dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 阳羡书生 Instruitulo de Yang'xian

您是本帖的第 2668 个阅读者
树形 打印
标题:
阳羡书生 Instruitulo de Yang'xian
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
阳羡书生 Instruitulo de Yang'xian


Wu Jun (469-520 p.K.)

INSTRUITULO DE YANGXIAN

Dum Orienta Jin-dinastio (317-420), Xu Yan de Yangxian renkontigxis kun instruitulo dum
irado cxe Sui'an-monto. La instruitulo havis 17 aux 18 jarojn. Kusxante apud vojo, li petis ke Yan permesis lin ripozi en lia anserkagxo, cxar doloris ja lia piedo.

Yan prenis la peton sxerco. Sed la instruitulo eniris anserkagxon. La kagxo nenniom pligrandigxis, dum la instruitulo neniom malpligrandigxis. Li sengxene sidis apud la paro da anseroj kaj la birdoj neniom surprizigxis. Yan iris portante la kagxon sur si mem, tamen sentis neniom da aldona sargxo. Kiam li ekripozis cxe arbo, la instruitulo elpasxis el la kagxo kaj diris: "Permesu ke mi vin regalu per simplaj pladoj."
Yan respondis: "Jes, volonte."

La instruitulo vomis el busxo kupran teleron kun kesto. En la kesto estis multe da randajxoj
diversspecaj. La mangxilaro senescepte estis el kupro, dum la frandajxoj bonodoris kurioze. Post kelkaj trinkoj de vino, la instruitulo parolis al Yan : "Mi cxiam kunportis kun mi virinon, kiun mi volas alinviti."
Yan respondis: "Jes, volonte."
La instruitulo ree vomis el busxo virineton, proksimume 15 aux 16 jaran, kun bel egaj vestoj kaj senkompara cxarmeco. Kaj ili trinkis kune sidante.Momenton poste , la instruitulo dormis ebrie. La virino diris al Yan: "Kvankam mi edzinigxis al la instruitulo, tamen mi ja havas pli da inklino por alia homo. Ankaux mi kunportas por mi karulon; nun, la instruitulo endormigxis kaj mi volas alvoki mian kunulon, bonvole ne perfidu mian konfidencon."
Yan respondis: "Jes, volonte."
La virino vomis el busxo viron kun agxo de 23 aux 24 jaroj, ankaux tre cxarman kaj amindan kiu komplimentis al Yan gxentile. Kiam la instruitulo estis vekigxonta el dormo, la
virino vomis brokatan ekranegon kaj la instruitulo restigis la virinon kundormi.

La viro ekparolis al Yan : "Kvankam la virino estas amema, sed ne tute fidela. Mi ankaux kunportas kun mi virinon, kiun mi nun volas revidi. Volu ne malsekreti."
Yan respondis: "Jes."
La viro vomis el busxo virinon kun agxo de proksimume 20 jaroj, kaj ili trinkis kune.

Post longa gxuado, auxdigxis movo de la instruitulo.
La viro diris: " jam vekigxis." Kaj li reenmetis la virinon, kiun li elvomis, en sian busxon.

Post nelonge, eliris la virino de instruitulo, dirante al Yan: "La instruitulo tuj levigxos." kaj sxi, englutinte la viron , sidis sola kontraux Yan. Baldaux la instruitulo venis dirante al Yan: "Ho, mi ekdormis longan tempon kaj lasis vin sidi soleca. Nun vesperigxis kaj mi devas diri adiauxon al vi." Li reglutis la virinon kaj jxetis cxiujn kuprajxojn en sian busxon, restigante nur la grandan kupran teleron kun diametro de pli ol 2 futoj , kiun li donacis al Yan dum adiauxo dirante : "Mi ne havas ion por donaci al vi kaj prenu tion kiel memorajxon."

Dum Taiyuan-erao (376-396) Yan funkciis oficisto de Imperia Biblioteko, foje li regalis la imperiestran konsilanton Zhang San per la telero, San legis la s urskribon kaj trovis ke la telero estis farita je la 3-a jaro (t.e. 60-a p.K.) d e Yongping-erao de Han-dinastio.


el "Xu Qi Xie Ji" tradukis Guozhu

图片点击可在新窗口打开查看


阳羡书生

东晋阳羡许彦于绥安山行,遇一书生,年十七八,卧路侧,云:脚痛,求寄彦鹅笼中。
彦以为戏言,书生便入笼。笼亦不更广,书生亦不更小。宛然与双鹅并坐,鹅亦不惊。彦负笼而去,都不觉重。
前息树下,书生乃出笼。谓彦曰:“欲为君薄设。”彦曰:“甚善。”
乃于口中吐一铜盘奁子,奁子中具诸馔殽,海陆珍羞方丈,其器皿皆是铜物,气味芳美,世所罕见。
酒数行,乃谓彦曰:“向将一妇人自随,今欲暂要之。”彦曰:“甚善。”又于口中吐出一女子,年可十五六,衣服绮丽,容貌绝伦,共坐宴。
俄而书生醉卧。此女谓彦曰:
“虽与书生结好,(好原作妻。据明抄本改。)而实怀外心,向亦窃将一男子同来,书生既眠,暂唤之,愿君勿言。”彦曰:“甚善。”
女人于口中吐出一男子,年可二十三四,亦颖悟可爱,仍与彦叙寒温。书生卧欲觉,女子吐一锦行幛,书生仍留女子共卧。
男子谓彦曰:“此女子虽有情,心亦不尽,向复窃将女人同行,今欲暂见之,愿君勿泄言。”彦曰:“善。”
男子又于口中吐一女子,年二十许,共宴酌。戏调甚久,闻书生动声,男曰:“二人眠已觉。”因取所吐女子,还内口中。
须臾,书生处女子乃出,谓彦曰:“书生欲起。”更吞向男子,独对彦坐。
书生然后谓彦曰:“暂眠遂久,居独坐,当悒悒耶。日已晚,便与君别。”还复吞此女子,诸铜器悉内口中。留大铜盘,可广二尺余。与彦别曰:“无此藉君,与君相忆也。”
大元中,彦为兰台令史,以盘饷侍中张散,散看其题,云是汉永平三年所作也。
(出《续齐谐记》)


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/19 6:18:00

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询