dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → [转帖]苏轼《赤壁赋》(王崇芳世译)

您是本帖的第 3111 个阅读者
树形 打印
标题:
[转帖]苏轼《赤壁赋》(王崇芳世译)
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
[转帖]苏轼《赤壁赋》(王崇芳世译)
苏轼《赤壁赋》(王崇芳世译)

图片点击可在新窗口打开查看


赤壁赋

su shi (1037—1101)

unua vizito al la ru?a klifo*

 en la auxtuno de la jaro renxu (1082), je la deksesa de la sepa monato, mi plezurecele veturis per boato kun kelkaj amikoj al la rugxa klifo. blovis frida zefiro, kvieta estis la akvo. mi levis pokalon kaj tostis al miaj amikoj, kaj ni skandas la odon pri la plenluno kaj kantis la versajxon pri belulino. post iom da tempo la luno levigxis super la orientan monton kaj kvazaux vagis inter cxerpilo kaj bovpasxtisto**. la rivero vaste etendigxis, kovrite de blanka vapornebulo, kaj la lumo sur la akvo kunfandigxis kun la cxielo. ni lasis nian boaton flosi, kien gxi volis, kiel fragmita folio sur la senlima akvomaso, kaj ni sentis nin tial liberaj, kvazaux ni rajdus sur facila vento, nin portanta al iu nekonata loko, kaj tiel malpezaj, kvazaux ni forlasus cxi-homan mondon kaj farigxus flugpovaj senmortuloj.

  la vino gajigis nin, kaj ni ekkantis, batante la takton sur la boatrandoj. jen la kanto:

     frapu la lunon rebrilantan en la akvo, kontraux lum’ fluanta;

     cxar senlima, forta sopiro min tiras foren.

     foren al mia kara, kiu estas tie en la alia fino de cxielo.

  iu el la amikoj, kiu estis bona flutisto, ludis akompanon al nia kanto. la tonoj gxemis kaj singultis, kvazaux li estus plendanta, sopiranta, ion rakontanta. la sxvebanta postsono tirigxis kiel silka fadeno, kiu ne rompigxis, gxis gxi vekis al dancado la drakojn, sin kasxantajn en mallumaj kavernoj, kaj elvokis larmojn el vidvino, forlasita en sia soleca boato.

  malgxoja en la koro, mi rektigis min sidante kaj demandis gravmiene mian amikon, kial lia muziko estas tiel trista. li respondis:

     “la luno estas bela, la steloj estas disaj,

     la korvoj kaj la pigoj flugas sudden…”

  cxu tiuj cxi versoj ne estas de cao cao***? rigardu okcidenten al xiakou kaj orienten al wuchang. jen, kiel interplektigxas la montoj kaj riveroj, kaj kiel imponaj ili sin prezentas en sia malhela verdo. cxu cxi tie ne estas la loko, kie cao cao siatempe estis venkita de juna zhou yu****? kiam li venkopleninte jinzhou kaj konkerinte jiangling, venis orienten laux la fluo de la rivero, liaj batalsxipoj sin intersekvis en vico mil liojn longa, kaj liaj flagoj kaj standardoj vualis la cxielon. kiam li enversxis al si vinon vizagxe al la rivero kaj skandis sian poemon kun lanco en la mano transverse, li estis la heroo en sia tempo. sed kie do li estas nun? kompare kun li, ni estas nur fisxkapistoj kaj arbohakistoj sur la riveraj insuloj, kun fisxoj kaj salikokoj kaj cervoj kile kunuloj; ni veturigas nian boaton, tiel etan kiel folio, kaj tostas unu al alia trinkante vinon el botelkukurbaj cxerpiloj. ni estas nenio alia ol efemeroj, kiuj cxi mondon vizitas tre mallongajn horojn, kaj ni estas tial malgrandaj, kiel greneroj en la vasta maro. mi malgxojis, ke nia vivo estas pasema, kaj envias al cxi potenca rivero, kiu fluas senfine. mi dezirus krocxigxi al flugpova senmortulo kaj migri en la senlima spaco, aux brakumi la belan lunon por vivi kun gxi eterne. sed ve! sciante, ke tio ne estas facile atingebla, mi konfidas cxi tonojn, kiuj esprimas miajn sentojn, al la vento trista.”

