国柱译聊斋《口技》篇得小诗邀爱友同赏
村中来女子,三八当妙龄。携囊售其医,暮夜问诸神。
独坐斗室内,众绕门窗听。但闻窃窃语,内外动息冥。
俄倾帘钩响,女子问殷勤。三姑及三婢,各各道凉温。
听之了可辨。群讶以为真。口技售其术,请君赏妙文。
VOĈIMITADO
En vilagxo alvenis knabino, cx. 24- aux 25-jara, kun medikamentujo, por vendi sian kurac-arton. Tamen, al paciento la knabino mem ne povis doni preskribon, kion sxi devis petakiri de feinoj nur en nokto.
Nokte, la knabino sin fermis en kabineto pie purigita, la ceteraj homoj siegxis ekstere cxe la pordo aux fenestroj, atente auxskultante. Krom flustreto neniu kuragis ellasi ecx tuseton. Tiel regis plena silento en kaj ekster la cxambro.
Proksimume je la duona gengo, subite auxdigxis movo de pordkurteno, la knabino ekparolis interne:"Ho, cxu vi alvenas ? Feino Nauxa !"
"Jes." virino respondis.
"Kaj Lamei ( Vaks-Prunfloro) ankaux venas kun Feino Nauxa ?" ree salutis la knabino.
"Jes." respondis versxajne iu cxambristino. Kaj ili interparolis triope, sencxese.
Jen la pordkurteno removigxis, kaj la knabino kriis: "Ho, alvenas Feino Sesa !"
Aliaj intermetis: "Cxu estas vi kunportante la junsinjoridon cxi tien ? Chunmei (Printempa Umefloro) !"
"Ve!" respondis alia cxambristino. "La petoluleto neniel volas endormigxi malgraux longa lulado, kaj obstine persistas por veni kun la s-ino. Kiel laciga la subporto de li kvazaux mil-gxina pezilo !"
Kaj ekauxdigxis komplezaj vortoj de la knabino, pridemando de Feino Nauxa, komplimentoj de Feino Sesa, interkonsoloj de la du cxambristinoj , gajaj ridoj de la infaneto, kaj miauxoj.
Jen la knabino parolis kun rido: "Vere ludema estas via junsinjorido, kiu kunportas katon ecx de tiel malproksima loko."
Dume la sonoj iom post iom kvietigxis. Je la refoja kurten-movigxo ekbruis unuvocxe la virinoj en la kabineto : "Ho, kiel malfrue alvenas vi, Franjo Kvara !"
Tiam iu juna knabino delikate diras: "La distanco longas je pli ol mil lioj, tial nur post tiel longtempa pasxado atingas mi kaj s-ino, kiu iras lante."
Kaj ili interparolis pri farto. Auxdigxis samtempe translokigo de segxoj, voko por aldoni segxon, la bruoj plenis en la kabineto kaj rekvietigxis nur post momento suficxa por unufoja mangxo. Sekve la knabino petis preskribon por la malsanulo, por kies resanigo la Nauxa Feino pledis por ginsengo, dum la Ses por astragalo, kaj la Kvara por atraktilo.
Ili interkonsiligxis longan tempon, fine la Nauxa Feino ordonis pretigi skribilojn. Jen auxdigxis susuro dum paperfaldo, sonoro de penikingjxeto, zumado de tucxmuelado, poste iu metis la penikon al tablo kun bruo kaj jen, oni auxdis klare ke ili prenis medikamentojn kaj pakis susure.
Post nelonge, la knabino iris elpost la pordkurteno, vokis la pacenton, al kiu sxi donis medikamentojn kun preskribo, kaj revenis en la kabineton. Tuj oni auxdis la adiauxon de la tri s-inoj, de la tri cxambristinoj, i.a. miksite de la infana gargaro kaj ronrono de kato samtempe auxdigxantaj. Vocxo de la Nauxa Feino estis klara, sonora, dum tiu de la Sesa malrapida, rauxka kaj tiu de la Kvara delikata kaj dolcxa; ankaux la tri cxambristinoj cxiuj havis sian apartanvocxon klare distingeblan.
Auxskultintoj prenis ilin veraj feinoj sed la preskriboj, pruvite, ne tre efikas. Tio ja estas la arto de vocximitado, per kio sxi vendis sian kuracilon. Tamen ja vere mirinda arto !
Wang Xinyi (Uang Sxinji) iam diris: "Kiam mi estis en metropolo, foje mi pasxis hazarde preter foirejo kaj ekauxdis muzikon el inter hommuro formita el spektantoj. Mi proksimigxis rigardi kaj vidis junulon eligantan la muzikon. Tamen, fakte li havis nenian muzikilon. Li ludis nur per unu fingro premanta al sia vango. Li premis kaj kantis de tempo al tempo. La sono auxdigxis tute same kiel muziko ludita de kordaj muzikinstrumentoj. " Tio ankaux estis skolo de vocximita arto.