dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 读rejna诗集随感

您是本帖的第 2810 个阅读者
树形 打印
标题:
读rejna诗集随感
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
读rejna诗集随感
读rejna诗集随感

信马由缰读诗乐  
---读rejna诗集随感

国柱曾经写过一篇介绍rejna的短文。已收入我的第一本电子书《说项集》里。没想到这却带来一个机缘,使我有幸能读到新出版的rejna的诗集《suno kaj ombroj太阳和阴影》。诗集是2002年由flandra esperanto-ligo出版的。不知是有意安排还是巧合,正好是在作者80岁这一年。这,于读者于作者,都是一件好事。于作者,恰好作为对80岁寿诞的纪念,于读者,也是一个激励和鼓舞,让我们都看看,即使从50岁(知天命之年)以后才开始学习世界语,只要辛勤笔耕,就必有所获,甚至于达到大器晚成,走向世界,也是有可能的。
这本诗集共收54首世界语原创诗歌。有格律诗,词hajko, rondelo, trioleto和自由诗。全书71面,分为两辑。
第一辑收入44首诗歌,名为suno kaj ombroj。看起来诗人很喜欢这一辑的题目,所以也用它来作为全书的名字。
第二辑收10首诗歌,名la homo kaj la naturo。特点是均与环境保护有关。展示了作者悲天悯人的情怀。看起来是因为比重大,单独成辑了。
集中的诗歌,大多不长。最短的sorcxas la pluvo,只有4行8个单词,一个标点(句号)
post la pluvo/ serena sunlumo./ trembrilas/ larmoj surbrancxe
最长的la bukedo也只有36行。给人总的印象是亲切,平易近人。平凡人,平凡思,平凡诗,平凡美。
卷首页有一行题辞la esenco de la vivo estas amo。突出了作者的特点:充满爱心。爱世界,爱世人,爱生活,爱阳光,爱大海,爱树林,爱大自然,爱花爱草。
因为爱,而珍惜,不愿看到被污染。人心不要被污染,环境不要被污染。
但事实上却是不断在被污染,人心的污染源(权和钱),在许多地方,且成为时尚,被盲目追逐。所以这世界上有阳光也有阴影。
这世界上,当然总是凡人居多。凡人的生活中,又以凡境居多。若无点化,也就只有俗人俗世了。
诗歌之妙用,能化凡境为诗境,化凡人为诗人。不信么?请看rejna的这本诗集,就是明证。
诗歌能激发人的想像力,作者的和读者的,概莫能外。思绪乘了想像的翅膀,无拘无束自在地飞翔。全无时空障碍。产生奇妙的想不到的结果。
因为有了想像,作者能在下厨时想到秋日的郊游(21)。能把雾中沙丘想像成仙山琼岛(15)。从今想到昔,由此想到彼。
因为有了想像,读者在读今时能怀古,读外时能思中。我在读这部诗集时就想到了东岳泰山上的摩岩石刻,想到了孔子(公元前551-公元前479),想到了袁枚(1716-1795),想到张中行(1909-)。我深信作者决不会料到我的这些奇怪的遐想。因为大多是毫不相关的东西。
中国人称被污染的人世为浊世。读好诗就会有一种远离浊世、清静(清净)的快乐。所以当我读到rejna的诗句:flanke de vojo/ trans ligna ponteto,/ la homa socio ne plu ekzistas,/ majestas arbaro en memsuficxo 小桥外,红尘不在(p.12. en la arbaro)...时,我想到了泰山上的摩岩石刻暂远红尘。
孔夫子说过学诗的好处之一是可以多识草木之名。这本诗集里就有许多,如:antrisko, fikario, galanto, jasmeno, kratago, krokuso,lavando, leontodo, lilioj,liknido,lobelioj,negxborulo, ranunkolo,rozoj,所以我想到了孔子。
奇妙的思绪:在厨房里作餐,却想到秋天的郊游。rejna的榜样似乎在告诉我们,只要你肯用心去感受和发现,时时处处都有可供入诗的题材。这就暗合中国诗人袁枚(1716-1798)说过的:但肯寻诗便有诗,灵犀一点是吾师。夕阳芳草寻常物,解用都化绝妙词。
rejna在50岁接触世界语之前是名不见经传的家庭妇女。张中行先生有过之,70岁之前默默无闻,但厚积而薄发,一发则不可收,散文大师,名满华夏。有人甚至称之为值得研究的“张中行现象”。是珍珠早晚会放光芒。但要有个触发点。是世界语造就了女诗人rejna。
la jam maljunaj arboj ridetas pri l’ impeto,老树盈盈
folioj verdaj flustre susuras en kvieto 绿叶沙沙(24. printempe)
rejna的这本诗集带给我许多的快乐:清静的快乐,无拘无束,浮想连翩的快乐,进入诗境的快乐,与诗人同感悟的快乐,享受世界语原作之美的快乐。超凡脱俗的快乐。把感想写成诗歌的快乐。请朋友分享的快乐。于是我也把感想写成了下面的诗歌。

rejna

rejna versas kun kor’ amplena
pri cxarm’, abundo kaj koloroj
de granda naturo, kaj floroj
en arbar’, sunlumo serena.

