Zhou Zuoren (1885-1967)
S-RO EROSXENKO
2
Oktobro jam forpasis, sed s-ro Erosxencxjo ankoraux ne revenis. Cxu li do neniam revenos? Li ja diris, ke, se li revenus, li povus atingi Pekinon je la fino de oktobro. Tamen, nun oktobro jam forpasis. Okaze de lia forveturo, li diris en vagono, ke, se li ne revenus, li sendus telegramon el Finnlando informi al ni. Tamen, gxis nun venis al ni nenia telegramo.
Li logxis en Pekino mur kvar monatojn, sed jam delonge sentis la solecon sur la dezerto. Tio, kio mankas al ni, efektive estas ia nutro al animo. Tamen, krom li la sentema malfelicxa poeto neniu tiel evidente sentas tion, cxar ni jam tiel kutimigxis al la trosekeco kiel kakto.
Kvankam Erosxencxjo estis forpelita de japana registaro, tamen li ankoraux sopiras pri Japanio, la "lando de sunlevigxo, lando de floroj". Iun posttagmezon en frua somero, mi kaj li kune promenis sub salik-ombro cxe riverbordo, pasxante sur molaj sabloj. Mi menciis pri la eventuala sxanco por lia reveturo al Japanio. Tiam li kategorie asertis ke Japanio certe malpermesos lin reveni tien. Sed per tio mi klare vidis lian amsopiron pri Japanio. Se li havas tiel fortan amon al Japanio, nature li ne povas logxi longan tempon sur la kamparo de mezlando. (Tio koncernas nur al korinklino, sed ne al politika kauxzo.)
Li estas homarano, sed kun aparte profunda nostalgio. Ordinare li portas superveston laux rusa fasono, precipe broditan jaketon laux fasono de lia hejmlando Ukrainio--- bedauxrinde tiu jaketo estis forsxtelita sur sxipo de 敦贺[ndt. mi ne scias kiel transskribi la loknomon, se laux cxina prononco estis Dunhe.] En lia vestkofro, krom unu birma tubforma pantalono el blanka tolo, kiun li portis dum trifoja banigxo cxiutage, ni povas tiel diri, ke trovigxas nenia fremdlanda vesto. Do, el tiu cxi bagatela afero, ni povas imagi ke li estas vera filo de "Patrino Rusio". Lia sento pri Japanio estas tiu de amanto. Post fiasko de amo, nur la patrino estas la plej intima homo en la mondo.
Venante al Pekino, ekster lia atendo li hazarde ekhavis la sxancon por reveni al sia patrujo. Ke li haste kuris tien, tio estas tute komprenebla afero. Antaux tagoj, venis al ni tri pakajxoj da libroj senditaj de s-ino Datler [ndt. 达特来] el Britio. Malferminte la pakajxojn, ni trovis ke tio estas sep teologiaj revuoj nomataj "Lumportantoj"(The Light-bringer), sed en brajla eldono: ilin mendis Erosxencxjo en Pekino,sed, kiam la revuoj alvenas, li mem jam forveturis senspure.
Kiam s-ro Erosxencxjo logxis en nia hejmo, ni kaj li ambauxflanke vivis tre libere, sentante nenian gxenon. Ni neniam rigardis lin gasto, kaj li rilatis al ni tre familiare. Post nemulta tempo, ni ne scias de kiam li ellernis la vokadon de nevoj, t.e. ke li volonte faris sin preskaux infan-generacia. La 4-jara knabo de mia frato estas tre petola infano. Li ofte ludis kun s-ro Erosxencxjo. S-ro Erosxencxjo ofte vokis lian moknomon: "Terpasxanto!" Kaj la knabo ankaux reciprokis vokante: "Erosxenkfracxjo!" Sed tiu nomo ne placxas al Erosxencxjo, kaj li ofte veis: "Ho, tro gxena!" Nun, post kvar monatoj sen tia vokado, "Terpasxanto" jam forgesis tiun parolon de Erosxenkfracxjo, kaj ecx ne povis memori ke li iam vidis "homon sen okuloj".
Diverslokaj amikoj demandis al mi: Kie estas s-ro Erosxencxjo? Mi povas doni nenian respondon: Cxu en Finnlando? En Soveta Rusio? En Siberio? Kiu scias? Ni povas nur senkauze bondeziri al li sekurecon.
Post lia forveturo de Pekino, venis al ni nenia letero de li. Eble neniu helpis al li skribi leteron. Eble li forgesis Pekinon post forveturo de Pekinon: Cxar post foriro de Japanio li ankaux malofte korespondis kun japanaj amikoj. Ho, vaganta poeto en soleco, mi supozas, ke via propra tristo jam estas suficxe peza; do, mi esperas, ke vi ne aldonu ion plian al via peza tristo pro la homoj kiuj vivas sur dezerto.
La 1-an de novembro.
(Tradukis Guozhu el la cxina)