Chen Yu (auxtoro en la Suda Song-dinastio. 1127-1279)
POEMO DONACITA AL RABISTOJ
D-ro Li She, profesoro en la Sxtata Universitato dum Dahe-erao(827-835), Tang-dinastio, sxipvojagxis okcidente preter urbeto Wankou. Tie li renkontis grandan armitan sxipon, kiu baris al li la vojagxon.
Dekoj da armitoj kun armiloj ekdemandis:"Kiu alvenas?"
"Sxipo de D-ro Li She." respondis la servisto.
"Ho, se venas D-ro Li She, ni jam de longe admiras pri lia famo en poezio. Do, ni petas de li nur unu poemon, sed ne kuragxas rabi monon aux ricxajxon."
S-ro Li She do versis jene:
Vespere. Pluvis. Cxe river-vilagxo
"bravuloj verd-arbaraj"* al mi venas.
Do vin eviti por mi ne necesas,
cxar mond-duonon viaj homoj plenas.
--
*euxfemisme pri rabisto
《唐诗纪事》卷四十六载,李涉尝过九江,至皖口遇盗。盗问知是李博士,“其豪首曰:‘若是李涉博士,不用剽夺,久闻诗名,愿题一绝足矣。’”李涉赠一绝:
“暮雨萧萧江上村,
绿林豪客夜相闻。
他时不用相回避,
世上如今半是君。”