sxi spertis, sub vek’ hipokrena,
miraklojn ecx en hejmlaboroj.
rejna versas kun kor’ amplena
pri cxarm’, abundo kaj koloroj.

sed kelkatempe ankaux splena
igxis, pro oldaj rememoroj,
avertas nin ke mis-furoroj
faras la mondon maledena.

rejna versas kun kor’ amplena.

guozhu(2003-02-25)

---------
gxojo en galopo de liberaj pensoj  
---legante poemaron de rejna

guozhu iam verkis mallongan eseon pri rejna de jong (1922-) kaj kolektis gxin en mian unuan elekronikan libron _hu lauxdas verdakore_. (http://www.esperanto.org/literaturo/huguozhu/)
ekster mia atendo, tio donas al mi bonsxancon ke mi havas la felicxon legi sxian novan poemaron suno kaj ombroj. la poemaro estas eldonita de flandra esperanto-ligo (fel) en 2002. do fresxdata. mi ne scias, cxu tio okazas pro intenca arangxo aux nur dank’ al hazarda koincido, ke gxi aperu gxuste en la 80-a jaragxo de la poetino. tamen tio estas vere bona afero, cxu por la auxtorino aux same por ni legantoj. cxar, la bela poemaro tute tauxgas servi kiel gratulo omagxe al la 80-jara jubileulino; kaj, samtempe kiel kuragxigo aux stimulo por ni legantoj. gxi edife montras al ni la fakton, ke, ecx se oni komencis lerni esp-on tiel malfrue en sia pli-ol-50a jaragxo, nur se li/sxi persistu en sencxesa diligenta plum-plugado, li/sxi certe abunde rikoltas, aux fruktdonas, kiel parolis proverbe: la parto plej vasta venas la lasta. ecx famo trans landlimoj ankaux estas atingebla.
en tiu cxi nova poemaro estas kolektikaj 54 poemoj originale versitaj en esperanto, cxu ritmaj, aux fiksformaj (ekz-e hajko, rondelo, trioleto...)kaj liberaj. la libro havas 71 pagxojn kaj estis dividita en du kolektoj.
en la unua kolekto suno kaj ombroj estas kolektitaj 44 poemoj. supozeble ke la poetino tre sxatas gxian titolon, sekve ankaux per tio nomis la tutan libron.
en la dua kolekto estas kolektitaj 10 poemojn, cxiuj iel rilatas al ekologia temo, manifestante la grandaniman zorgon de la auxtorino pri la homa mondo. cxu pro tio ke ili okupis suficxe grandan proporcion, sekve estis redaktita en aparta kolekto.
plejparto de la poemoj en la poemaro estas ne tre longa, el kiuj la malplej longa peco sorcxas la pluvo (p.49) konsistigxas el nur 8 vortoj en 4 versoj kun unika punkto:
    post la pluvo/ serena sunlumo./ trembrilas/ larmoj surbrancxe
ankaux la plej longa peco  la bukedo nur el 36 versoj en 9 strofoj. gxenerale la libro impresas per simpleco kaj intimeco facile alirebla. simpla homo. simpla penso. simpla poemaro en simpla beleco.
sur la frontpagxo legigxas sentenco: la esenco de la vivo estas amo.
tio trafe montras la karakterizajxon de la auxtorino: kun amplena koro. amo pri la mondo. amo al la homaro. amo pri vivo. amo pri sunlumo.amo pri maro, pri arbaro, pri la granda naturo, pri floroj kaj plantoj.
amo naskis gardemon, ne volante vidi poluadon cxu al homa koro aux al medio. beduaxrinde tamen la poluado sencxese dauxras, kaj, en multaj lokoj, la fonto de la poluado al homa koro (potenco kaj mono) ecx farigxis mis-furoro kiun multaj homoj blinde cxasas. tial en la mondo estas kaj la suno kaj ombroj.
en nia mondo, nature ordinaraj homoj nombras pli multaj; kaj, en la vivo de ordinaraj homoj, la ordinaraj tagoj nombras pli multaj. do, se mankas poezio , en nia mondo (post)restas nur banalaj tagoj de banalaj homoj.
tamen poezio havas tiel mirindan povon, ke gxi povas transformigi la banalan vivon poezia situacio, kaj ordinaran homon poeto. cxu mi parolas troige? rigardu la poemaron de rejna kaj vi konvinkigxos.
poezio povas aktivigi la imagipovon de homoj, senescepte cxu de auxtoro aux de legantoj. per la facilaj flugiloj de imago, nia penso ekflugos libere kaj senbride, tute sen katenoj de la tempo aux spaco, kio kondukos al mirinda kaj neniam antauxatendita rezulto.
