dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 插图聊斋故事(10):《济南道人》La Taoisto

您是本帖的第 2892 个阅读者
树形 打印
标题:
插图聊斋故事(10):《济南道人》La Taoisto
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
插图聊斋故事(10):《济南道人》La Taoisto

这是第166个聊斋故事,在有的版本中,又名“寒月芙蕖”。故事的主角是济南道人。现在流行一个顺口溜,说是“大棚把季节搞乱(,手机把家庭搞乱……)”。这济南道人也有把季节搞乱的本领,在寒冬之际,弄出十顷荷花。但只可从远处观赏。你若近寻,总不能得。这就是聊斋故事的真真幻幻了。


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
§166. Jinan Daoren 济南道人
LA TAOISTO DE JINAN

Vivis en Jinan taoisto. neniu sciis kiu li estis, aux kia estis lia nomo. Cxu vintre aux somere, li cxiam portis sur si nur subsxtofitan robon, ligitan per flava rubando, tute sen alia vesto. Li ofte kombis al si la harojn per duona kombilo. Fininte la kombadon, li krocxigis la kombilon sur hartuberon tiel farante kvazaux cxapon. Tage li iris nudpiede en foiro kaj nokte kusxis sur strato. Degelis cxiom da negxoj cxirkaux li je periferio de kelkaj futoj.

En unuaj tagoj kiam li venis, li ofte prezentis prestidigitadon, kaj la spektantoj konkure donis al li monon. Jen, fripono donacis al li vinon kun peto, ke li instruu al li prestidigitadon, sed la taoisto ne konsentis.
Foje, okaze la taoisto banis sin en rivero, la fripono ekrabis al li la vestojn por lin minaci. la taoisto petis kun saluto: "Bonvole redonu al mi la vestojn, kaj mi ne avaros mian malgrandan arton."
Sed la fripono ne fidis lian promeson, obstine rifuzante redoni la vestojn.
"Cxu vi vere ne volas redoni al mi la vestojn ?" demandis la taoisto.
"Ne. Mi ne redonu !" kategorie rifuzis la fripono.
La taoisto ne plu parolis.
Subite la flava rubando transformigxis en serpenton, pli dikan ol manplenoj, kiu cxirkauxvolvis la friponon je 6 aux 7 ringoj, kun levita kapo, koleraj okuloj kaj sanganta lango. La fripono genuigxis konsternite, kun paligxinta vizagxo, urgxa spiro, li petegis savon al sia vivo.
La taoisto deprenis la rubandon, kiu montrigxis tamen ne serpento. Dume estis alia serpento kiu zigzage movigxis en la urbon. De tiam la taoisto farigxis pli fama.
Informigxinte pri lia neordinara magio, lokaj gxentlemanoj kaj ricxuloj invitis lin al mondumajxoj, kaj de tiam li frekventis societon. Poste, ankaux la lokaj mandarenoj informigxis pri lia famo, kaj ofte invitis lin al festenoj.

Iutage, la taoisto anoncis ke li arangxos festenon en la Akvosurfaca Kiosko de Daming-lago por reciproki la komplezon de cxiuj, kiuj iam regalis lin festene.
En la anoncita dato, cxiuj invititoj ektrovis sur sia tablo invitilon de la taoisto, sed neniu povis scii kiel gxi venis alsendita.
Gastoj venis unu post aliaj al la Akvosurfaca Kiosko. La taoisto eliris humile por ilin bonvenigi. Tamen, enirinte oni vidis nur malplenan kioskon, trovigxis tie nek tabloj, nek segxoj. Oni suspektis cxu li eble trompus ? Sed la taoisto parolis al la mandarenoj: "Cxar mankas al mi lakeoj, mi volas peti helpon de viaj servistoj, ke ili iom laboru." La mandarenoj jesis pri tio.
La taoisto do pentris sur muro du pordklapojn kaj frapois sur ili. Jen iu respondis de interne kaj per sxlosilo malfermis la pordon. Cxiuj cxeestantoj do kun scivolemo rigardis enen kaj vidis ke tie estis suficxe profunde, homoj ir-revenis, trovigxis cxio necesa ekz-e ekranoj, kurtenoj, kanapoj kaj tabloj, kiujn oni transdonis unu post alia eksteren tra la pordo. La taoisto ordonis la servistojn transpreni kaj starigi la meblojn en la kiosko, kaj avertis ke ili ne interparolu kun la homoj en la pordo. Tiel, dum la trans-dono kaj -preno de la objektoj, oni nur ridetis rigardante unu al alia. Post nelonge, la kiosko jam estis plenigita de la mebloj, pompe luksaj. Sekve, transdonigxis el la muro pladoj unu post aliaj kun diversaj frandajxoj, bonodoraj kaj varmaj. Cxiuj gastoj miregis pri tio.

