dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 插图聊斋故事(18):《天 宫》La Ĉiela Palaco

您是本帖的第 2559 个阅读者
树形 打印
标题:
插图聊斋故事(18):《天 宫》La Ĉiela Palaco
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
插图聊斋故事(18):《天 宫》La Ĉiela Palaco

第382个聊斋故事,题为《天宫》,但不是孙悟空大闹过的那个天上宫殿,讲的实为人间贵戚豪门,场面扑朔迷离,亦真亦幻。可与“情史·晋贾后”参看。蒲翁的描写,较之更为精彩。

 
图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

§382. Tian Gong 天 宫
LA ĈIELA PALACO

Instruitulo Guo, logxanto de metropolo, estis pli-ol-dudek-jara belulo. Iuvespere, maljunulino donacis al li krucxon da vino. Guo miris pri la senkauxza donaco. Tamen la maljunulino respondis kun rideto: "Ne demandu, nur drinku kaj vin atendos bona afero!" Dirinte tion, sxi foriris.
Depreninte la krucxkovrilon, Guo ekflaris. Potenca aromo tentas forte kaj li ekdrinkis. Subite li dronis en ebriegon perdinte konscion.
Vekigxinte li kunkusxis kun iu, kies butere glata hauxto orkidee bonodoris sub lia palpkareso kaj li trovis---ja virinon!
Li demandis. Sed nenia respondo. Do geigxo. Post tio li palpis al la muro, cxie montrigxis rokoj, kies obskuro odoris tre simile al tiu de tombo. Guo ege surprizigxis, suspektante pri fantom-sorcxo.
"Kiu diino vi estas?" Guo demandis.
"Ne diino," la virino respondis, "sed feino. Cxi tie estas la Kaverna Palaco. Laux destino inter ni estas amrilato. Do, ne miru, sed pacience logxu cxi tie. Trans alia pordo estas loko kun enlikita lumo, kiu povas servi kiel necesejo."
Post nelonge la virino ellitigxis, foriris ferminte la pordon post si.
Kiam li malsatigxis, venis servknabino alportanta farunajn dabing-ojn kaj anasajxojn. Li palpprenis tion kaj mangxis. En plena mallumo oni povis distingi nek tagigxon nek vesperon. Nur kiam la virino venis kundormi, li sciis ke jam estis nokto.
"Tage sen suno, nokte sen lampo, mangxante mi ecx ne scias kie estas mia propra busxo," Guo plendis,"se tiel okazis por cxiam, do per kio la feino Chang'e diferencas disde la malbela demono Raksxa, aux la paradizo deisde la infero?"
Kun rido la virino respondis: "Mi ne volas montri al vi mian aspekton en plena lumo, cxar vi, la trivialaj vivantoj el la homa mondo, emas klacxi kaj malsekretigi. Krome, sub palpado ankaux la belaj diferencas disde la malbelaj, por kio do necesas la servo de la lampo?"
Logxinte tie kelkajn tagojn, guo sentis sin en granda sufokigxo kaj plurfoje petis forpermeson. La virino respondis: "Morgaux vespere mi akompanos vin ekskursi al la Cxiela Palaco. Post tio ni adiauxos nin."
La sekvan vesperon, subite venis cxambristino kun lanterno kaj raportis:"La sinjorino atendis vin jam longan tempon."
Guo sekvis sxin eliri kaj ekvidis, sub stellumoj, sennombrajn pavilonojn kaj turojn. Tra zigzagaj dekoraciitaj koridoroj ili venis al halo, kie pendigxis bidkurtenoj, bruligxis grandaj kandeloj kiuj faris la halon tiel luma kiel en la tago. enirinte Guo ekvidis ke belulino kun pompaj ornamajxoj sidis fronte al la sudo. Sxi havis la agxon iom-pli-ol-20-jaran. Sxia brokata robo okulfrapis. Treme brilis perlaj ornamajxoj sur sxia kapo. Sur la planko estis vicigitaj malgrandaj kandeloj, kiuj prilumis sxian jupbaskon. Ho, jen vera feino de la cxielo! Guo, en sia konfuzigxo, pretervole surgenuigxis. La belulino ordonis servistinojn brakteni lin sidigxi. Post nelonge la tablo estis plene kovrita per diversaj frandajxoj. La belulino versxis al Guo vinon kun beno:"Per tiu cxi vino mi bondeziras al vi bonan vojagxon."
Guo riverencis respondante:
"Mi sentas grandan honton ke mi ne konis la cxielan feinon ecx vid-al-vide. Se vi estus tiel indulgema, mi petas ke vi akceptu min kiel vian plej fidelan kaj humilan subulon."
La belulino ridetis, cxirkauxrigardante al siaj servistinoj, kaj ordonis ke ili translokigu la festenon en la dormocxambron, kie provizigxis brodita litvualo kun kvasto, aromaj kaj molaj litajxoj kaj matracoj. Guo estis kondukita sidigxi sur la kanapo. Dum la drinkado, la belulino plurfoje diris: "Vi foriris de via hejmo jam suficxe longe, do prefere nun revenu por kelka tempo."
Ili drinkis ankorauxfoje tason. Tamen Guo neniam diris adiauxon.
La belulino ordonis la cxambristinon kun lanterno forsendi lin, sed Guo nur silente kusxis sur la kanapo, sxajnigante sin ebria kaj tute ne movigxis pusxate.
