Mi kasxis min en la hotelo dum unu tagnokto. La sekvan matenon, mi rapidis al la fervoja stacidomo de Jiuquan kaj kasxis min en tera kavo kontraux la stacidomo.
在旅馆藏匿了一天一夜,转天清晨,我赶到了酒泉火车站,躲在站台对面的一个土坑里。
Cxirkaux je la 9-a horo aux iom malpli frue, pasagxera trajno veturanta el Hami alvenas la stacion. Mi ne kuragxis iri al gxiceto acxeti bileton. Mi transiris fervojon malsupre de la vagonaro kaj tuj enmiksigxis en la homamason de pasagxeroj kiuj svarmas por entrajnigxi, mi facilmove pusxigxis en vagonon. Cxar estas tuj antaux la Printempa Festo, pasagxeroj tiel svarmas ke cxiuj vagonoj estas homplenaj, kie oni malfacile movigxas. Mi sidas en la interna koridoro meze de vagono, kun klinigxanta kapo en dormeto. Okazis nenia kontrolo de pasagxera bileto. Post pli ol 20 horoj mi alvenis urbon Lanzhou.
大约九点多钟,一列从哈密开来的客车进了站。我没敢去买车票,从车下钻过去之后我立即融进了拥挤着上车的人群里钻进车厢。年关在即,旅客熙熙攘攘,挤得车厢里水泄不通。我坐在车厢中间的过道里垂着头打盹,一次车票都没有查,二十几个小时之后我就到了兰州。
Mi ne kuragxas eliri de la stacio, cxar mi timas cxu iuj atendas min ekstere cxe la elirejo de la stacidomo --- Ho ve! Vere suspektema mi farigxis --- Mi iris al oriento iom da distanco. Trovis iun vakan vagonon forlasitan sur la brancxa fervojo kaj enrampis. Tie mi restis gxis posttagmezo kaj ascendis en ekspresan trajnon n-ro 36 veturantan de Xining al Pekino. Ho, fortuno favoras min. En la pasagxera trajno de Lanzhou al Pekino estas ankoraux pli homplena ol en tiu el Hami, ankaux okazis nenia bileto-kontrolo. Dum pli ol 40 horoj mi volvigxas sub vico da segxo kaj dormis gxis Shijiazhuang.
不敢出站,怕有人在出站口等着我,——真是疑神疑鬼呀——我往东走了一截,找到支线上闲置着的一截车厢爬了进去。等到下午,我又上了36次从西宁开往北京的快车。我的运气真好,从兰州去北京的客车比从哈密开来的更拥挤,也没人查票,四十多个小时,我蜷缩在一排座椅下边睡到了石家庄。