dank’ al la libera imago, nia auxtorino povas ekpensi pri la auxtuna ekskurso sur alta dunopinto, aux ke ni kune pasxas sur arbara pado kiam sxi laboras en sia kuirejo viandon fritante (p.21 mirakle), aux ke la suproj de la dunoj/ dume igxas revinsuloj (p.15 la bukedo). sxia penso transsaltas de nuntempo al pasinteco aux de unu al aliaj aferoj.
dank’ al la libera imago, penso de legantoj ankaux povas libere galopi. kiam li legas pri la kuranta, tre eble ekpensas pri antikva tempo. aux, kiam li legas pri fremduloj, sed ekpensas pri cxinoj. cxar mi mem ja spertas tion. ekz-e, kiam mi legas la poemaron de rejna, mi pretervole pensis pri la kaligrafajxo gravurita sur roko de taishan, la fama orienta sankta monto en cxinio. mi ankaux ekpensis pri konfuceo (551-479 a.k.), pri la talenta poeto yuan mei(1716-1795), pri la majstra prozisto s-ro zhang zhong’xing(1909-) kc. mi tutkore kredas ke la auxtorino estimata rejna neniel povus diveni pri tiuj miaj ekstravagancaj pensoj, kiuj galopis ja tro senbride kaj tro malproksimen al absolute senrilataj nekoncernatoj.
cxinoj kutime nomis la poluitan homan mondon malpura mondo. kiam oni legas bonan poemon aux poemaron, li povas senti la gxojon malproksime disigxi for de la malpura mondo kaj gxuon de kvieto kaj anim-purigxo. tial,kiam mi kun gxuo legas la versojn de rejna:
flanke de vojo
trans ligna ponteto,
la homa socio ne plu ekzistas,
majestas arbaro en memsuficxo (p.12. en la arbaro)...
mi ekpensis pri la kaligrafajxo gravurita sur roko de taishan, kiu legigxis portempe malproksimigxi for de la homa socio plena de levigxantaj polvoj.
foje konfuceo diris: (la poemoj) povas ankaux plivastigi vian konon pri la nomoj de birdoj, bestoj kaj vegetaloj .(analektoj de konfuceo.esp-a eldono. p.84). kaj mi vere konis multajn nomojn de vegetaloj en la poemaro de rejna, ekz-e: antrisko, fikario, galanto, jasmeno, kratago, krokuso,lavando, leontodo, lilioj,liknido,lobelioj,negxborulo, ranunkolo,rozoj...kc. tial mi ekpensis pri la majstro.
la fakto, ke kuirante rejna povas mirinde pripensi de terpomoj al auxtunaromoj, de pato al beato, de omlet’ sur plado al kuna pasxado sur arbara pado, servas kvazaux modelo, kiu instruas al ni ke cxie kaj cxiam vi povas trovi bonajn tempojn por versado. tio vekis mian memoron pri talenta poeto yuan mei(1716-1795), kiu iam versis jene:
poemojn vi trovos per aspiro,
se vin gvidas pegaza inspiro.
dank’ al lertpluma versado, cxarmas
ecx banalaj herboj, sunsubiro...
antaux ol kiam en sia 50-a jaragxo rejna ekkontaktis esp-on, sxi restis senfama dommastrino. kaj tiom pli agxa estis nia majstra s-ro zhang zhong’xing, cxar li restus tute senfama ecx gxis sia 70-a jaragxo. sed multjara akumulado kondukas erupcion, ecx senbridan,poste li farigxis tiel famega en cxinio kiel majstra prozisto, ke oni ecx inventis la terminon fenomeno zhang zhong’xing por akademia studo. jes, perlo certe ekbrilos cxu pli aux malpli frue, sed necesas mecxo-eksplodigilo. ja estas esperanto kiu faris rejna-n poetino. kaj ankaux estas esperanto, kiu havigas al mi la eblon legi tiel senpere la korversxon de la auxtorino en originalaj versoj.
la jam maljunaj arboj ridetas pri l’ impeto,
folioj verdaj flustre susuras en kvieto (p.24. printempe)
la poemaro de rejna alportis al mi multajn gxojojn: gxuo de kvieto, gxuo de senbrida galopo de liberaj pensoj, gxuo de eniro en poezia mondo, gxuo de samsento kun la poetino, gxuo de originala esp-a beletrajxo, gxuo de disigxo de filistra mondo, gxuo de versado pri mia propra sento por kungxuo de esp-istaj geamikoj. sube estas mia modesta rondelo.

