Studnoto
Kiam oni unuafoje iniciatis pri la okazigo de UK en Cxinio ?
— Noto 1 el la Stud-serio pri Cxinaj Esp-istoj kaj UK
◇ Elmeto de la demando
“Okazigi UK foje en Cxinio”,estas grava evento kun tre granda historia signifo cxu por la internacia aux same por la cxina Esp-movado. Tiu bela revo nun jam realigxis dank' al la 71-a UK, okazigita 1986-07-26/08-02 en Pekino. Tamen, cxu vi scias: Kiom da jaroj cxinaj esp-istoj aspiris kaj atendis por realigo de la bela revo ? Kiu, kiam kaj kiamaniere la unuafoje iniciatis pri la bela revo ? Jen vere interesa demando en studo pri la historio de la cxina Esp-movado.
◇ Furora respondo
Versxajne nun la cxina esp-a rondo jam havas kredindan solvon pri la nomita demando, cxar en La Mondo, organo de CxEL, pli ol unu foje publikigxis koncernaj asertoj, kiujn oni povas rigardi kiel tipan respondon. ekz-e:
1. Ni scias, ke tiu, kiu plej frue iniciatis okazigon de UK en nia lando Cxinio, estas marsxalo Chen Yi. Frue jam en 1963, kiam estimata Chen Yi (siatempe li funkciis kiel la vic-cxefministro kaj ministro pri la eksteraj aferoj) vizitis nian neampleksan Esp-ekspozicion, li interesigxis pri Esperanto kaj alvokis nin al pli energia penado krei necesajn kondicxojn por ke okazigu UK en Cxinio
( L.M. 1986/1 p.1 , maldekstre linio 12)
2.Finfine realigxis la deziro okazigi foje UK en Cxinio, kiun k-do Chen Yi elmetis en 1963.(L.M. 1985/5 p.45 de-malsupre linio 1)
3. Dum sia vivo k-do Chen Yi forte deziris ke ni okazigu foje UK en nia lando kaj li alvokis nin fari diversajn preparojn.(L.M. 1981/3 p.4)
4. Jam antaux longe, en 1963, k-do Chen Yi diris ke ni nepre okazigu foje UK en Cxinio(L.M. 1981/3 p.7)
◇ Bazo kaj konkludo
En julio de 1963 marsxalo Chen Yi dufoje parolis pri la okazigo de UK en Cxinio.
La unua fojo estis en la 21-a de julio, 1963, post kiam li vizitis la Ekspozicion pri la Propaganda Laboro per Esperanto al la Fremdaj Landoj, kune arangxitan de CxEL kaj laj Fremdlingva Eldonejo. Informigxinte pri tio, ke la 48-a UK okazos auxguste 1963 en Bulgario kaj la 50-a UK en Tokio, la cxefurbo de Japanio, marsxalo Chen Yi demandis :"Kiam do gxi okazos en Cxinio ?"
La dua fojo estis en la 25-a de julio, 1963, kiam li donis longan paroladon en la Unua Tutlanda Kunveno pri Esperanto-laboro, tiam li oficiale iniciatis, dirante:
“Trie, okazigu UK en Pekino. Ni bonvenigas gxian okazigon en Pekino. Cxar Pekino estas ia centro. Antaux kelkaj jaroj ni intence evitis la konduton teni sin kiel centron. Tamen nun Pekino ankaux estas centro, same kiel Londono, Moskvo. Nun la kanalo estigxas kiam akvo venas...
Vi devas vin iom preparu. Same kiel la rondoj de sciencistoj, de unuigxo de Azio-Afriko, kiuj prenis Pekinon centro. Por okazigi UK en Pekino, ni devas havi veran Esp-laboron, tiel estos bone por la kongresanoj. En urboj malfermataj al fremdaj gastoj, ekz-e Sxanhajo, Hangzhou, Kantono, Hankoux, estu filioj de Esp-ligo. Vizitante tra Cxinio, la gastoj rigardos ne nur konstruadon de Cxinio, sed ankaux iom da Esp-laboroj. Oni kutime sxatas sian okupon, tiel ili sentos grandan kontenton.”
En tiu parolado de marsxalo Chen Yi ne trovigxas klara difino pri la jaro por okazigo de UK en Cxinio. Laux rememoro de la cxeestintoj de la nomita laborkunveno, li sugestis por jardeko da preparo por la realigo。Se tiu rememoro estas kredinda, do li esperis ke ni okazigu la 58-an UK en 1973 en Cxinio.
Gxuste sur la bazo de tiuj dokumentoj, tial formigxis klara koncepto, ke:
1.Tiu, kiu la plej frue iniciatis okazigon de UK en Cxinio, estis marsxalo Chen Yi.
2. Li faris sian iniciaton en la 25-a de julio, 1963.
De la 25-a de julio, 1963 , gxis la 26-a de auxgusto, 1986, ni atendadis tutajn 23 jarojn. Nia estimata veterano Hujucz finfine ecx ne povis persone cxeesti la kongresejon. Tiom da tempo por atendado estas vere tro longa !
◇ Necesa korekto
Tamen, por ke la konkludo estu vere preciza, ni devas korekti gxin sube tia:
1. Post fondigxo de la Cxina Popola Respubliko, tiu, kiu plej frue iniciatis okazigon de UK en Cxinio, estas marsxalo Chen Yi.
