10. Rememore pri Dante en Lia Hejmloko
Kun la amo en cxina koro, mi versis la suban tercinon kaj humile dedicxas al la 91-a UK.
epilogo:
Cxijare l' Universala Kongreso
okazas en Florenco, Italio ---
Hejmloko de Dante. Sorcxa impreso!
Tauxga sxanco por paroli pri tio:
Kiam la majstra trovis sian vojon
la Dia Komedio al Cxinio?
Kiel Qian Daosun la unuan fojon
ekprovis cxinigi--- ecx laux tercino,
kiu donis al ni surprizan gxojon!
Rara nupta donac' al belulino
kaj talenta Princo de Ampoemoj.
Sensacia novajxo en Pekino.
Ekspono de premiitaj artgemoj.
Cxinoj pentras pri Dante-a Infero,
Limbo, furioj, ombroj, jen la temoj,
Paolo kaj Francesca en sufero,
kaj falis kortusxite la poeto.
Retrorigarde pri la kariero
de tradukad' en centjara stafeto,
por konigi Dante-n al la publiko.
HU Guozhu recenzas en La Gazeto.
Studa legad' kun mirinda efiko,
ke aperadas flugpensoj cxinstilaj,
eble interesaj por vi, amiko!
Abundas tajdaj pensoj tre similaj.
Dia Komedio kaj Songxo Rugxdoma---
ambaux same senvelkaj, same brilaj,
same eleganta, cxarme aroma,
same superbaj kaj same furoraj
auxtoro cxina kaj poeto Roma.
Kun admiro kaj respekto adoraj
cxinaj eruditoj deklamis hagxe
kantojn en Ravenna, per vocxoj koraj
pri Ulysses, senrevena vojagxe.
Nun sekvas mi, sekvos ankaux aliaj.
Humilajn versojn al Dante omagxe.
(HU Guozhu. 2006-05-22)
La malnova domo de Dante