Guozhu:
DIVERSKAUXZE GXOJINDA
--- Post lego de eLibro <300 Sopir-al-Sudoj>
En 2007-07-07, tago memorinda, mi legis cxineskan eLibron 《300 Sopir-al-Sudoj 》. Tiu nova eLibro donis al mi grandan gxojon, kaj desplie, la motivoj de gxojigo montrigxas ecx pluraj.
1.<Sopir-al-Sudo> estas unuela cxina fiksforma poemo plej populara kaj ofte uzata. La fama poemtrio versita de Bai Juyi(772-846) laux tiu cxi skemo, por multaj cxinoj ja estas gxisparkere famkonata. Fakte, tiu cxi skemo aperis ja pli frue antaux ol Bai Juyi versis "Kial ne sopir' al sudo?". Gxi vivdauxris do almenaux pli ol mil jarojn. En la longa tempo de jarmilo, cxu en Cxinio oni iam eldonis (en la cxina) poemaron 《300 Sopir-al-Sudoj 》? Versxajne neniam. Tial, tiu cxi esperanta eldono de《300 Sopir-al-Sudoj 》, kreita de cxinaj esp-istoj, estas vere senprecedenca en Cxinio.
2. Tiu cxi eLibro kolektis 314 cxineskojn <Sopir-al-Sudo> de 10 auxtoroj (ardo, eto, Guozhu, Komencantino, lily, Mao Zifu, Micxino, Niuniu, sam, Zhuang Qixiong ), kies krea tempo ampleksas gxuste tiun de eniro de cxinesko en Esperanton ( ekde 1973 gxis nun), tial kun aparta memorindeco.
3. Kvankam multaj cxinaj poetoj dum jarmilo versis sennombrajn <Sopir-al-Sudo>jn, tamen, rigardu en diversajn poemarojn, cxu estis iu, kiu versis rakonton unufoje per dekoj aux centoj da <Sopir-al-Sudo>j? Ho, versxajne ankoraux neniu en malnova tempo. Tial, ke nia poetino Lily per 30 <Sopir-al-Sudo>j pri "Rememoro pri Seksatenciteco" kaj Komencantino per 177 <Sopir-al-Sudo>j pri "Ezopo", ambaux estis senprecedencaj rekordoj de tiu cxi skemo.
4. Versi <Sopir-al-Sudo>n en la cxina aux en Esperanto, estas kun tute ne sama signifo. Pro mia malerudicio, mi, Guozhu, ankoraux ne scias cxu ekzistas alia(j) fremda(j) lingvo(j) kiu(j) ankaux povas servi por versi laux rigoraj skemoj de cxina fiksforma poezio? Mi nek scias cxu ekzistas alia(j) artfarita(j) lingvo(j) kiu(j) ankaux povas servi por versi laux rigoraj skemoj de cxina fiksforma poezio? Tamen, la lingvo Esperanto, adore amata de ni cxiuj, ja sukcesis ! Tio konvinke montris la mirindan flekseblecon, maturecon kaj esprimivon de Esperanton.
5. <Sopir-al-Sudo> estis la unua cxina fiksforma poemo enkondukita en Esperanton. Antaux ol gxia eniro en Esperanton, jam okazis multaj precedencoj el pluraj landoj cxu de la okcidenta aux orienta poezio. Ni rimarkis ekz-e la multjaran furoron de japanesko, kiu, laux Waringhien, funkciis kvazaux kiel prezentanto de la orienta poezio. Nu, ni scias, ke la 92-a UK okazos post monato en Japanio, kaj, profitante la sxancon de UK, japanaj s-anoj lancxis Utafeston, varbante mondskalan partoprenon per japaneskoj. Tre eble esp-istoj tra la mondo versxajne nun scias nur japaneskon sed neniom pri cxinesko. Tial, la apero de la eLibro 《300 Sopir-al-Sudoj 》 en tiu momento, sur tia fono, montras al la publiko kolorricxan belon de cxina fiksforma poezio, kaj, miaopinie, ankaux bona kuragxigo al cxiuj cxinaj esp-istoj, kiuj ekveturos al la 92-a UK.
6. Por necxinaj esp-istoj, tiu cxi eLibro 《300 Sopir-al-Sudoj 》 servas kaj kiel aprecinda poemaro, kaj kiel bona gvidlibro al cxinesko. Poeziamantoj, kiuj jam konis la japaneskan tankaon, facile trovos la grandan similecon inter la tankao kaj la cxinesko <Sopir-al Sudo> . Cxar nombroj de cxineskoj superis 2000, tial por necxinaj legantoj lerni cxineskon estas vere malfacila tasko. Tamen, laux proverbo pri cxina sperto en lerno de poezio: "Legu la 300 Tang-poemojn gxisparkere, sensperta vi ankaux povos versi klere." (Ni sxangxu unu vorton kaj "Legu la 300 Sopir-al-Sudonjn gxisparkere, sensperta vi ankaux povos versi klere.") Tiu cxi eLibro liveras al vi facile imitindajn modelojn.
7. 《300 Sopir-al-Sudoj 》estas kompilita de eLerno kies akvmarko nun aperas cxiupagxe. Sed gxi ne estas la unua nek la unika cxineska eLibro. Antaux gxi jam aperis 5 <Cxineske>libroj kun cx. 1000 cxineskoj, pli frue aperis ankaux la cxineska eldono de <Ezopa Sagxo> de Vejdo (kun Antauxparolo de Guozhu, 522 cxineskoj en 55 skemoj). Ni kredas ke la nuna 《300 Sopir-al-Sudoj 》 estas nur unu el la aperintaj kaj aperontaj eLibroj de Cxineska Biblioteko de eLerno.
8. Antaux jardekoj, en sia organo revuo Esperanto ( n-ro 2, 1979 ), UEA per la tuta pagxo de la unua kovrilo publikigis fotojn de cxina EM kaj hurais per la entuziasma slogano "Cxinoj (re)venas!". Cxijare, Guozhu jam dufoje prelegis pri cxinesko (maje en la 12-a Hubei-a Esperanto-Seminario, kaj junie en la 2-a Nordokcident-Cxina Kongreso de Esperanto), kun titolo "Cxineskoj Venas!" Sed tio ankaux ne estas fino. Ni kredas, ke post la apero de 《300 Sopir-al-Sudoj 》 sekvos ankoraux novaj fruktoj el cxina Esperantujo.
[此贴子已经被作者于2007-7-8 21:57:31编辑过]