La belulino ordonis ke la servistinoj lin nudigi braktenante. Iu el la servistinoj pusxis al li la kacon, sxercante: "Kial tiu cxci viro, tiel eleganta kaj gxentila, havas tian durajxon?!"
Metinte lin en la liton, la servistinoj foriris  kun ridego.
Ankaux la belulino enlitigxis dormi. Guo turnis sin. La belulino demandis:"Cxu vi ebriigxis?"
"Kial ebriigxi?" Guo respondis. "Mi perdis mian konsciencon ja pro la ekvido de feino."
"Cxi tie estas la Cxiela Palaco. Prefere vi foriru en kiel eble plej frua horo." la belulino admonis. "Se vi trovis la kavernon tro morne sufokiga, faru adiauxon prefere pli frue."
Guo respondis: "Nun estas homo, kiu akiris faman floron en nokto. Li povas flari gxian aromon kaj palpi gxian trunkon, tamen al li mankas kandelo aux lampo, cxu li povus toleri tian turmenton laux vi?"
La belulino ekridis, promesante havigi al Guo lampon.
Kiam ekbatis la kvara nokta gardoperiodo, la belulino vokis la cxambristinon ke sxi pretigu lanternon kaj sendu lin brakumante la vestojn.
Enirinte la kavernon, Guo trovis gxin kun delikata stukado. Sur la lito estis matraco kaj palmofibra tapisxo pli ol futon dikaj.
Guo demetis siajn sxuojn kaj sidis en litajxoj.
Anstatux foriri, la cxambristino tamen promenis ien-reen heziteme. Atente observante, Guo trovis sxin cxarme gracia, kaj sxerce demandis:"Cxu vi estas tiu, kiu mokis min kun durajxo?"
La cxambristino ridis kaj piedtusxis la kapkusenon, dirante:"Ne parolu, cxar vi baldaux rigidigxos!"
Guo ekvidis ke sur sxia sxuopinto ornamigxis perlo tiel granda kiel fabgrajno. Guo ekkaptis sxin altirante. La cxambristino do falis en lian sinon. Sekvis geigxo. Tamen sxi gxemis kvazaux ne povante toleri. Guo demandis pri sxia agxo.
"17-jar" sxi respondis.
"Cxu virgulino ankaux scipovas la amoraferon?"
"Mi ne estas virgulino, tamen senigxis je amorajxo jam tri jarojn."
Guo esplore demandis pri la nomo kaj koncernajxoj de la feino.
"Ne demandu!" avertis la cxambristino. "Ecx se ne sur la cxielo, ankaux ne kiel en la homa mondo. Se vi nepre volas informigxi precize, eble mankos al vi sxanco por vivdauxri."
Guo do ne kuragxis plu demandi.
La sekvan vesperon, la belulino efektive venis kun kandeloj al kunlogxado kaj tio farigxis kutime.
Iunokte, la belulino eniris dirante:
"Mi ja volas ke ni havas tian felicxan kunvivadon por eterne, tamen neatendita malfortuno trafos nin. Cxar oni baldaux purigos la Cxielan Palacon, tial mi ne povas plu kasxi vin cxi tie. Bonvole disigxu post la drinko."
Guo eklarmis petante ion el sxia korpo kiel memorajxon. Sxi ne konsentis, sed donacis al li nur gxin-on da oro kaj cent perlojn.
Post tri tasoj da drinko, Guo subite perdis konscion ebrie. Vekigxinte li sentis sin kunigita tutakorpe kun firme interkrocxitaj ligajxoj, tiel ke povis eligxi nek liaj membroj nek lia kapo. Li pene sin turnis, sed ekfalis svene desur la lito. Poste, li liberigis sian manon palpi kaj trovis sin pakita en brodita litkovrilo kaj firme ligita per maldikaj sxnuroj. Li levigxis sidanta kaj kontemplis. Antaux li malklare vidigxis lito kaj fenestroj, kaj li ekmemoris ke cxi tie estas lia propra cxambro.
Tiam estis jam la tria monato post lia malapero de la hejmo, kaj liaj familianoj cxiuj opiniis ke li jam ie mortis. Komence, Guo ne kuragxis diri malkasxe, timante punon de la cxielo, tamen granda dubo cxiam regis en lia koro. Li sekrete informis tion al siaj konfidenculoj, sed neniu povis diveni la kialon.
La litkovrilo metita sur lito dissendis aromon kiu plenigis tutan cxambron. Disiginte Guo trovis gxin el silkvato miksita per incenspulvoroj. Li konservis gxin tre kara.
Poste, iu mandareno informigxis pri tio kaj pridemandis . Kun rido li komentis:"Jen malnova ruzajxo uzita de la Imperiestra Edzino Jia Nanfeng. kio koncernas feinon? Tamen, vi devas sekretigi tion absolute. Alie, okazos granda katastrofo de ekzekuto al via tuta klano!"
Laux sorcxistino, kiu ofte vizitis domojn de nobeloj, la pavilonoj, turoj ekzakte similis al tiuj en la domo de Yan Shifan*. Auxdinte tion, Guo terurigxis kaj forfugxis kun siaj familianoj. Ili revenis nur post kiam Yan estis ekzekutita.