La kiosko sidis ja kontraux lago, kie cxiusomere, en la sesa monato, disfloris dekoj da hektaroj da lotusfloroj gxis la horizonto. Sed tiam, kiam okazis la festeno, estis frosta vintro. Ekster la fenestroj vidigxis nur vasta lagoakvo, kun kelkaj fumstrioj transborde. Hazarde iu mandareno suspiris dirante:
"Bedauxrinde neniu lotusfloro ornamas nian festenon hodiaux !" Auxskultinte cxiuj kapjesis samopinie.
Post momento, pedelo en nigra vesto alkuris raportante: "La tuta lago jam estas kovrita de lotusfolioj !"
Cxiuj cxeestantoj tre miris je tio. Pusxmalferminte la fenestrojn rigardi, ili efektive vidis senliman verdajxon de lotusfolioj intermiksitan per lotusburgxonoj, kiuj en palpebruma dauxro ekfloris kune. Kiam blovis la norda vento, bonodoraj lotusaromoj penetris cxies cerbon. Cxiuj cxeestantoj surprizite tre gxojis, kaj sendis homon boate kolekti iom da lotusfloroj.
De malproksime ili vidis ke pedelo remis boaton en la densejon de lotusfolioj, sed post nelonge ili revenis kun nenio en la mano.
Demandite la pedelo respondis: "Kiam mi remis boaton en la lagon, mi vidis ke la lotusfloroj trovigxas malproksime antaux mi. Iom post iom mi remis gxis la norda bordo, sed tiam mi trovis ke la lotusfloroj trovigxas malproksime cxe la suda bordo."
La taoisto diris ridante: "Tio estas nur iluziaj floroj en fantazio !"
Post kelka tempo, kiam la vino estis baldaux elcxerpota, ankaux la lotusfloroj velkigxis unu post alia. kaj, ekblovo de la norda vento rompis la tigojn de lotusfolioj, kiuj malaperis unu post aliaj.
Tio tre placxis al iu mandareno dauxtaj (subprovincestro) de Jidong. Li kunvenigis la taoiston al sia oficejo, kaj cxiutage amuzigxis kun li.

Iutage, la mandareno regalis gastojn per festeno, kiun cxeestis ankaux la taoisto. La mandareno havis bonegan vinon kiel hereditan familian trezoron.
Cxiufoje, li prezentis maksimume nur dekalitron da tia vino por regali gastojn, sed neniam gxissate.
Tiun tagon, la gastoj estis ravitaj de la vino kaj persiste petegis aldonon de la vino. Sed la mandareno obstine rifuzis preteksante ke la vino jam elcxerpigxis.
Tiam la taoisto diris kun rido al la gastoj: "S-roj, se vi vere deziregas kontentigi vian drinkemon, petu al mi !"
La gastoj do faris peton al li. La taoisto jen metis vinkrucxon en sian manikon, kaj, post nelonge, li elprenis la vinkrucxon plena kaj versxis kompleze la vinon en pokalon de cxiuj cxeestantoj, kiuj trovis la guston tute sama kiel tiu de la mandarena vino kaj cxiuj gxissate drinkis.
Post disigxo de la gastoj, la mandareno cxiam sentis grandan suspekton pri la okazintajxo. Li eniris kontroli sian vinujon kaj trovis gxin jam tute malplenigita dum la sigelfermaj slipoj sur gxi restis netusxitaj. Ege kolerigite la mandareno ordonis aresti la taoiston kiel fisorcxiston kaj puni per vergado.
Sed, kiam la vergo jxus tusxis la taoiston, ekdoloris ege la postajxo al la mandareno. Kiam la vergo batis duafoje, preskaux krevis la postvangoj de la mandareno. Kvankam la taoisto rauxke kriis sub la vergado, tamen sangis fakte la mandareno sur la alta segxo. La mandareno do cxesigis la vergpunadon kaj pelis la taoiston, kiu foriris de Jinan oni ne sciis kien. Poste, oni foje vidis lin en Jinling, vestitan same kiel antauxe. Demandite, li nur ridetis senvorte.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/7/23 8:33:54
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Jinan Daoren 济南道人


