dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 河中石兽 La Sxtona Leono

您是本帖的第 3164 个阅读者
树形 打印
标题:
河中石兽 La Sxtona Leono
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
河中石兽 La Sxtona Leono

Ji Yun(1724-1805)
KIE ESTAS LA SXTONAJ BESTOJ EN RIVERO

Sude de Changzhou, cxe riverbordo trovigxis templo, kies portalo ruinigxis de inundo kaj ankaux la paro da sxtonaj bestoj antaux gxi estis forportitaj de la akvo.
Post dekkelke da jaroj, bonzoj kolektis monojn por rekonstrui la portalon. Tiam ili sercxis la sxtonajn bestojn en rivero, sed trovis nenion.
Supozante ke la sxtonaj bestoj eble estis forflositaj malsupren laux la riverfluo, ili do per kelkaj boatoj kun feraj sarkiloj sercxis laux riverfluo pli ol dek li-ojn, sed, ankaux vane.
Informigxinte pri tio, iu prelegisto en la templo diris al la sercxantoj kun malaprobo:
"Kion vi komprenas! La sxtonajxo ne estas lignopeco, kiel do gxi povas esti forportita al la malsupra fluo? La sxtonaj bestoj estas firmaj kaj pezaj, dum la sablaro cxe riverfundo--- maldensa kaj malpeza. Falinte en la riveron, la sxtonaj bestoj povas nur dronigxi pli kaj pli profunden en la sablaron. Se vi sercxas ilin cxe malsupra fluo de la rivero, cxu tio ne estas ago malsagxa?"
La auxskultantoj cxiuj konvinkigxis pri la praveco de lia parolo.
Sed tiam iu veterana soldato, kiu laboris dum multaj jaroj cxe la rivero, malkonsentis pri lia arbitra aserto.
"La sxtonan dronintan en rivero," diris la veterana soldato, "oni devas sercxi cxe la supra fluo. Cxar, kvankam la sxtonajxo estas firma kaj peza, dum sablaro cxe riverfundo estas malsolida kaj malpeza, kaj la akvo ne povas movi la sxtonajxon per unu jxetigxo. Sed la akvo rejxetigita de la sxtonajxo certe faras kaveton en la sablaro sub la sxtonajxo kontraux la riverfluo. La kaveto farigxis pli kaj pli granda. Kiam gxi atingis gxis pli ol la duono sube de la sxtonajxo, pro malekvilibro, la sxtonajxo nepre retroturnigxis en la kavon. Tiam la riverakvo ankoraux 'fosis' la sablaron, kaj post iom da tempo la sxtonajxo certe retroturnigxis refoje. Tiel ripetadis multfoje kaj la sxtonajxo turnigxadis kontraux la fluo kaj movigxis al la supra fluo de rivero. Se oni gxin sercxis cxe malsupra fluo, estas malsagxe. Cxu ne despli malsagxe estas ke gxin sercxi cxeloke?"
Laux la instruo de la veterana soldato, oni efektive retrovis la perditan paron da sxtonaj bestoj je kelkaj lioj pli fore cxe la supre riverfluo.
En la mondo estas multaj aferoj, pri kiuj ni scias nur unu flankon kaj ne scias la ceterajn koncernajxojn. Cxu ni rajtas konjekti cxiam nur subjektive?

Tradukis Guozhu
el la 16-a Volumo. p.4 de "Notoj de Yuewei-kabano"

  沧州南一寺临河干,山门圮于河,二石兽并沉焉。阅十余岁,僧募金重修,求二石兽于水中,竟不可得。以为顺流下矣,棹数小舟,曳铁钯寻十余里,无迹。一讲学家设帐寺中,闻之笑曰:尔辈不能究物理,是非木柿,岂能为暴涨携之去?乃石性坚重,沙性松浮,湮于沙上,渐沉渐深耳。沿河求之,不亦颠乎?众服为确论,一老河兵闻之,又笑曰:凡河中失石,当求之于上流。盖石性坚重,沙性松浮,水不能冲石,其反激之力,必于石下迎水处,啮沙为坎穴,渐激渐深,至石之半,石必倒掷坎穴中。如是再啮,石又再转,转转不已,遂反溯流逆上矣。求之下流固颠,求之地中,不更颠乎?如其言,果得于数里外。然则天下之事,但知其一,不知其二者多矣,可据理臆断欤?
---纪昀·阅微草堂笔记(卷十六)

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/21 7:51:29

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07910 秒, 4 次数据查询