第89个聊斋故事的主角还是人。太史某,本人并没有法术,所以受狐魅的折磨,想逃避也不行。后来幸遇铃医,授之以术(房中术),用以毒攻毒的办法,这才得救。
第二个故事的主角,什么术都不需要,靠天生的本领就能够驱狐。原文“嫪毒之目”,是典故,属翻译中的难点,只好意译,没有加长长的注解。王弘力先生的插图,专挑短篇作画。彩色,清代服装,现代风格,是其特色。
SUBIGO DE VULPINO
Gxenata de vulpino, grave malsanigxis iu akademiano. Nek talismano nek ekzorcajxo povis lin helpi. Do, li petis forpermeson, esperante transfugxi al sia hejmloko. Tamen, la vulpino sekvis lin cxie, kie li rifugxis. Terurite, li ne sciis kion fari.
Iutage, kiam li restis ekster pordego de urbo Zhuo, venis kuracisto kun sonorileto*, deklamante ke li posedas vulpsubigan rimedon. Petate, li donis al la akademiano medikamenton, kiu fakte estis efika afrodiziigajxo.
Trinkinte la medikamenton laux ordono de la kuracisto, la akademiano ekkoitis, kun tiel impeta forto, al la vulpino, ke tiu ekevitis, dolorgxemis, cxesigpetis kaj ruligxadis fojfoje, ne povante sin liberigi. Post momento, silentigxis. Montrigxis jen origina formo de vulpinkorpo, sed mortinta.
Iu mia samlokano, fama kacegulo, diris, ke li dum sia tuta vivo ankoraux neniam gxuis kontentigxon. Foje, kiam li tranoktis sola en cxambro sen najbaro, subite enkuris f-ino dum la pordo restis fermita. Li sciis, ke sxi – vulpino, sed ankaux kun granda gxojo fikis kun sxi. Apenaux post demeto de sxiaj vestoj, li krude entrudis. La vulpino ekdoloris, surprizkriis kricxe kaj, kiel aglo for de brido, forrapidis tra fenestro. La samlokano ankoraux rigardis tra la fenestro kaj lascive vokpetis sxian revenon. Tamen, cxie regis jam kvieto.
Jen vera subiganto por vulpo. Li ja povas skribi sur sia pordo la vorton”Vulppelisto” kaj profesiis per tio.
---------------------
*migranta kuracisto.