dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 栗栖継的演讲(18) Prelego de Kurisu Kei

您是本帖的第 2448 个阅读者
树形 打印
标题:
栗栖継的演讲(18) Prelego de Kurisu Kei
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
栗栖継的演讲(18) Prelego de Kurisu Kei

    Sed mi ne rapidas eldoni mian propran esearon, cxar pli grave eksxajnis al mi eldoni plifrue, gxustatempe antaux la Universala Kongreso de Esperanto okazonta cxi-somere en Pekino, la verkegon “7000 tagoj en Siberio” de Karlo Stajner, auxstro-devena kroata verkisto, kiun cxinigis s-ro Shi Chengtai laux gxia esperanta traduko. Estas nepre necese aperigi gxin cxe komerca eldonejo, por ke gxi vendigxu en librobutikoj tra tuta Cxinio, tiel ke multaj cxinoj povu konatigxi kun cxi tiu monumenta verko,en kiu la auxtoro vive kaj objektive priskribas siajn travivajxojn en sovetuniaj koncentrejoj sub la regado de Stalin. Sed trovigxas por tio jena obstaklo(ネック): la eldonejo, kiu pretas eldoni gxin, postulas ke la tadukinto mem prenu sur sin la devon pagi la tutan eldonkoston, kiu egalas al 5,000 usonaj dolaroj. Kial tiom multe? cxar unue la libro estas tre ampleksa (laux la esperanta traduko ecx 494-pagxa) kaj due la eldonejo devas pagi al la registaro por akiri eldonkodon ISBN ecx la duonon de la tuta eldonkosto, cxi-kaze la sumon, kiu egalas al 2,500 usonaj dolaroj. Sen eldonkodo neniu libro en Cxinio povas aperi en librobutikoj.
可是我并不忙着出版我自己的文集,因为我觉得还有一件更加重要的事,即应当在今年夏天北京的国际世界语大会召开前,要尽早出版Karlo Stajner的一本大书《西伯利亚七千天》。Karlo Stajner是奥地利裔克罗地亚作家,他的这本书是由石成泰翻译成中文的。一定要在商业性的出版社出,以便让这本书得以在全中国的书店公开销售,使得许多中国人可以读到这本里程碑式的著作。作者在这本书中客观地描写了自己在斯大林统治下苏联集中营里的生活。可是有这么个障碍,即承诺出版这本书的出版社要求译者本人负担全部的出版费用,其数额为5,000 美元。为什么要这么多的费用?一是这本书的篇幅大(按世界语译本有494面),二是出版社要向政府支付全部出版费用的一半用来购买书号(即2,500美元)。在中国,没有书号的书是不能够公开在书店销售的。

   Kion do fari? Por s-ro Shi Chengtai, kiu nun estas pensiulo, estas neniel eble trovi tian grandan monsumon. Ecx se li laborus ankoraux nun, tio estus tute neebla. Tion permesus al si en Cxinio nur personoj, kiuj farigxis ricxuloj dank’al la sistemo de merkata ekonomio. Ankaux mi, japana olda kaj malricxa pensiulo, tion neniel povus permesi al mi. Tamen felicxe la esperanta sekcio(エスペラント部会)de la Societo por Japana-Cxina Amikeco per Korespondado(日中友好文通の会, esperanta mallongigo SJCxAK), kies fondon en 1979 mi iniciatis kaj kies prezidanto(会長)mi gxis nun restas, havis je sia dispono ankoraux 136,972 enojn el 200,000 enoj, kiujn siatempe donacis al gxi bedauxrata(故)NAKAHIRA Kozox(中平孔三), ano de SJCxAK kaj antauxmilite aktivulo de JPEU, (Japana Prolet-Esperantista Unio), la posteulo de PEA (Proleta Espernto-Asocio) jam menciita, sekve mia iama kunbatalanto en la proleta Esperanto-movado. Ili estas suficxe granda monsumo. Mi do pensis: cxu mi ne povus gxin utiligi kiel instigilon(呼び水) por ebligi la eldonon de la cxina traduko de “7000 tagoj en Siberio”? Mi do ellaboris cirkuleron (回状を作成した)tiusencan kaj dissendis al cxiuj anoj de la esperanta sekcio. Felicxe cxiuj ne nur ne kontrauis sed ecx aprobis mian ideon. Mi rondigis (半端をなくした)tiun nombron per mia propra kontribuo je 15,000 enoj. Ankaux s-ino M. A, kiu farigxis mia helpantino kortusxite de la prelego, kiun mi faris en junio lastjare en la “Maljunula Universitato”(老人大學), kiu havas sian sidejon en la maljunulejo , kie mi vivas, kontribuis 20,000 enojn, tiel ke la monsumo atingis gxuste 170,000 enojn.Estu lauxdata sxia malavara ago, kontribui ecx 20,000 enojn malgraux ,ke sxi ne estas esperantistino!
怎么办呢?对于已经退休了的石成泰先生而言,是无论如何也搞不到这么一大笔资金的。即使他现在还在上班,也不可能办到。在中国,只有那些利用市场经济致富了的人才有这个经济能力。我,作为一个退休了的日本贫穷老人,也没有这个能力。所幸有一个日中友好通信协会(世界语的简写为SJCxAK)的世界语分会,是我于1979年发起创立的,直到今天还担任着它的会长。我的一位普罗世运的战友,已故的中平孔三先生,战前曾经是普罗世界语协会PEA日本分会JPEU的积极分子,后来又是日中友好通信协会SJCxAK的成员,当年他捐助的200,000 日元中,现在还有136,972 日元可以动用。这是一笔大数。于是我想,能否动用这笔善款用作中文版《西伯利亚七千天》的启动资金呢?于是我就写了一个征求意见书,寄给世界语分会的全体会员。所幸无一人反对,而且都赞同我的动议。我自己也凑了15,000 日元,使之成为一个整数。有位M. A女士,听我去年六月在老年大学讲学后受到感动、成为了我的助手。这老年大学位于我住的养老院里。M. A女士也赞助了20,000 日元,使得总数正好达到了170,000日元。她能够慷慨解囊赞助20,000 日元,真的很值得称道,因为她本人并不是世界语者!


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/8/23 0:50:22

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询