dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 皇帝新衣 La Nova Vesto

您是本帖的第 3702 个阅读者
树形 打印
标题:
皇帝新衣 La Nova Vesto
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
皇帝新衣 La Nova Vesto

La Nova Vesto de la Regxo

Tute senveste l' regxo iras
solene kaj fiere, rave.
Cxar "blindas nur kiu malprave
kaj fie oficon akiras"......

Dum varme la publik' admiras
kaj ovacie hxoras: "Brave!",
tute senveste l' regxo iras
solene kaj fiere, rave.

Subite knab' senpeka miras:
"Kial la regxo nudas pave?!"
La ver' konfirmas tiel trafe,
ke baldaux cxiuj jam mokdiras:

"Tute senveste l' regxo iras..."

皇帝新衣
国王裸体走大街,震耳欢呼动地来。
童言无忌说真话:“国王裸体走大街!”


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/26 6:28:23
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

http://www.projectebooks.com/showebook_4479.19.asp

                      LA NOVAJ VESTOJ DE LA REGXO

                             (El Anderson.)

   Antaux multaj jaroj vivis unu regxo, kiu tiel amis belajn novajn
vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti cxiam bele
ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj cxaso,
esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn.
Por cxiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri cxiu
alia regxo oni ordinare diras : "li estas en la konsilanejo", oni tie
cxi cxiam diradis : "la regxo estas en la vestejo".

   En la granda urbo, en kiu li logxis, estis tre gaje; cxiun tagon tien
venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaux du trompantoj, kiuj
diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan sxtofon, kiun oni
nur povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu cxi
sxtofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el
tiu cxi sxtofo, havas la mirindan econ, ke al cxiu, kiu ne tauxgas por
sia ofico aux estas tro malsagxa, ili restas nevideblaj.

 --Tio cxi estas ja bonegaj vestoj! pensis la regxo; havante tian
surtuton, mi ja povus sciigxi, kiu en mia regno ne tauxgas por la ofico,
kiun li havas; mi povus diferencigi la sagxajn de la malsagxaj! Jes,
la sxtofo devas tuj esti teksita por mi! Kaj li donis al la ambaux
trompantoj grandan sumon da mono antauxe, por ke ili komencu sian
laboron.

   Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaux ili laboras, sed
havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre
fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron.
Tion cxi ili metadis en siajn proprajn posxojn kaj laboradis super la
malplenaj teksiloj, kaj ecx gxis profunda nokto.

 --Mi volus scii, kiom de la sxtofo ili jam pretigis! ekpensis
la regxo, sed kaptis lin kelka timo cxe la penso, ke tiu, kiu estas
malsagxa aux ne bone tauxgas por sia ofico, ne povas vidi la sxtofon. Li
estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis
antauxe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Cxiuj
homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la sxtofo havas, kaj
cxiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsagxa lia najbaro estas.

 --Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron! pensis
la regxo, li la plej bone vidos, kiel la sxtofo elrigardas, cxar li
estas homo sagxa kaj neniu pli bone tauxgas por sia ofico, ol li!

   Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaux
trompantoj sidis antaux la malplenaj teksiloj kaj laboris. "Dio, helpu
al mi! ekpensis la maljuna ministro, largxe malfermante la okulojn, mi
nenion povas vidi!" Sed li tion cxi ne eldiris.


   La ambaux trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, cxu
gxi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Cxe tio cxi ili montris
la malplenan teksilon, kaj la malfelicxa ministro uzis cxiujn fortojn
por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, cxar nenio
estis.

 --Mia Dio! li pensis, cxu mi estas malsagxa? tion cxi mi neniam
supozis kaj tion cxi neniu devas sciigxi! Cxu mi ne tauxgas por mia
ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksajxon!

 --Nu, vi ja nenion diras! rimarkis unu el la teksantoj.

 --Ho, gxi estas bonega, tre cxarma! diris la maljuna ministro kaj
rigardis tra siaj okulvitroj. Tiu cxi desegno kaj tiuj cxi koloroj! Jes,
mi raportos al la regxo, ke gxi tre al mi placxas!

 --Tre agrable al ni! diris la ambaux teksistoj kaj nomis la kolorojn
kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente
auxskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la regxo; kaj
tiel li ankaux faris.

   Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion
ili cxiam ankoraux bezonis por la teksajxo. Ili cxion metis en sian
propran posxon, en la teksilon ne venis ecx unu fadeno, sed ili, kiel
antauxe, dauxrigadis labori super la malplenaj teksiloj.

