Zhou Zuoren (1885-1967)
S-RO EROSXENKO
1
S-ro Erosxencxjo forveturis de Pekino je la 3-a tago [ndt. julio 1922]. Cifoje por cxeesti la 14-an Universalan Kongreson de Esperanto en Finnlando. Cxar lauxdire li revenos al ni en septembro, tial liaj gitaro [ndt. lauxlitere: bivo], botoj kaj litajxoj, anstataux esti forportitaj, ankoraux restas en Cxinio. Tamen, estas malfacile konfirmi, cxu la vaganta poeto finfine povos trankvile vivi sur la granda dezerto Cxinio, axu la sorto finfine kondukos lin al alia longa pilgrima vojo, tial, antaux ol li vere revenas, portempe ni vole-nevole devas aserti ke li forveturis de Cxinio adiauxe.
S-ro Erosxencxjo estas homarano. Tamen li havas fortan nostalgion pri lia hejmloko delonge nevidita. Kvankam tio je la unua minuto sxajnas kontrauxdira, tamen igas nin havi profundan senton de homa mondo. Li havis nur ordinaran interrilaton kun siaj gefratoj, kaj, dum cxifoja veturo li rajtas portempe resti en Moskvo nur por tre mallonga tempo, sen eblo vojagxi al lia hejmvilagxo; dume liaj gefratoj ankaux ne havis la eblon libere veni por intervidigxi kun li. Tamen, nostalgio de s-ro Erosxencxjo cxiam estis tre forta. Li ofte volas foje kisi la Rusan Panjon delonge neviditan. Post semajnoj da penado, sub helpoj far lia samlokano s-ro B, li sukcese plenumis la respondojn al pli ol 20 demandoj kaj fine ecx akiris la sankcion kaj permeson de la reprezentanto de Soveta Rusio en Pekino, por eniri Rusion. Cxar nun trafiko de la Pekino-Fengtian-a fervojo ne estas libera, li decidis cxirkauxveturi tra Dalian al Fengtian. Sed tio vekis alian skrupulon cxu la japana registaro cxikane malhelpus. Felicxe, dank' al klopodo far s-ro Simizu en Pekino, kiu sukcese petakiris subskribon de japana konsulo permesi lin traveturi regionon cxirkaux Dalian kaj Changchun kc. Ankaux la formalajxo por UK estis jam plenumita. Mankas do nur cxina pasporto, kiu laux nia intersento estos transsendata al Harbin por lia uzo. Cxio preta. Sekve li ekveturis je la 3-a de la orienta stacio de Pekino.
La trajno sur Pekino-Tianjin-a Fervojo ankoraux estis lauxkutime homplena. S-ro Erosxencxjo kaj liaj du amikoj kunvojagxantoj pro iometa malfruigxo, fakte ankoraux je 50 minutoj antaux la trajna ekveturo, jam ne povis trovi por si sidlokon. Felicxe en la antauxa vagono, komplete luita de la Eduk-reforma Asocio por veturi al Jinan, estis iu s-ro Yin, iom konata de ni. Ni do petis kaj sukcesis akiri lian helpon, tiel ke s-ro Erosxencxjo havis sidlokon gxis Tianjin. Ho vere dankinda favoro! Veninte al Tianjin, ni renkontis s-ron Chen Dabei, kiu ankaux multe helpis. Tial la veturo de Pekino al Tianjin por s-ro Erosxencxjo fine estis glata.
Li ekveturis de Tianjin pere de la sxipo Changping je la 4-a tago, kaj atingis Dalian je la sekvtaga posttagmezo. Laux raporto el Dalian far la Matena Jxurnalo de la 11-a tago, tiam lin trafis "malgranda misfortuno". Kiam la sxipo atingis kajon, li kaj s-ro Simuzu, la amiko el Sxanhajo ambaux estis forkondukitaj al japana policejo prijugxi. S-ro Simizu tuj enkarcerigxis, dume li "post malliberigo de duona tago" fine estis reliberigita. Laux-onidire, ekde Tianjin japana civilvestita spiono jam kasxe sekvis ilin. Ecx post lia reliberigxo, la spiono ankoraux postsekvis lin gxis Harbin. Cxar li havas la oficialan paperon de japana plenrajtigita konsulo, tial lia malliberigo en Dalian dauxris nur duonan tagon. Ho, versxjne hazarda bonsxanco! Tamen tiu s-ro Simizu estis enkarcerigita por 3 tagoj. Nur nokte de la 7-a tago li estis permesata veturi al Harbin, nature ankaux sub gvatado de policanoj. Kiam ili venis al Harbin? Kio okazis survoje kaj en Harbin? Pri tio mi ricevis nenian informon kaj nur senkauze bondeziras al li la sekurecon!
Kiam Erosxencxjo estis en Cxinio, la registaro ne donis al li apartan atenton. Tio estis vere sagxa konduto. Kvankam "s-ro B" de Seminov-kliko kaj alia malplimulto oponis lin, fakte li nenial estis dangxera homo. Tion oni ja povas vidi de liaj verkoj, paroloj kaj agoj.
Kun amo al homaro kaj lamento pri socio, li ofte verkis, per malvarmaj vortoj kaj varma sento, lian amon kaj malamon. Kvankan tio vekis antipation de fremdlandaj registaroj de kapitalistoj, tamen la antipatio ja venas el manko de ilia memfido. Finfine li estas poeto.
Lia laboro nur estas veki la amon al homaro kaj lamenton pri socio en koro de homoj, sed neniam gvidi homojn ribeli aux partopreni en aliaj politikaj movadoj. Lia mondo estas mirlando simila al fabelo, sed nenia socio de komunismo aux anarkiismo. Li konfesis, ke la furorantaj ismoj ne certe suficxe realigxos, kaj ke per klasbatalo oni malfacile solvos cxiujn problemojn. Sed li pro tio ankoraux ne konsekvence agnoskis la nunan socian sistemon. Per troiga malkontento pri nuntempo li faris al si troigan revon pri estonteco --- tiu lia mondo de amo, same kiel la aliaj mondoj de aliaj ismoj, ankaux ne povos realigxi, cxar lia ja pli superis ilin. Vulturo, kiu volas flugi en la sunon, kanario, kiu aspiras pri ideala libero, kaj marmoto, kiu volas veni sur la teron, cxiuj estas reprezentantoj de aspirantoj pri utopio de poezio. La utopia penso de poeto, kompare kun la praktiko kaj propagando de ia socia reformado, nature ne estas dangxera. Kaj, juste dirite, tia penso havas suficxe da morala valoro, kiu estas ankoraux pli utila por hodiauxa socio kun renversita moralo. Ecxe se gxi ne povas konkuri pri arta beleco kun Tolstoj, tamen ni ankaux povas tiel diri, ke ili estas riveroj el sama fonto.
La supreskribita estas mia persona penso, preterdirita. Mi esperas ke mia tiu cxi mallonga artikolo servu nur kiel rememoro pri lia vojagxo al Finnlando. Kaj, en auxtuno li revenu al ni, ludante gitaron sur la dezerto, kantante pri la forto de printempo, por ke ni rehavu la sxancon auxskulti lian kantadon.
Iu el miaj amikoj foje diris al mi, ke liaopinie la nomo Erosxencxjo sonas iom nekonvena. Tamen, cxar ni jam kutime tiel nomis lin en ordinaraj tagoj, tial nun mi ankoraux tiel uzas herede.
La 14-an de julio, 1922
1922年7月14日作,载7月17日《晨报副镌》,收入《泽泻集》时,改题为《爱罗先珂君(一)》