Komentarias la verkanto de la strangajxoj:
Pavilonoj alte levigxantaj vidigxis malklare. Bonodoroj orkideaj kaj moskaj sxvebis en broditaj litvualoj plene. Junaj servistinoj ir-revenis. Brilaj perloj inkrustigxis sur pintoj de iliaj sxuoj: se ne estas en domo de lasciva kaj potenca fi-mandareno aux de nobelo gxuema pri luksa vivo, kie do oni povas vidi tian scenon?
Tamen, post volupta gxuo far Yan Shifan, la ora cxambro por kasxi favoratinon farigxis malvarma palaco de forlasitaj kromvirinoj, kaj, nelonge post servo kiel "aroma kracxujo", en la amkampo jam kreskis plene sovagxaj herboj. Se vi lasis sxin sola en doloro kontraux malplena lito, sxi, nature sxtelis amorgxuon sub malhela kandelo. Se sxi devis malgxoje kuntiri siajn brovojn antaux jadspegulo kaj cxgrenigxis vane atendante en trezora litvualo, do ekestigxis vojo pere de la "magia pocio" konduki al la "cxiela palaco" kaj mispreno de malcxastulino en milda nesto por feino.
Kvankam la malcxastajxoj en domo kia de fiulo Yan Shifan ne multe pliigos al ili lahontindajxon, tamen tio ja servis kiel bona averto por tiuj kun multaj kromedzinoj vivantaj en forlasiteco!

(*Yan Shifan: la dua filo de la fifama premiero Yan Song en Ming-dinastio.)


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/9/6 8:16:55
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
插图聊斋故事(18):《天 宫 》