  “cxu ankaux vi iam pripensis la akvon kaj la lunon?” mi diris. “akvo cxiam fluas, sed neniam forigxas; la luno cxiam kreskas kaj malkreskas, sed nek pligrandigxas nek malgrandigxas. se vi rigardas la sxangxigxeman aspekton, la universo pasas en palpebruma dauxro; sed se vi rigardas la sensxangxan aspekton, cxiuj estajxoj inkluzive de ni mem estas nepereeman. nu, kial do via envii? cetere, cxiu estajxo en cxi mondo havas sian posedanton, kaj ecx unu hareton, kiu ne estas mia, mi neniel povas preni al mi. la solaj esceptoj estas la frida zefiro sur la rivero kaj la hela luno inter montoj. la antauxa, kaptite de niaj oreloj, farigxas muziko, kaj la dua, renkontite de niaj okuloj, sxangxigxas al koloro. cxi tiujn du ni povas libere servigi al ni kaj gxui por cxiam. ili estas neelcxerpeblaj trezoroj, liveritaj al ni de la kreinto, kaj ni cxiuj povas partopreni en ilia gxuado.”

  mia amiko gxojigxis kaj ekridis. ni lavis la pokalojn kaj ree enversxis al ni vinon. post kiam ni finis la pladojn kaj fruktojn. la pokaloj kaj tereloj estis lasitaj en malordo. kaj ni cxiuj kusxigxis dormi en la boato, apogante la kapon unu sur alia, kaj ne rimarkis la lumigxon jam cxe la orienta horizonto.

 -------

*la rugxa klifo— konata kiel loko, kie estis batalkampo en la epoko de tri regnoj (220—280), situas en la nuna gubernio jiayu, prov. hubei.

**la cxerpilo kaj bovpasxtisto— nomoj de du konstelacioj.

***cao cao (155—220)— fama generalo kaj sxtatestro dum tri regnoj, kiu volis konkeri wu-regnon, sed estis venkita de zhou yu en 208 p.k.

****zhou yu— generalo de wu-regno dum tri regnoj, kiu venkis cao cao-n en la batalo ?e la ru?a klifo, tiam li nur estis 24-jara.

                                    elcxinigis wang chongfang  (penseo 5)

作者: 苏轼
 
 
前赤壁赋

  壬戌之秋,七月既望,苏子与客泛舟游于赤壁之下。清风徐来,水波不兴。举酒属客,诵明月之诗,歌窈窕之章。少焉,月出于东山之上,徘徊于斗牛之间。白露横江,水光接天。纵一苇之所如,凌万顷之茫然。浩浩乎如冯虚御风,而不知其所止;飘飘乎如遗世独立,羽化而登仙。
  于是饮酒乐甚,扣舷而歌之。歌曰:“桂棹兮兰桨,击空明兮溯流光。渺渺兮予怀,望美人兮天一方。”客有吹洞萧者,倚歌而和之,其声呜呜然:如怨如慕,如泣如诉;余音袅袅,不绝如缕;舞幽壑之潜蛟,泣孤舟之嫠妇。
  苏子愀然,正襟危坐,而问客曰:“何为其然也?”客曰:“月明星稀,乌鹊南飞,此非曹孟德之诗乎?西望夏口,东望武昌。山川相缪,郁乎苍苍;此非孟德之困于周郎者乎?方其破荆州,下江陵,顺流而东也,舳舻千里,旌旗蔽空,酾酒临江,横槊赋诗;固一世之雄也,而今安在哉?况吾与子,渔樵于江渚之上,侣鱼虾而友糜鹿,驾一叶之扁舟,举匏樽以相属;寄蜉蝣与天地,渺沧海之一粟。哀吾生之须臾,羡长江之无穷;挟飞仙以遨游,抱明月而长终;知不可乎骤得,托遗响于悲风。”
  苏子曰:“客亦知夫水与月乎?逝者如斯,而未尝往也;盈虚者如彼,而卒莫消长也。盖将自其变者而观之,而天地曾不能一瞬;自其不变者而观之,则物于我皆无尽也。而又何羡乎?且夫天地之间,物各有主。苟非吾之所有,虽一毫而莫取。惟江上之清风,与山间之明月,耳得之而为声,目遇之而成色。取之无禁,用之不竭。是造物者之无尽藏也,而吾与子之所共适。”
  客喜而笑,洗盏更酌,肴核既尽,杯盘狼藉。相与枕藉乎舟中,不知东方之既白。

 

su shi (1037—1101)

dua vizito al la ru?a klifo*

je la dekkvina de la deka monato de la sama jaro, kiam la luno estis plena, mi piede ekiris de negxa halo por reveni al lingao, akompanata de du amikoj. nia vojo kondukis preter flavkota deklivo. jam estis la sezono de prujno, la arboj perdis cxiujn siajn foliojn. niaj korpoj jxetis ombrojn sur la teron, kaj levinte la okulojn, ni povis vidi la helan lunon. admirante la cxirkauxan pejzagxon, ni gxoje kantis hxorajxojn dum la vojo.

post iom da tempo mi suspires kaj diris, “cxi tie ni havas amikojn, sed ne vinon; kaj ecx ni havas vinon, ni ne havas pladojn indajn je gxi. la luno estas brila kaj la zefiro fresxa — kiel do ni pasigos tian belan vesperon?”

iu el miaj amikoj respondis, “gxuste antaux la vesperigxo hodiaux mi kaptis fisxon per mia reto. gxi havas grandan busxon kaj malgrandajn skvamojn kaj estas io simila al perko el song-rivero. sed de kie ni povas havigi al ni vinon?”

