很苦,什么也不想干了,觉得活着没意思了,就想逃跑了。想去看一看女朋友,见一面,和她叙一叙思念之情。也想告诉她我已经是右派分子了,正在劳动教养,你还爱我吗?如果她说还爱我,愿意等着我,我就回来再接着熬。她要是变心了,我就再也不回来了,我宁愿到处流浪,漂泊……
Guozhu
Kia laboro, tia valoro