rejna

rejna versas kun kor’ amplena
pri cxarm’, abundo kaj koloroj
de granda naturo, kaj floroj
en arbar’, sunlumo serena.

sxi spertis, sub vek’ hipokrena,
miraklojn ecx en hejmlaboroj.
rejna versas kun kor’ amplena
pri cxarm’, abundo kaj koloroj.

sed kelkatempe ankaux splena
igxis, pro oldaj rememoroj,
avertas nin ke mis-furoroj
faras la mondon maledena.

rejna versas kun kor’ amplena.

guozhu(2003-02-28)


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/18 8:52:15
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

介绍女诗人 rejna de jong 雷伊娜

纪念碑式的巨著esperanta antologio 共有两个版本。1958年初版,全书共 642 p.面,收 1887-1957(七十)年间35国90位诗人的380首世界语原创诗歌。为迎接世界语百年大庆,此书于1984 年出了经过增补的第二版,全书共887p. 收1887-1981(九十四)年间35国163(国柱统计为343)位诗人的706首世界语原创诗歌。因为中国的印刷费用低,这第二版是在中国印刷的。这样一来,中国的世界语者也才有机会买到和读到这本重要的原著。
国柱在写“简明世界语诗词格律讲座”的第7封电子信件中,选取了荷兰世界语女诗人雷伊娜rejna的一首absurdajxo《荒谬》,作为自由体诗歌样品。在esperanta antologio书末的作者简介栏目中,我们可以读到对rejna de jong 雷伊娜的介绍,不长,全文如下:
rejna de jong (1922-): nederlandanino; dommastrino, antauxe instruistino. esp-isto de 1973. komencis verki originalan e-poezion en 1974. multfoje premiita en literaturaj konkursoj 1975-1981. verkoj : en senvoja sovagxejo (traduko, 1979); divershumore ( poemoj, 1980)
(rejna de jong 雷伊娜,1922年出生,荷兰女子,家庭主妇,曾当过教师。1973年学习世界语。1974年开始创作世界语原文诗歌。1975至1981年间多次在文学竞赛中获奖。其作品有《在无路的野地》(译文,1979年),《五味集》(诗集,1980年)。)
如果我们把这些公元年份折算成她的年龄,也许会更加醒目一些。我们会发现:雷伊娜学习世界语其实并不早,50岁之前没有任何记录。51岁时才开始学习世界语,但52岁时就开始写世界语原文诗歌了。53-59岁期间频频得奖。57岁时出了译作,58岁时出了诗集。在esperanta antologio中收入了她的六首诗歌:一首词(回旋曲),两首格律诗和三首自由体诗歌。
读了关于雷伊娜的记载,有这么几点感想:一是,雷伊娜无疑是有才气的,但如果她没有学世界语,会怎么样呢?以她的身份和年龄,很可能也就是一个平凡的家庭主妇而已。而世界语开发了她的潜能,焕发了她的青春,使她有所作为,成就受到肯定,乃至进入历史,走向世界。二是,任何时候开始学习,都不嫌晚。中国有句旧话,说是“人过三十不学艺”。此言大谬。雷伊娜就是年过五十才学e(艺)的。世界语者中,还有比她开始得更晚的人,一样学得津津有味,一样学得劲头十足,一样学得怡然自得。当然,也有不少人,比她开始得早。早知道世界语,早接触世界语,早一点学世界语,我以为,这是人生的一种机缘,一种幸运,一种幸福。中国人信缘份,有缘千里来相会,无缘对面不相识。世界上的许多事,许多好事,往往是可遇而不可求的。缘份到了,就该紧紧地抓住它,不要错过。
三是,如果我们没有学世界语,而又想读三十五个国家诗人的作品,我们也许最少要懂二三十种外语才行。而一个普通的中国人,去学荷兰语,有这个愿望和可能吗?