    天宫
    郭生京都人,年二十余,仪容修美。一日薄暮,有老妪贻尊酒,怪其无因,妪笑曰:
“无须问。但饮之自有佳境。”遂径去。揭尊微嗅,冽香四射,遂饮之。忽大醉,冥然罔
觉。及醒,则与一人并枕卧。抚之肤腻如脂,麝兰喷溢,盖女子也。问之不答,遂与交。交
已,以手扪壁,壁皆石,阴阴有土气,酷类坟冢。大惊,疑为鬼迷,因问女子:“卿何神
也?”女曰:“我非神,乃仙耳。此是洞府。与有夙缘,勿相讶,但耐居之。再入一重门,
有漏光处,可以溲便。”既而女起,闭户而去。久之腹馁,遂有女僮来,饷以面饼、鸭臛,
使扪索而啖之。黑漆不知昏晓。无何女子来寝,始知夜矣。郭曰:“昼无天日,夜无灯火,
食炙不知口处;常常如此,则姮娥何殊于罗刹,天堂何别于地狱哉!”女笑曰:“为尔俗中
人,多言喜泄,故不欲以形色相见。且暗中摸索,妍媸亦当有别,何必灯烛!”
    居数日,幽闷异常,屡请暂归。女曰:“来夕当与君一游天宫,便即为别。”次日忽有
小鬟笼灯入,曰:“娘子伺郎久矣。”从之出。星斗光中,但见楼阁无数。经几曲画廓,始
至一处,堂上垂珠帘,烧巨烛如昼。入,则美人华妆南向坐,年约二十许,锦袍炫目,头上
明珠,翘颤四垂;地下皆设短烛,裙底皆照,诚天人也。郭迷乱失次,不觉屈膝。女令婢扶
曳入坐。俄顷八珍罗列。女行酒曰:“饮此以送君行。”郭鞠躬曰:“向觌面不识仙人,实
所惶悔;如容自赎,愿收为没齿不二之臣。”女顾婢微笑,便命移席卧室。室中流苏绣帐,
衾褥香软。使郭就榻坐。饮次,女屡言:“君离家久,暂归亦无妨。”更尽一筹,郭不言
别。女唤婢笼烛送之。郭仍不言,伪醉眠榻上,抁之不动。女使诸婢扶裸之。一婢排私处
曰:“个男子容貌温雅,此物何不文也!”举置床上,大笑而去。
    女亦寝,郭乃转侧。女问:“醉乎?”曰:“小生何醉!甫见仙人,神志颠倒耳。”女
曰:“此是天宫。未明宜早去。如嫌洞中怏闷,不如早别。”郭曰:“今有人夜得名花,闻
香扪干,而苦无灯火,此情何以能堪?”女笑,允给灯火。漏下四点,呼婢笼烛抱衣而送
之。入洞,见丹垩精工,寝处褥革棕毡尺许厚。郭解履拥衾,婢徘徊不去。郭凝视之,风致
娟好,戏曰:“谓我不文者卿耶?”婢笑,以足蹴枕曰:“子宜僵矣!勿复多言,”视履端
嵌珠如巨菽。捉而曳之,婢仆于怀,遂相狎,而呻楚不胜。郭问:“年几何矣?”答云:
“十七。”问:“处子亦知情否?”曰:“妾非处子,然荒疏已三年矣。”郭研诘仙人姓
氏,及其清贯、尊行。婢曰:“勿问!即非天上,亦异人间。若必知其确耗,恐觅死无地
矣。”郭遂不敢复问。次夕女果以烛来,相就寝食,以此为常。一夜女入曰:
    “期以永好;不意人情乖阻,今将粪除天宫,不能复相容矣。请以厄酒为别。”郭泣
下,请得脂泽为爱。女不许,赠以黄金一斤、珠百颗。三盏既尽,忽已昏醉。
    既醒,觉四体如缚,纠缠甚密,股不得伸,首不得出。极力转侧,晕堕床下。出手摸
之,则锦被囊裹,细绳束焉。起坐凝思,略见床棂,始知为己斋中。时离家已三月,家人谓
其已死。郭初不敢明言,惧被仙谴,然心疑怪之。窃间以告知交,莫有测其故者。被置床
头,香盈一室;拆视,则湖绵杂香屑为之,因珍藏焉。后某达官闻而诘之,笑曰:“此贾后
之故智也。仙人乌得如此?虽然,此亦宜甚秘,泄之,族矣!”有巫常出入贵家,言其楼阁
形状,绝似严东楼家。郭闻之大惧,携家亡去。未几严伏诛,始归。
    异史氏曰:“高阁迷离,香盈绣帐;雏奴蹀躞,履缀明珠:非权奸之淫纵,豪势之骄
奢,乌有此哉?顾淫筹一掷,金屋变而长门;唾壶未干,情田鞠为茂草。空床伤意,暗烛销
魂。含颦玉台之前,凝眸宝幄之内。遂使糟丘台上,路入天宫;温柔乡中,人疑仙子。伧楚
之帷薄固不足羞,而广田自荒者,亦足戒已!”


