此主题相关图片如下:
Han Yu (768-824)
Pri Instruisto
En antikva tempo, tiuj, kiuj volas lerni, devas havi instruiston. Instruisto funkcias por diskonigi doktrinon, transdoni profesiajn sciojn kaj solvi dubojn. Homo ne povas per si mem havi sciojn depost sia naskigxo. Kiu do povas neniam havi dubojn? Havante dubojn se oni neniam petus gvidon de instruisto, tiuj duboj do restos por cxiam nesolvitaj problemoj.
Tiuj, kiuj naskigxis pli frue ol mi, nature komprenis veron kaj sciojn pli frue ol mi. Mi devas lerni de ili.
Tiuj, kiuj naskigxis malpli frue ol mi, se ili komprenis veron kaj sciojn pli frue ol mi. Mi devas lerni ankaux de ili.
Mi lernas ja veron kaj sciojn. Kial krocxi je la naskigxjaroj cxu pli aux malpli fruaj? Tial, mi lernu malgraux la nobleco kaj agxo de la sciodonantoj. Kie estas la vero kaj scioj, tie estas la instruisto.
Ahx! La tradicio lerni de instruisto estas neglektata jam de longa tempo, tial, estas malfacile trovi iun kiu havas nenian dubon. Antikvaj sagxuloj, kiuj multe superis nin, ankoraux lernis de iliaj instruistoj. Nuntempaj homoj, kiuj multe malsuperis ol la sagxuloj, tamen malinklinas lerni de instruistoj. Tial la sagxuloj farigxas pli sagxaj, dum la malsagxuloj farigxas pli malsagxaj. Ke la sagxuloj estas sagxaj, kaj la malsagxuloj estas malsagxaj, cxu la kauxzo kusxas gxuste je tio?
Estas stulte ke oni, pro amo al sia filo, elektas instruiston por li sed ne faris la samon por si mem. Instruisto por infanoj instruas ja legi aux silabi, sed ne diskonigi doktrinon, transdoni profesiajn sciojn kaj solvi dubojn kiel mi diris supre. Por scii kiel silabi dum legado oni volontas peti instruon de instruisto, sed por solvi dubojn oni malvolontas pet instruon. Tia konduto estas atenti pri bagatelo sed ne pri la pli grava afero. Mi ne trovas tion prudenta konduto. Ecx medicinistoj, muzikistoj kaj metiistoj neniam rigardas honta la lernadon unu de aliaj. Tamen, se iu el la kleruloj-sxtatoficistoj vokas alian viron "instruisto" kaj nomas sin lia "lernanto", tio vekas amasan mokridojn al li. Se oni demandus pri la kialo de mokrido, la respondo estas tia, ke ili la du viroj havas similajn agxon kaj klerecon. Se la vokato havas malpli altan rangon, la vokanto devas senti honton. Se la vokato havas pli superan rangon, la vokanto agas cxu iel flate? Ho ve! De tio ni povas scii kial la tradicio lerni de instruisto nun ne povas reveni. Ordinare, medicinistoj, muzikistoj kaj metiistoj estas malestimataj de gxentluloj; sed nun la gxentiluloj agas malpli sagxe ol ili. Cxu tio ne estas stranga konduto?
La antikvaj sagxuloj neniam limigas sin lerni nur de specifa instruisto. Konfuzio(551-479 a.K.) iam lernis de Tanzi,Changhong,Shixiang,kaj Laodan, kiuj ne estas tiel virtuoza kaj talenta kiel Konfuzio estas. Konfuzio diris:" Se tri homoj kune promenas, inter ili certe trovigxas kiu indas esti mia instruisto." Tial, estas ne necese ke lernanto estu nepre malpli inda ol la instruisto; same, ankaux ke la instruisto nepre estu pli virtuoza kaj talenta ol la lernantoj. La realo estas, ke oni konas la doktrinon cxu pli aux malpli frue; kaj posedas la fakajn sciojn cxu pli aux malpli lerte. Nur tia.
Pan, filo el familio Li, 17-jaragxa, sxatas lerni cxinajn klasikojn de Qin- kaj Han-dinastioj. Li jam lernis cxiuj el la ses klasikaj verkoj. Ne obeante al la misfuroro, li lernas ankaux de mi. Aprobante lian konduton, mi verkas cxi eseon por donaci al li.
--- Esp-igis Ecxino