昨天发的聊斋故事《地震》一篇,完全写人间之事,不涉鬼神。这一篇《水灾》,也是讲自然灾害,并记有明确的年份(这年份曾经帮助现代的聊斋学者们,用来确定被打乱了的手稿分卷顺序)。故事末尾也说了另一次地震。与上篇不同的是,虽然没有神仙,却讲到了报应。两家行孝之人,都获天佑,终有善报。
世人常多疑,报应或不爽。
茫茫大劫中,惟孝嗣无恙。
所以冯镇峦说聊斋“如乡曲长者读诵劝世文,观之实有益于身心。”
此主题相关图片如下:
§139. Shuizai 水灾
INUNDO
En la 21-a jaro de Kang'xi-erao (1662-1721 p.K.) okazis en Shandong-provinco severa trosekeco. Nenia herbo kreskis sur la nuda kamparo tra la printempo gxis somero. la 13-an de la sesa monato, pluvetis. Nur tiam oni komencis planti rizplantojn. La 18-an, pluvegis, kaj oni komencis planti sojfabojn.
Iufoje, maljunulo de Shimen-vilagxo vidis en vespero ke du sxafoj interluktis sur la monto. Li diris al la vilagxanoj: "Ho, baldaux okazos inundo !" kaj translokigis sian tutan familion. pri tio la vilagxanoj cxiuj mokridis. Post nelonge, pluvegis sencxese tra nokto. Akvo sxveligxis sur tero je futoj profunda, kaj domoj cxiuj estis subakvigitaj. Iu kamparano, forlasinte siajn du infanojn, kune kun la edzino braktenis la maljunan patrinon rifugxi sur alta loko. Retrorigardante al la vilagxo ili vidis nur akvolandon kaj ne plu pensis pri la du infanoj.
Post kiam la akvo malaperis, ili revenis al sia hejmo kaj trovis la tutan vilagxon tombejo. Enirinte la pordon de sia hejmo, tamen ili trovis ke postrestis nur unika logxejo kie ankoraux gxoje amuzis sin la du infanoj sur lito, en plena sekureco. Popolanoj cxiuj opiniis tion rekompenco al la bonvirtaj geedzoj. Tio okazis la 22-an de la sesa monato.
En la 34-a jaro de Kang'xi-erao (1695 p.K.), okazis tertremo en Pingyang. Pereis sepdek aux okdek procentoj de la logxantaro kaj ruinigxis la tuta urbo escepte nur de unu domo — la hejmo de bonvirta obeema filo. Se en la granda kataklismo povus resti sekura nur la bonvirta obeema ido, kiu ankoraux dirus ke la Cxielo ne distingis bonon de malbono ?