2. Tiu, kiu plej frue iniciatis okazigon de UK en Pekino, estas marsxalo Chen Yi.
3. Marsxalo Chen Yi faris sian iniciaton en la 25-a de julio, 1963, en la Unua Tutlanda Kunveno pri Esperanto-laboro.
◇ Motivo de korekto
Niaj atentemaj legantoj certe sxatus demandi: cxu iu alia persono jam faris la saman iniciaton antaux la fondigxo de CxPR en 1949 ?
Jes, prave. Ecx pli frue antaux la fondigxo de la Cxina Respubliko en 1912 jam estis cxino, kiu iniciatis okazigon de UK en Cxinio. Tamen, cxar siatempe Pekino funkciis kiel la imperia cxefurbo de Qing-dinastio, tial la iniciatinto ne pledis por preni Pekinon kiel la kongresurbon kaj li proponis anstataux alian urbon kiel kandidaton.
Cxiuj esploristoj pri la historio de cxina Esp-movado ja sciis, ke eldonigxis je la komenco de 20-a jc en Parizo semajna gazeto nomata La Tempoj Novaj. Legigxas sur p. 7~8 de la n-ro 62 de la nomita gazeto raporto pri "La Kvara Universala Kongreso de la Nova Lingvo Esperanto por la Tuta Mondo ( aux lauxlitera trad: por la Del mil Landoj)". Post la raporta informo pri la impona Malfermo de la 4-a UK okazinta 1908-08-17 en Dresden, Germanio, la verkinto skribis jene:
“Estas facile imageble, ke, en lastaj tagoj, la membroj de UEA (aux lauxlitera trad.: membroj de la Asocio de la Nova Lingvo Esp-o por la Dek mil Landoj) svarmas ambauxborde, kaj, sur la konstruajxoj laux rivero cxie alte hisigxas verdstelaj flagoj (la standardo de UEA). Ho, kiel impona spektaklo ! Dank' al la kongreso kun del mil aligxintoj, kiu okazas cxiujare unufoje lauxvice en famaj urboj de diversaj landoj, varme subtenata de sennombraj grandaj eruditoj kaj sciencistoj, estas atendeble, ke baldaux aperos la gxojiga afero ke dum sia renkontigxo homoj, kiuj kvankam antauxe ne konis sin reciproke, tamen povas intime interbabili en la nova lingvo. Ni esperas, ke, en la jaro, kiam okazos la 14-a UK, estas jam delonge likvidigita en Cxinio la fi-eco de mancxuracxoj, el kiuj la bonaj honestuloj tiam lam liberigxis de la mancxura fi-eco kaj posedis noblajn sciojn kaj mondan koncepton. Sekve la cxinaj menbroj okupis plejparton de UEA. kaj en tiu jaro la UK unuafoje okazos translokigxinte al la oriento, nome, la kongresloko trovigxu oreiente cxe Jangzi-rivero en urbo Nankino sur Qinhuai-rivero. Tiam la nomita kongres-rivero estos en siegxo de cxarmaj floroj kaj prosperaj verdajxoj. Nove konstruita granda placo kun areo de mil mu-oj(1/15 hektaro) interligigxas kun largxaj avenuoj malproksimen etendigxintaj. Kaj la malpura kaj putra situacio en hodiauxo tiam tute neniigxis senspura. Tamen vidigxas hundkapa monumento, kiun ni starigis sub granda banjano tie la fia mandareno provincestro Duan Fang perdis sian vivon sangflue. Kaj la epitafo estas gravurita en la nova lingvo Esperanto, kiu legigxas : La mort-loko de la fia reganto. Jen cxio." (rim. de guozhu: la citajxo estis en antikva cxina skrib-lingvo.)
◇ Korekta konkludo
La suprecitita teksto, kvankam konsistigxas nur el 262 cxinaj ideogramoj, tamen estas vere rara kaj valora materialo, cxar gxi faris la rekordon iniciati okazigon de UK en Cxinio pli fruigita je 55 jaroj ! Kaj, el tio ni povas eltiri jenan konkludon:
1.La unua iniciato pri okazigo de UK en Cxinio aperis en la semajna gazeto La Tempoj Novaj (n-ro 62, p.8, eldonita 1908-08-29 cxinlingve en Parizo) ,en raporto pri la solena 4-a UK jxus okazinta en Dresdeno.
2. La iniciatinto klare esprimis sian esperon ke post dek jaroj la 14-a UK okazu en Cxinio, ne en Pekino, sed sur la fama kaj bela Qinhuai-rivero en Nankino.
3. La iniciatinto lancxis la proponon ke UK translokigxu unuafoje al la Oriento ( je 57 jaroj pli frue ol la Tokia UK en 1965 !)
4. La iniciatinto antauxdiris ke tiam Cxina Revolucio jam sukcesis kaj oni starigis hundkapan monumenton kun teksto en Esperanto: "La mort-loko de la fia reganto".
5. La iniciatinto esperis ke tiam cxinaj membroj de UEA okupos plejparton de la membraro de UEA.
Pri la auxtoro de la citajxo legu mian alian studnoton.
(La supran studnoton Guozhu verkis unuafoje en la cxina 1988-02-23. Kiam la studnoto aperis en La Mondo 1988/7 p.14, gxi suferis drastan fortrancxon de plej grava parto. Do Guozhu faris retan version, kiu aperis en la hejmpagxo de Hubei-a Esperanto-Asocio (http:// esperanto 51.net) 2001-06-12 en plena teksto cxinlingve. Kaj nun aperas gxia esp-a versio 2002-04-15)