dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 栗栖継的演讲(03) Prelego de Kurisu Kei

您是本帖的第 2553 个阅读者
树形 打印
标题:
栗栖継的演讲(03) Prelego de Kurisu Kei
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
栗栖継的演讲(03) Prelego de Kurisu Kei

   Mi mem eklernis kaj ellernis Esperanton gxuste pro tio, ke gxi enhavas econ revolucigan kiel siatempe deklaris Lanti, kvankam mi tute ne sciis pri tio tiutempe. Estis somere en 1930,kiam mi apenaux 20-jara trovigxis en tuberkuloza sanatorio (結核療養所)de Kobeo kiel senpaga paciento(施療患者) suferante ftizon sed kiel proleto ne havante la monon por kuracigxi. Mi jam tre simpatiis kiel multaj tiamaj konsciencaj junuloj la komunistan movadon i.a, sub influo de la proleta literaturo, kiu lauxdire celas forigi la malricxecon kaj realigi liberan kaj egalrajtan socion por cxiuj popolanoj.
Kun juneca ardo mi tre deziris partopreni gxin, sed kion fari? Cxar mi suferis ftizon rigardatan tiam kiel nekuraceblan malsanon. La komunista movado tiam estis kontrauxlegxa en Japanio, kio nature postulis de cxiu el gxiaj partoprenantoj ne nur firman volon sed ankaux sanan korpon por elteni torturadon, al kiu li devos vole nevole submetigxi, kiam li estos arestita de Tokko, la japana sekretpolico malbonfama pro granda krueleco. Kion do fari? Mi suferadis anime tage kaj nokte. Tial vi povus facile prezenti al vi, kiel mi gxojegis kvazaux saltante, kiam mi trovis en la auxgusta  n-ro de “Senki” (Batalflago), lauxlegxe eldonatan  monatrevuon komunist-tendencan, la aperon de kies nova numero mi avide atendadis, artikolon titolitan “Proletoj kaj Esperanto”!  Kia alloga titolo por mi, kiu cxiam sentis sin proleto! Mi do gxin tuj tralegis kvazaux unuspire.
我自己当初学习并且后来学会了世界语,正是因为兰提宣称世界语具有革命的性质,尽管我当时对此还一无所知。1930年的夏天,我还不到20岁,患有肺结核,可是由于无产者的地位无钱治病,就以一个免费患者的身份住在神户的结核病疗养所里。和当时的许多进步青年一样,我对komunista运动十分同情。加之受到当时在日本也很流行的无产阶级文学作品的影响,据称K运的目标是要消除贫困而且要为全体人民实现自由和平等的社会。
带着青春的热情我非常想参加它。可是怎么办呢?我正患着被视为不治之症的肺病。那时komunista运动在日本是非法的。也就很自然地要求它的成员,不仅要有坚强的意志,还要有健壮的体魄,以便承受一旦被特高课逮捕就会有的酷刑拷打。特高课是日本的秘密警察,以残暴而臭名昭著。怎么办呢?我日夜受着精神上的煎熬。所以你们很容易想像得出,当我从左倾但是合法出版的月刊《战旗》八月号上,读到我盼望已久的文章“无产者与世界语”时,高兴得几乎要跳了起来!这个标题对我是多么有吸引力呀!因为我一直觉得自己就是个无产者!于是我几乎是一口气就把它读完了。

  Gxia auxtoro Nisit? Naomiti(西東なおみち), videble pseuxdonimo de iu eminenta komunista esperantisto, (efektive poste montrigxis, ke cxi tiu estis neniu alia ol NAKAGAKI Koziro,中垣虎児郎, unu el la elstaraj gvidantoj de la japana proleta Esperanto-movado), informis en gxi, ke ekestigxis ankaux en Japanio proleta Esperanto-movado, kaj jxus fondigxis organizo por gxi PEA (Proleta Esperanto-Asocio) kaj ke baldaux aperos ecx 6-voluma “Proleta Kurso de Esperanto”(プロレタリア?エスペラント講座). Kia gxojo, speciale por proletoj kiel mi! Cxar tio signifas, ke se mi ellernos Esperanton, mi povos partopreni la proletan Esperanto-movadon, kiu versxajne estis alo(一翼) de la komunista movado, ecx se mi ne estus suficxe forta korpe por partopreni la kontrauxlegxan komunistan movadon.
这篇文章的作者署名为Nisit? Naomiti(西東なおみち),显然是某位杰出的komunista世界语者的笔名(事后果然得知,作者并非他人,而是日本普罗世界语运动最优秀的领导人之一中垣虎儿郎。他在文中透露,普罗世界语运动在日本也兴起了,前不久刚成立了普罗世界语协会(Proleta Esperanto-Asocio,PEA),不久还要出版六卷本的《普罗世界语讲座》。这对于尤其是像我这样的无产者来说,是多么令人高兴的消息呀!因为这意味着,如果我学会了世界语,我就可以加入到普罗世界语运动的行列中来,它很可能是komunista运动的一翼。也就是说,即使我的身体不够强壮,也能够参加不合法的komunista运动了。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/8/22 23:39:40

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询