En Kaiyuan-erao(713-741),Tang-dinastio, la Kortego sendis al la landlima garnizono silkvatitajn militrobojn, kiujn faris palacaninoj. Iu soldato ektrovis en mallonga robo suban poemon:
Soldatoj garnizonaj cxe landlimoj
en frosto, kiel vi endormi povus ?
Mi faris milit-robon propramane,
ne povas scii kiu do gxin trovus.
Zorgeme mi ameme kudris dense,
pli multe da silkvatoj mi aldonu!
Forpasas vane la kuranta vivo,
sed ni en sekva vivo interkonu!
La soldato raportis al sia komandanto pri la poemo, kaj la komandanto raportis al la Kortego. Imperiestro Tang Xuanzong publikigis tiun poemon al membroj de cxiuj palacoj, kun anonco: "La verkinto sin malkasxu, mi certe ne kulpigos vin."
Iu palacanino do sin denuncis kulpa je mil mortpunoj.
La imperiestro Tang Xuanzong multe kompatis sxin kaj edzinigis sxin al la soldato kiu akiris la poemon, kaj diris: "Mi realigas al vi geedzigxon en la kuranta vivo!"
Tio gxislarme kortusxis cxiujn garnizonantojn cxe landlimoj.
Tradukis Guozhu
el la Poemoj kun Rakontoj (044)
结今身缘
开元中,颁赐边军纩衣,制于宫中。有兵士于短袍中得诗曰:
“沙场征戍客,寒苦若为眠。战袍经手作,知落阿谁边?
畜意多添线,含情更著绵。今生已过也,重结后身缘。”
兵士以诗白于帅,帅进之。玄宗命以诗遍示六宫曰:“有作者勿隐,吾不罪汝。”
有一宫人自言万死。玄宗深悯之,遂以嫁得诗人,仍谓之曰:“我与汝结今身缘。”边人皆感泣。
--- 孟棨 《本事诗》044