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
济南道人

    济南道人者,不知何许人,亦不详其姓氏。冬夏着一单帢衣,系黄绦,无裤襦。每用半
梳梳发,即以齿衔髻,如冠状。日赤脚行市上;夜卧街头,离身数尺外,冰雪尽熔。初来,
辄对人作幻剧,市人争贻之。有井曲无赖子,遗以酒,求传其术,不许。遇道人浴于河津,
骤抱其衣以胁之,道人揖曰:“请以赐还,当不吝术。”无赖者恐其绐,固不肯释。道人
曰:“果不相授耶?”曰:“然。”道人默不与语,俄见黄绨化为蛇,围可数握,绕其身六
七匝,怒目昂首,吐舌相向,某大愕,长跪,色青气促,惟言乞命。道人乃竟取绦。绦竟非
蛇;另有一蛇,蜿蜒入城去。由是道人之名益著。
    缙绅家闻其异,招与游,从此往来乡先生门。司、道俱耳其名,每宴集,必以道人从。
一日,道人请于水面亭报诸宪之饮。至期,各于案头得道人速帖,亦不知所由至。诸官赴宴
所,道人伛偻出迎。既入,则空亭寂然,几榻未设,或疑其妄。道人启官宰曰:“贫道无僮
仆,烦借诸扈从,少代奔走。”官共诺之。道人于壁上绘双扉,以手挝之。内有应门者,振
管而启。共趋觇望,则见憧憧者往来于中,屏幔床几,亦复都有。即有人一一传送门外,道
人命吏胥辈接列亭中,且嘱勿与内人交语。两相授受,惟顾而笑。顷刻,陈设满亭,穷极奢
丽。既而旨酒散馥,热炙腾熏,皆自壁中传递而出,座客无不骇异。亭故背湖水,每六月
时,荷花数十顷,一望无际。宴时方凌冬,窗外茫茫,惟有烟绿。一官偶叹曰:“此日佳
集,可惜无莲花点缀!”众俱唯唯。少顷,一青衣吏奔白:“荷叶满塘矣!”一座皆惊。推
窗眺瞩,果见弥望菁葱,间以菡萏。转瞬间,万枝千朵,一齐都开,朔风吹面,荷香沁脑。
群以为异。遣吏人荡舟采莲,遥见吏人入花深处,少间返棹,素手来见。官诘之,吏曰:
“小人乘舟去,见花在远际,渐至北岸,又转遥遥在南荡中。”道人笑曰:“此幻梦之空花
耳。”无何,酒阑,荷亦凋谢,北风骤起,摧折荷盖,无复存矣。济东观察公甚悦之,携归
署,日与狎玩。一日公与客饮。公故有传家美酝,每以一斗为率,不肯供浪饮。是日客饮而
甘之,固索倾酿,公坚以既尽为辞。道人笑谓客曰:“君必欲满老饕,索之贫道而可。”客
请之。道人以壶入袖中,少刻出,遍斟座上,与公所藏无异。尽欢而罢。公疑,入视酒瓻,
封固宛然,瓶已罄矣。心窃愧怒,执以为妖,杖之。杖才加,公觉股暴痛,再加,臀肉欲
裂。道人虽声嘶阶下,观察已血殷座上。乃止不笞,遂令去。道人遂离济,不知所往。后有
人遇于金陵,衣装如故,问之,笑不语。

 --
聊斋志异(一至六卷)全文世译网址如下
http://www.elerno.cn/elibro/liaozhai/index.html


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/7/23 8:36:37

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询