第57个聊斋故事《造 畜》讲把人变成了驴和羊,聊斋志异中还有一个(第456个)故事讲人变成了猪,可以参看。
此主题相关图片如下:
§456. Du Xiaolei
LA EDZINO DE DU XIAOLEI
Du Xiaolei estis logxanto de la Okcidenta Monto de Yidu-gubernio. Ambaux okuloj de lia patrino blindis.Du Xiaolei servis al sia patrino tre obeeme kaj prizorgeme. Kvankam lia familio estis malricxa, tamen en la hejmo neniam mankis bongustaj mangxajxoj.
Iutage, Du Xiaolei devis foriri al alia loko. li acxetis viandon, transdonis al sia edzino, petante ke sxi faru gxjauxzi-ojn.
la edzino traktis bopatrinon tre malbonvirte. Kiam sxi dishakis la viandon, sxi enmiksis sterkoskarabojn en la farcxo.
La patrino sentis la mangxajxon fiodora kaj nemangxebla, do kasxis gxin por atendi revenon de sia filo.
Kiam Du Xiaolei revenis hejmen, li demandis al la patrino:
"Cxu gxjauxzi-oj estas bongustaj?"
La patrino kapneis, kaj eldonis la mangxajxon montrante al la filo. Du Xiaolei disduigis gxjiauxzi-ojn kaj vidis sterkoskarabojn. Li tre koleris.
Enirinte sian cxambron, Du Xiaolei volis batpuni la edzinon, sed samtempe timis ke la patrino auxdis tion, do emlitigxis cerbumi. la edzino demandis al li, sed Du Xiaolei nur silentis, respondante nenion. la edzino senkuragxigxis, hezite iris ie-reen antaux la lito. Post longa momento, auxdigxis de sxi spiregoj. Tiam Du Xiaolei insulte kriis al sxi:
"Kial ankoraux ne dormi? Cxu atendas batpunon?"
Sed li ankaux sentis ke sxi respondis nenion.
Du Xiaolei ellitigxis, lumigi per kandelo kaj ekvidis unu porkon. Li observis pli atente kaj trovis gxin ankoraux kun du piedoj de homo. Li ekkonsciis ke la porko estis transformigxo de la edzino. Informigxinte pri tio, guberniestro ordonis sxnurligi la porkon forkondukita por parado kiel averto al la publiko.
S-ro Tan Weichen propraokule vidis tion.