我们中国读者,一听说聊斋,常常会想到它是一本说鬼道狐、想像奇特的书。在聊斋近五百篇的故事中,的确大部分都是在谈论神仙鬼怪、花妖狐魅,场面光怪陆离。可是也有一些篇目,丝毫没有涉及到鬼神妖怪,讲的完全是世间的人生百态。今天发的《地震》篇,许多聊斋学者都认为是纪实之作,真实可信。所以插图的作者题诗一首曰:
井倾山裂变非常,稷下停骖正举觞。
绝似史官书地震,编年纪月事尤详。
称赞此篇就像史官在作编年史中的记载,年月日时,非常详尽。
§051. Dizhen 地 震
TERTREMO
La 17-an de la sesa monato, en la sepa jaro de Kangxi(Kangsxji)-erao (1662-1721 p.K.). cx. je la 7-a aux 9-a horo vespere, okazis forta tertremo.
Tiam mi hazarde trovigxis en Jixia(Gxjisxja) (nuntempa Linzi. — tra.) kaj estis kundrinkanta kun mia kuzo Li Duzhi (Li Dugxi). Subite auxdigxis sono obtuza kiel tondro, kiu venis de sudoriento kaj forkuris al nordokcidento. Cxiuj homoj terurigxis, ne komprenante la kialon. Jen eksxancxeligxis tabloj, segxoj; renversigxis vinpokaloj, krake rompigxis kaj mislokigxis traboj, cxevronoj kaj kolonoj. Oni paligxis kun konsternigxo rigardante unu la alian, kaj, nur post longe elkonsciis ke tio estis tertremo kaj cxiuj haste rapidis eksteren el domoj, kiuj, aux falis aux restarigxis. La sonoj de domfaladoj miksitaj de ploroj gxemoj de infanoj kaj virinoj tiel bruis kvazaux ekboligxis akvo. Homoj ne povis stari pro kapturnigxo kaj nur sxanceligxis sidante sur tero. Riverakvo sxveligxis elversxigxante super bordo pli ol futojn. Plene en la urbo cxie auxdigxis krioj de kokoj, anasoj kaj bojoj. Nur post pli ol du horoj iom kvietigxis viroj kaj virinoj, cxiuj nudaj, konkure interbabilantaj, forgesante pri sia nudeco.
Poste venis informoj, ke ie la domo movigxis en tute malsama direktigxo. Krevis Xixia(Sxjisxja)-monto, kaj la rivero Yishui(Jisxuj) ekhavis kavon, pli grandan ol kelkaj muoj. Ho, jen vere neordinara kataklismo!
Kampulino vizitis necesejon en nokto. Kiam sxi revenis, lupo estis sxtelanta sxian infanon per busxo. Tre haste la virino ekluktis kun la lupo por konkurakiri la infanon. Profitante la okazon kiam la lupo ekmalfermis busxon, la virino reakiris la infanon kaj tuj braktenis gxin en sian sinon. Sed la lupo ne volis foriri, kaj sidante restis tie gvati. La virino kriegis. Alkuris najbaroj, nur tiam la lupo foriris. La virino jxus trapasinta dangxeron gxojege rakontis kun ekscite movigxantaj fingroj al cxielo aux tero pri tio, kiel la lupo forprenis sxian infanon kaj kiel sxi luktis. Post kelka tempo, subite sxi rimarkis ke sxi mem estis tute nuda kaj haste forkuris. Tio okazis same kiel la viroj kaj virinoj kiuj forgesis pri sia nudeco dum tertremo. Ho, kiel ridinde estas ke oni perdis prudenton dum konsternigxo !