kiam ni revenis hejmen, mi konsiligxis kun mia edzino, kaj sxi diris, “mi konservas botelegon da vino dum longa tempo, kiu estas destinita por via uzo en okazo de subita bezono.” do preninte kun ni la vinon kaj la fisxon, ni ekiris fari ankorauxfojan viziton al la rugxa klifo.

la rivero brue fluis preter klifoj turantaj je mil futoj; la altaj montoj kontraste malgrandigis la lunon, kaj la mallevigxinta akvo malkovris rokojn. kvankam pasis ne longa tempo de post mia unua vizito, tamen la pejzagxo jam sxangxigxis gxis nerekonebleco. mi levis mian robon kaj faris grimpadon. mi pasis sur akreangulajn rokojn, faris al mi vojon tra la dense kreskantaj sovagxaj herboj kaj dornoj, kauxrigxis sur sxtonblokoj en fantaziaj formoj de tigro kaj leopardo, ascendis helpe de rampaj plantoj similaj al drakoj kaj serpentoj, gxis mi atingis la altegan neston de akcipitro, por rigardi malsupren al la kasxita logxejo de la dio de l’ akvo. tamen miaj du amikoj ne povis min sekvi. mi do komenci voki al ili per forta, tirata vocxo. la arboj kaj arbustoj ektremis, la montoj kaj valoj ehxe resonis, vento levigxis kaj ondoj sxveligxis. kaptita de subita tristo kaj ektimo, mi ne kuragxis plu resti tie. mi ekiris returne kaj revenis al nia boato. ni lasis nian boaton drivi, kien gxi volis, en la mezzo de la rivero. jam estis prekaux noktomezo kaj cxirkauxe regis silento. tiam unu soleca gruo, kiu estis transfluganta la riveron, venis de la oriento super nian boaton. gxi havis flugilojn similajn al cxarradoj, estis vestita en blankaj kaj nigraj plumoj kun longa, akra krio gxi preterflugis super nia boato okcidenten.

post iom da tempo miaj amikoj foriris kaj mi kusxigxis dormi. en songxo mi vidis, ke taoista pastor en sxvebanta robo el plumoj preterpasas mian domon en lingao. li salutis min per kunmeto de la manoj kaj diris, “cxu vi gxuis vian viziton al la rugxa klifo?” kiam mi demandis pri lia nomo, li klinis la kapon kaj donis nenian respondon. “ha, mi scias!” mi ekkriis, “cxu vi ne estas tiu, kiu preterflugis super mi lastanokte?” la pastro jxetis rerigardon al mi kun rideto. mi vekigxis de surprizo. sed kiam mi malfermis la pordon por rigardi, mi povis trovi nenian postsignon de li.

*bv. legi penseon n-ro 5

                                   elcxinigis Wang Chongfang

后赤壁赋

  是岁十月之望,步自雪堂,将归于临皋。二客从予过黄泥之坂。霜露既降,木叶尽脱,人影在地,仰见明月,顾而乐之,行歌相答。已而叹曰:“有客无酒,有酒无肴,月白风清,如此良夜何!”客曰:“今者薄暮,举网得鱼,巨口细鳞,状如松江之鲈。顾安所得酒乎?”归而谋诸妇。妇曰:“我有斗酒,藏之久矣,以待子不时之需。”于是携酒与鱼,复游于赤壁之下。江流有声,断岸千尺;山高月小,水落石出。曾日月之几何,而江山不可复识矣。予乃摄衣而上,履巉岩,披蒙茸,踞虎豹,登虬龙,攀栖鹘之危巢,俯冯夷之幽宫。盖二客不能从焉。划然长啸,草木震动,山鸣谷应,风起水涌。予亦悄然而悲,肃然而恐,凛乎其不可留也。反而登舟,放乎中流,听其所止而休焉。时夜将半,四顾寂寥。适有孤鹤,横江东来。翅如车轮,玄裳缟衣,戛然长鸣,掠予舟而西也。
  须臾客去,予亦就睡。梦一道士,羽衣蹁跹,过临皋之下,揖予而言曰:“赤壁之游乐乎?”问其姓名,俯而不答。“呜呼!噫嘻!我知之矣。畴昔之夜,飞鸣而过我者,非子也邪?”道士顾笑,予亦惊寤。开户视之,不见其处。
 
  【按】宋神宗元丰五年(1082)的七月十六日,苏轼偕友在湖北黄冈县的赤壁泛舟玩月。
  【桂棹、兰桨】丹桂做的棹,木兰做的桨。
  【空明】倒映在水中的月亮
  【流光】浮动于水面的月光
  【渺渺】悠远貌
  【美人】指所思的人,或喻君王。
  【天一方】《诗经·秦风·蒹葭》“所谓伊人,在水一方”,抒发对月怀人和希求知遇的情怀。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/18 8:59:52
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
电子书的地址是
0193 Rugxa Klifo 赤壁赋 (Su Shi verkis, Wang Chongfang tradukis国柱制作)

http://www.elerno.cn/elibro/elibroj.htm

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/12/15 10:58:35

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询