聊斋志异中,有些故事是不谈鬼狐只谈人的,当然需是奇人奇行奇事,才可进入聊斋。第53个故事讲的是丁前溪报恩,且是发生在萍水相逢间的事情,所以奇。中国古人向来赞赏“一饭之德不忘”的行为。
§053 Ding Qianxi 丁前溪
LA REPAGO FAR DING QIANXI
Ding Qianxi (Ding Cxjansxji), logxanto de Zhucheng (Gxucxeng), estis ricxa kaj je mono, kaj je greno. Scipovante luktarton kaj justame, li tre admiris la kavalirecan konduton de Guo Xie (Guxo Sxje), la fama heroo de Han-dinastio.
Cxar censoro kontrolis lian agon, Ding forfugxis. Kiam li alvenis Anqiu (Ancxjoux), pluvegis. Ding eniris hotelon por eviti, sed la pluvo dauxris gxis tagmezo kaj ne cxesigxis. Tiam venis junulo, kiu invitis Ding al mangxo kun bona regalo.
Jen falis vesperkrepusko, kaj Ding restis en lia hejmo. Ankaux la cxevalo de Ding ricevis zorgeman mangxigon per furagxo.
Ding demandis pri la nomo de la junulo kaj tiu respondis: "La mastro havas familian nomon Yang (Jang). Mi estas nevo de lia edzino. Yang estas tre gastama, sed li hazarde vojagxis aliloken. Nun restas en la hejmo nur la mastrino. Pro malricxeco ni ne povas regali vin abunde. Bonvole pardonu! "
Ding demandis kia estas la profesio de la mastro.
Fakte la mastro ne havis kapitalon. Li nur mastrumis hazardludejon gajni sian panon.
La sekvan tagon, la pluvo ankoraux dauxris kontinue. Regalo al Ding tamen neniom malpli bonigxis. Vespere, oni trancxis fojnojn por bruto, sed tre malsekajn, kaj kun malsamaj longoj. Ding sentis miron.
"Por diri la fakton, ho sinjoro, cxar en nia malricxa hejmo jam ne trovigxas furagxo, kaj nia mastrino ordonis preni la fojnojn desur la tegmento."
Ding sentis pli grandan miron, opiniante, ke ili tiel faris eble por gajni monon. Post tagigxo, Ding pagis al la junulo argxenton, sed tiu rifuzis. Ding perforte devigis lin transdoni la pagon al la mastrino, sed, post nelonge la junulo revenis kun la argxento, kiun li redonis al Ding, klarigante: "Nia mastrino diris, ke ni gajnis nian panon ne per tio.Dum nia mastro vojagxis eksteren ofte sen grosxo dum tagoj, kial ni devas ricevi pagon de vi, gasto en nia hejmo ?"
Ding tre admiris. Adiauxante li diris kun ripeta admono: "Mi estas s-ro Ding de Zhucheng. Kiam via mastro revenis, sciigu tion al li, kaj, mi petas, ke li vizitu al mi libertempe !"
Jaroj forpasis. Estis nenia informo.
Okaze de jaro de granda malsato. Yang trovigxis en senelireja situacio. La edzino konsilis ke li vizitu al Ding. Yang obeis. Alveninte Zhucheng, li petis ke la pordisto informu lian nomon al s-ro Ding. Sed Ding jam ne memoris tiun nomon. Nur post klarigo Ding rememoris pri la nomo. Li haste eliris renkonti la alvizitanton, kun saluto invitante la gaston eniri. Vidante ke Yang vestis sin ne bone, s-ro Ding logxigis lin en komforta gastcxambro, regalis lin per festeno kaj aparta komplezo. La sekvan tagon, s-ro Ding ordonis fari kompleton da vestoj por Yang, novan kaj varman. Yang tre dankis lin. Sed, pensante pri sia hejmo, li sentis grandan cxgrenon kaj ne povis liberigi sin de volo pri almozpeto. Tamen post kelkaj tagoj, kiam Yang logxas cxi tie, Ding ankoraux ne menciis pri disigxo kun donaco. Yang estis turmentita de pli forta cxagreno, kaj, ne povante teni sin trankvila, diris al Ding: "Mi ne povs kasxi al vi la fakton, s-ro, kiam mi foriris de la hejmo, mi havis nur malpli ol sxeng-on da rizo hejme. Nun, kvankam mi gxojas sxargxite de via granda favoro, tamen, mi ne povas ne pensi pri mia edzino en dangxero! "
"Estu trankvila!" Ding respondis. "Mi jam arangxis la aferon por vi. Bonvole restu cxe mi ankoraux kelkajn tagojn kaj mi certe donos al vi monhelpon."
Kaj Ding kolektis aron da hazardludantoj ke ili pagu sian kotizon al Yang kiel al la prezidanto de hazardluda sesio. Dum unu nokto Yang enspezis jam cent taelojn da argxento. Nur tiam s-ro Ding sendis lin forveturi hejmen.
Kiam Yang revenis sian hejmon, li vidis sian edzinon en novaj vestoj, kaj servata de juna servoknabino. Yang demandis kun granda miro kaj la edzino respondis:
"Depost kiam vi foriris, la sekvan tagon jam venis lakeo kun cxaro da toloj kaj grenoj, kiuj amasigxis plene en nia cxambro kaj la lakeo sciigis nin ke tio estis donacita de s-ro Ding. Krome, li ankoraux donacis al mi junan servoknabinon."
Yang sentis grandan dankon. De tiam li farigxis bonstata kaj ne plu vivtenis sin per la malnova okupo.
Komentarias la verkanto de la strangajxoj:
Kaj malricxa kaj gastama, kutime tia preferis esti la hazardludemulo. Mirinde tamen estis ke la edzino de Yang ankaux tiel kondutis. Cxu cxiu, kiu ricevis alies favoron sen danka repago, ankoraux indas la nomon de homo? Tamen, s-ro Ding ja posedis tian bonvirton, ke li ne forgesis rekompenci ecx al favoro de unu fan-o.