Liu Yu'xi(772-842)
LA MODESTA KABINETO
Kio gravas por la monto, ne la alto,
Kie logxas feo, alvenas famo.
Kio gravas por la akvo, ne la profundo,
Kie logxas drako, estigxas mirindeco.
Tiu cxi kabineto, kvankam tre modesta,
tamen bonodoras dank' al mia virto.
Muskveluro surrampas la sxtuparon verda;
herbfresxo penetras la kurtenon smeralda
Frekventas ofte doktaj erudiciuloj,
Sed neniam sensciaj malkleruloj.
Cxi-tie oni povas ludi liuton, aux legi klasikajxojn.
Sen kordbruado orelgxena,
nek dokumentoj animenuiga.
Kiel cxe la kabana de Zhuge en Nanyang,
aux la kiosko de Ziyun en la okcidenta Shu
Konfuceo iam refutis:
Kio modesta malhelpas?
--- Elcxinigis Guozhu