《聊斋志异》近五百篇,包含两种不同性质的作品:一类篇幅短小而不具有故事情节,属于各类奇异传闻的简单记录;另一类才是真正意义上的小说,多为神鬼、狐妖、花木精灵的奇异故事。两类在篇数上约各其半,但也有些居于两者之间。《聊斋志异》中内容,大多源自于民间传闻,则是无疑的。
《聊斋志异》在中国小说史上有着独特的地位。它结合了志怪和传奇两类文言小说的传统,并吸收了白话小说的长处,由此形成了独特的简洁而优雅的文言风格。
§27. Hu Ru Pin 狐入瓶
VULPO EN VAZON
Edzino de iu Shi (Ŝi) en Wan (Ŭan)-vilaĝo estis ĝenata de vulpo-spirito, kiun ŝi neniel povis forpeli.
Malantaŭ la pordo staris vazo, en kiun la vulpo sin kaŝis haste ĉiufoje, kiam ĝi ekaŭdis la alvenon de la bopatro. Tion bone rimarkinte, la virino ekhavis ideon, pri kio ŝi konfidis al neniu.
Foje, tuj post la eniĝo de la vulpo en vazon, ŝi rapide ŝtopis la aperturon per vato, enmetis ĝin en kaldronon kun akvo kaj ekboligis fajre.
La vulpo kriis en la vazo :“Tro varme ! Ne malicu !”
Sed la virino silentis, malgraŭ ke la krioj pli intensis. Post kelka tempo, aŭdiĝis jam plu nenio. La virino malŝtopis la vazon kontroli : jen nur amaso da haroj kaj kelkaj sangmakuloj.