   La regxo baldaux denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi,
kiel iras la teksado kaj cxu la sxtofo baldaux estos preta. Estis kun li
tiel same, kiel kun la ministro, li rigardadis kaj rigardadis, sed cxar
krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaux nenion povis vidi.

 --Ne vere, gxi estas bela peco da sxtofo? diris la trompantoj kaj
montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis.

 --Malsagxa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne
tauxgas por mia bona ofico. Tio cxi estas stranga, sed almenaux oni
ne devas tion cxi lasi rimarki! Tiel li lauxdis la sxtofon, kiun li
ne vidis, kaj certigis ilin pri sia gxojo pro la belaj koloroj kaj la

 cxe tio cxi ili montris sur la malplenan teksilon, cxar ili pensis, ke
la aliaj kredeble vidas la sxtofon.

 --Kio tio cxi estas! pensis la regxo, mi ja nenion vidas! Tio cxi
estas ja terura! Cxu mi estas malsagxa? cxu mi ne tauxgas kiel regxo?
tio cxi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, gxi estas tre
bela, diris tiam la regxo lauxte, gxi havas mian plej altan aprobon! Kaj
li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li
ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis
kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol cxiuj
aliaj; tamen ili cxiam ripetadis post la regxo : ho, gxi ja estas tre
bela! Kaj ili konsilis al li porti tiujn cxi belegajn vestojn el tiu cxi
belega materialo la unuan fojon cxe la solena irado, kiu estis atendata.
Rava, belega, mirinda! ripetadis cxiuj unu post la alia kaj cxiuj estis
tre gxojaj. La regxo donacis al la ambaux trompantoj kavaliran krucon
kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego.

   La tutan nokton antaux la tago de la parado la trompantoj pasigis
maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Cxiuj povis vidi, kiel
okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la regxo. Ili
faris mienon, kvazaux ili prenas la sxtofon de la teksiloj, trancxadis
per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj
fine diris : "nun la vestoj estas pretaj!"

   La regxo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj
ambaux trompantoj levis unu manon supren, kvazaux ili ion tenus, kaj
diris : "Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la
mantelo! kaj tiel plu. Gxi estas tiel malpeza, kiel araneajxo! oni povus
pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio cxi estas ja la plej
grava eco!

 --Jes! diris cxiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, cxar nenio
estis.

 --Via Regxa Mosxto nun volu plej afable demeti Viajn plej altajn
vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Regxa Mosxto tie cxi antaux
la spegulo vestos la novajn.

   La regxo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaux
ili vestas al li cxiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaux estis
pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaux ili ion
alligas--tio cxi devis esti la trenajxo de la vesto--kaj la regxo
sin turnadis kaj returnadis antaux la spegulo.

 --Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas! cxiuj kriis.
Kia desegno, kiaj koloroj! gxi estas vesto de granda indo!

 --Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super
Via Regxa Mosxto en la parada irado! raportis la cxefa ceremoniestro.

 --Nu, mi estas en ordo! diris la regxo. Cxu gxi ne bone sidas?
 
Kaj ankoraux unu fojon li turnis sin antaux la spegulo, cxar li volis
montri, ke li kvazaux bone observas sian ornamon.

   La cxambelanoj, kiuj devis porti la trenajxon de la vesto, eltiris
siajn manojn al la planko, kvazaux ili levas la trenajxon. Ili iris
kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke
ili nenion vidas. Tiel la regxo iris en parada marsxo sub la belega
baldakeno, kaj cxiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis :
"Ho, cxielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la regxo! Kian
belegan trenajxon li havas al la surtuto! kiel bonege cxio sidas!" Neniu
volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, cxar alie li ja ne tauxgus por
sia ofico aux estus terure malsagxa. Nenia el la vestoj de la regxo gxis
nun havis tian sukceson.

 --Sed li ja estas tute ne vestita! subite ekkriis unu malgranda
infano.--Ho cxielo, auxdu la vocxon de la senkulpeco! diris la patro;
kaj unu a! la alia murmuretis, kion la infano diris.

 --Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras,
ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita! kriis fine la
tuta popolo. Tio cxi pikis la regxon, cxar al li jam mem sxajnis, ke
la popolo estas prava; sed li pensis : nun nenio helpos, oni devas nur
kuragxe resti cxe sia opinio! Li prenis tenigxon ankoraux pli fieran,
kaj la cxambelanoj iris kaj portis la trenajxon, kiu tute ne ekzistis.


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

[此贴子已经被作者于2006-7-26 6:32:15编辑过]

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/26 6:29:41

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询