pri poetino rejna de jong

esperanta antologio, la monumenta kolosa poemaro,gxis nun havas du eldonojn. la unua eldono en 1958 estis en 642 pagxoj kun 380 originalaj poemoj, versitaj dum la sepdek jaroj 1887-1957, de 90 poetoj el 35 landoj . poste, okaze de la centjara jubileo de esperanto, aperis la dua kompletigita eldono en 887 pagxoj kun 706 originalaj poemoj, versitaj dum la nauxdek kvar jaroj 1887-1981, de 163 (laux statistiko de guozhu: 343) poetoj el 35 landoj.tiu cxi dua eldono estis presita en la cxina popola respubliko, cxar tie la prespago estis iom malpli kara. dank’ al tio cxinaj esp-istoj havis la sxancon acxeti kaj legi tiun gravan verkon de originala literaturo de esperanto.
kiam mi guozhu verkis mian retan koncizan kurson pri la esperanta metriko, en la sepa mesagxo mi prenis absurdajxon, verkon de nederlanda esp-ista poetino rejna, kiel specimenon de libera poemo. en la biogravioj fine de esperanta antologio ni povas legi mallongan konigon pri rejna de jong, kiu legigxas jene:
rejna de jong (1922-): nederlandanino; dommastrino, antauxe instruistino. esp-isto de 1973. komencis verki originalan e-poezion en 1974. multfoje premiita en literaturaj konkursoj 1975-1981. verkoj : en senvoja sovagxejo (traduko, 1979); divershumore ( poemoj, 1980)
se ni anstatauxigu tiujn jarojn de sunkalendaro per sxia agxo, eble estos pli okulfrapa por nia lego. kun miro ni trovas, ke rejna komencis lerni esperanton fakte ne en sia junagxo, cxar gxis antaux sxia 50-a jaro estis nenia skribo pri tio. sxi komencis lerni esperanton nur en 51-a jaragxo. sed 52-jara sxi jam komencis versi originale. en agxo de 53~59 jaroj sxi foj-refoje gajnis premiojn en literaturaj konkursoj. 57-jara sxi tradukis esperante, 58-jara sxi eldonis sian poemaron. en esperanta antologio aperis resume sxiaj 6 poemoj: unu rondelo, du metrikaj kaj tri liberaj poemoj.
leginte skribon pri rejna, mi havas jenajn pensojn. unue, sendube rejna estas talenta. tamen, kio okazus al sxi se sxi neniam lernis esperanton? laux sxia agxo kaj statuso, plej probable sxi vivas nur kiel banala dommastrino. sed esperanto ekspluatis al sxi latentan talenton, reflorigis sxian junecon, tiel ke sxi faris indajn aferojn kaj sxiaj meritoj estis jese konfirmitaj, konsekvence, sxi iris en la historion kaj al la pli vasta mondo.
due, neniam estas malfrue por lerni. estis malnova popoldiro en cxinio ke agxo de pli ol 30-jaroj tauxgas jam por nenia lerna faro . absoluta absurdo! rejna komencis lerni esperanton ja en sxia agxo de pli ol 50 jaroj. inter vicaro de esperantistoj trovigxas ankaux aliaj s-anoj, kiuj komencis lerni nian lingvon ecx pli malfrue ol sxi, sed same gustoplene, entuziasme kaj gxojplene. nature, trovigxas ankaux nemalmultaj homoj, kiuj komencis sian esp-istan vivon pli frue ol rejna. laux mia opinio, ke oni povas ekscii, kontakti kaj lerni esp-on pli frue, tio estas ia bonsxanco, ia felicxo, laux favora antauxdestino. cxinoj kredas je antauxdestino. kun gxia favoro, homoj interkonatigxas unu la alian ecx trans limo de mil lioj. sen favoro de antauxdestino, homoj neniam farigxos konataj ecx se ili renkontas sin vizagxe-al-vizagxe. por ni, multaj aferoj, bonaj aferoj, ofte estas renkonteblaj dank’ al hazardo sed neakireblaj per strebado. do, se ni frontas al la felicxa sxanco laux antauxdestino, kaptu gxin senhezite kaj nepre ne lasu gxin perdi forglite.
trie, se ni neniam lernis esperanton, tamen volas legi verkojn de poetoj el 35 landoj,kion fari? eble ni devas havi la scipovecon de almenaux 20~30 fremdaj lingvoj.tamen, por ordinara cxino, cxu estas eble ke li havus la deziron kaj ankaux sxancon lerni la nederlandan lingvon?
(guozhu 2001)


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/18 8:53:15

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06152 秒, 4 次数据查询