此主题相关图片如下:
Bai Juyi (772-846)
ACXETI FLOROJN
Printempo en cxefurbo baldaux velkos.
Bruas kalesxoj sur stratoj veture.
Nun en disflora temp' de peonio,
oni acxetas la florojn konkure.
Cxu kara aux mal, la prezo ne fiksas.
Decidas nombr' de floroj acxetata.
Cento da rugxaj peoniaj pecoj
kostas rulojn da silkajx' delikata.
Por sxirmi tendoj estis starigitaj,
kaj hegxoj por protekti al la floro.
Bedi per humo kaj versxi per akvo.
Post transplantad' sensxangxas la koloro.
Por popolanoj tio igxis moro.
En flormanio cxiuj dronis arde.
Okaze olda avo kamparano
venis al flora foiro hazarde.
Longe li veis kapkline suspire.
Neniu konis pri liaj konscioj.
Bukedo da skarlataj peonioj ---
imposto de dek mezricx-familioj.
Tradukis Guozhu