这是第13个聊斋故事。主角是人而不是仙或怪。与《戏法》、《种梨》相似却又不同。都是在公开场合,在众目睽睽的情况下表演。这一篇更像是法术而不像普通的魔术。
此主题相关图片如下:
§13. Tou Tao 偷 桃
PRIŜTELO DE PERSIKO
Infanagxe mi vizitis foje al la provinca cxefurbo por partopreni ekzamenon en la tago de Printempa Komenco. Laux malnova moro, unu tagon antauxe, komercistoj de diversaj rondoj starigis ornamitajn arkajxojn kaj gratulis per orkestroj al la oficejo de mandarenoj, kio nomigxas Ludo de Printempo. Ankaux mi tien iris kun amikoj por gxui la spektaklon.
Tiutage la homoj venis nube. Ambauxflanke en la halo sidis oriente/okcidente kvar mandarenoj vid-al-vide, cxiuj en rugxa robo. Tiam mi estis tro juna por scii ke kiaj oficistoj la mandarenoj funkcias. Auxdigxis nur bruado de homoj kaj muzikiloj. Jen elpasxis viro vektportanta ion kaj knabo kun disetendigxantaj haroj. Versxajne li diris ion, kio tamen dronigxis neauxdebla en la tumulta bruo. Ni vidis ke la mandarenoj ridis kaj pedelo nigre vestita tuj ordonis lauxte ke li komencu la ludon.La viro jesis kaj demandis kian ludon oni volas spekti. La mandarenoj interkonsiligxis kelkajn vortojn kaj la pedelo demandis je kio la viro lertas. Li respondis ke li povas renversigi naturajn fenomenojn. Tion raportis la pedelo al la mandarenoj. Momenton poste li re-eliris kun ordono ke alportu persikon.
La viro jesis humile kaj demetis sian veston, per kio li kovris la keston. Sxajnigante sin plenda grumblis :
"Kiel malprudentas nia mandareno ! En sezono de glacio, kie mi povus akiri persikon ? Se mi rifuzus, tio certe kolerigos Lian Mosxton. Kion fari ?"
Lia filo parolis :"Pacxjo, vi jam promesis, kiel do povas nun rifuzi ?"
Post longa hezitado la magiisto vole-nevole parolis :"Mi jam bone pripensis. Kie oni povas trovi persikon nun, kiam la printempa negxo ankoraux amasigxas en la homa mondo ? Nur en la gxardeno de Diino Wangmu (noto: Uxangmu.Lauxdire en sxia gxardeno la persikujoj donis fruktojn post cxiuj tri mil jaroj), kie regas cxiam prospero sen velko, probable trovigxas. Do unika elirejo por ni--- sxteli de tie."
La filo diris :"Hi, sed kiel oni povus sxtupare ascendi la cxielon ?"
"Rimedo estas." la viro respondis.
Kaj li malfermis la keston, de kie li elprenis amason da sxnuro, proksimume je kelkdek gxang-oj longa. Ordigante la viro trovis la ekstremon, kiun li jxetis aeren kaj la sxnuro tuj pendigxis aere kvazau io gxin krocxis.
Post nelonge li jxetis la sxnuron pli kaj pli alten gxis en la cxielon elcxerpita.
"Venu, mia infano !"li vokis la knabon. "Mi estas tro olda kaj peza por tien iri, do vi iru !" kaj li donis la sxnurekstremon al la filo dirante : "Surgrimpu per tio !"
La filo akceptis la sxnuron kun perpleksa mieno plendante:
"Tro stultas vi, mia patro, ke vi devigas min surgrimpi al la cxielo dek mil futojn alta per tiel maldika sxnuro. Se gxi interrompigxus en la mezo, cxu mi ankoraux rezervos mian vivon ?"
Sed la patro kriis redevige : "Mi jam misdonis promeson kaj, nun ege pentas senhelpe. Do iru, mia filo, malgraux la peno. Se vi sukcesos, certe ricevos premion de cent taeloj da argxento, per kio mi edzinigos al vi belan knabinon."
La filo prenis la sxnuron kaj eksurgrimpis supren spirale. Liaj manoj movigxis kaj piedoj sekvis kvazaux araneo sur araneajxo kaj iom post iom enigxis en nubaron ne plu videbla.
Post longa tempo, ekfalis persiko tiel granda kiel taso. La magiisto gxojega dedicxis tion al la halo. La persiko rondiris de unu al alies manoj de mandarenoj kiuj post longa observado neniel povis konfirmi aux negi gxian auxtentikecon.
Subite la sxnuro ekfalis teren. La magiisto konsternigxis kun ekkrio :"Ho ve! Iu disrompis la sxnuron. Kiel mia filo sin apogas ?"
Post momento, io falis. Observante li trovis ke jen la kapo de la filo.
Kunprenante tion, li lamentis :"Ho, certe la gardisto malkasxis la sxtelon ! Fatalajxo por mia filo !"
Ree post momento, ekfalis gambo kaj membroj sin sekvis unu post aliaj falantaj.
La magiisto kun kortusxa plorego kolektis la membrojn de sia filo en la keston kaj gxin fermis dirante :"Mi havas nur tiun cxi solan filon, kiu cxiam kaj cxie min akompanas en migrado. Hodiaux, pelate de la ordono li estas trafita senatendite de severa malfelicxo. Kion mi povas fari krom lin enterigi ?"
Li iris al la halo kaj petegis:"Jen, mia filo estas mortigita pro la persiko. Kompatu min kaj helpu en lia enterigo, pro kio mi restos eterne dankema al vi!"
Mandarenoj treege sxokigxis kaj cxiuj monalmozdonis malavare.
La magiisto akceptis cxies donacon, enmetis gxin en sian posxon kaj vokis ekfrapante al la kesto: "Mia filo, kial vi ankoraux ne eliru por danki la premion ?"
Cxe lia voko ekiris de la kesto jen knabo kun disetendigxantaj haroj, kiu kappusxis la kovrilon kaj riverencis al la nordo. Tiu knabo, ja neniu alia ol la propra filo de la magiisto.
Pro la eksterordinara mirindeco gxis hodiaux mi ankoraux bone memoras cxi tiun magion.
Poste mi auxdis, ke adeptoj de la religio de Blanka Lotuso scipovas tiun magion, cxu ili do estus ties discxiploj ?