聊斋志异(一至六卷)全文世译网址如下
http://www.elerno.cn/elibro/liaozhai/index.html 


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/9/6 8:20:29
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
情史故事:晋贾后Mirinda Amoraventuro

MIRINDA AMOR-AVENTURO

Dum regado de la imperiestro Jin Huidi (kiu regis 290-306 p.K.), justica institucio de cxefurbo Luoyang foje havis specialan kazon. Akuzito estis pedelo de gubernia polico. Li estis juna kaj bonvirta belulo el malricxa familio. Post kelktaga malapero li subite reaperis surstrate en tre pompa vesto el kara brokato, kiun li certe ne povis acxeti per sia nealta salajro.

Hazarde okazis sxtelo en domo de nobelo---malproksima parenco de la Imperiestra Edzino Jia Nanfeng. Oni do facile prenis la junuan pedelon suspektinda sxtelinto. Sed li trankvile pledis sin pravigante. Ankaux la sxtelitaj familianoj cxeestis la jugxadon auxskulti lian konfeson:

"Iutage, kiam mi iris surstrate, venis maljunulino kaj diris al mi, ke sxia familiano malsanigxis. La? konsilo de sorcxistino, por savi la malsanulon estas necese trovi junulon el la suda parto de la urbo por subigi la malfelicxigan demonon. Tial sxi petegis ke mi iru kaj sxi promesis grandan sumon kiel rekompencon al mia helpo.

Mi konsentis kaj eniris sxian kalesxon. Sxi mallevis kurtenon kaj petis min kasxisxi en grandan kofron. Dum la veturado mi povis vidi nenion ekster la fenestroj. Tiel ni veturis pli ol 10 liojn kaj trairis 6 a? 7 pordojn, tiam la kofro estis malfermita. Mi trovis min en salono siegxita de pompaj palacoj. Mi demandis:'Kie estas cxi tie?' kaj sxi respondis:'En cxielo.' La maljunulino unue igis min al banigxo en aroma akvo, alivestigis min per belaj vestajxoj, regalis min per abunda festeno kaj fine kondukis min al virino. La virino estas cx. 25- a? 26-jara, malaltstatura, malhelhauxta, kun belgrajno post brovo. Sxi restigis min kundormi kun sxi kelkajn noktojn en sama lito, gxuante frandajn pladojn alportitajn de servistinoj. Mi pene servis sxin gxis mia elcxerpigxo. Kaj sxi ordonis resendi min sammaniere. Cxe adiauxo sxi donacis al mi multe da karaj vestajxoj. Sed gxis nun mi ankoraux ne scias finfine kiu sxi estas kaj kie sxi logxas."

Auskultinte lian konfeson, cxiuj komprenis ke tio estis la nova hontinda amorajxo de la fifama Imperiestra Edzino Jia Nanfeng, kaj liberigis la junan pedelon.Cxar anta?e jam okazis multfoje similaj kazoj, kies protagonistoj junaj beluloj cxiuj perdis sian vivon, tial tiu cxi pedelo estis vera escepto kiu povis savigxi de pereo eble pro sxia tro pasia amo.

--- el la 17-a volumo de cxina novelaro Amrakontoj (Qing Shi)


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/9/6 8:23:22
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
晋贾后

  贾后讳南风,父充。后既立,而废弑杨太后。遂荒淫放恣,与太医令程据等乱。洛南有盗尉部小吏,端丽美容止。既给厮役,忽有非常衣服,众咸疑其窃,盗尉泰而辩之。贾后疏亲欲求盗物,往听对辞。小吏云:“先行逢一老妪,说家有疾病,师卜云:‘宜得城南少年厌之,欲暂相烦,必有重报。’于是随去。上车下帷,内簏箱中。可行十余里,过六七门限,开簏箱,忽见楼阙好屋。问‘此是何处’,云‘是天上’。即以香汤见浴,好衣美食。将入,见一妇人,年可二十五六,短形,青黑色眉,后有疵,见留数夕,共寝欢宴。临出赠此众物。”听者闻其形状,知是贾后,惭笑而去。时他人入者多死,惟此小吏以后爱之,得全而出。

 《情史》卷十七 情秽类


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/9/6 8:25:02

 4   4   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询