8. En cxinaj kulturaj rondoj
Tuj post kiam eniris Cxinion en la komencaj jaroj en la 20-a jc, la Dia Komedio de Dante estis bonvenaj cxe cxinaj kulturaj rondoj.
Liang Qichao(1873-1929), fama reformisto kaj erudito, verkis historian dramon Nova Romo, kun Dante kiel protagonisto pioniro de reformado.
Lusin(1881-1936) mem konfesis ke junagxe li tre sxatas la Dian Komedion, precipe la Purgatorion. Li vidis en Dante la gxneralan valoron trans tempo kaj spaco, kaj diris ke "formortis kaj armiloj kaj kanonado, sed la vocxo de Dante dauxros eterna."
Lao She(1898-1966) vivis en Britio dum 1924-1929, li mem konfesis ke tiam "dum ne mallonga tempo mi dronis maniule en legado de Dante. Post lego de la Dia Komedio mi komprenis kia estas granda literaturo kaj arto."
Bakin(1904-2005), dum punlaborado cxiutage parkeris versojn de la Dia Komedio, kiu subtenis lin trapasi la mallumaj jarojn de la Granda Kultura Revolucio(1966-1976). Poste, en 1982, itala registaro honoris Bakin per medalo de la Internacia Dante-premio.
Mao Dun(1896-1981), dum la Cxina Rezistmilito Kontraux Japanio (1931-1945), komparis Dante al Qu Yuan(cx.340-278 a.K), kaj li trovis "multajn interesajn silimojn" inter la du grandaj poetoj, ambaux kiel reprezentanto de obstina nacia spirito kaj modelo de patriotoj.
Guo Moruo(1892-1978) reagis romantike. En sia Trilogio Drivado li jxuris ke, se Dante versis la Dian Komedion por Beatrice, do li ankaux verku romanon omagxe al sia karulino.
Zhao Dan(1915-1980) titolis sian libron Cxe la Pordo de Infero.
Kaj Hu Shi(1891-1962)、Su Manshu(1884-1918)、Wang Duqing(1898-1940)、He Qifang(1912─1977)、Ruan Zhangjing(1914-2001)...k.a.kun tute malsamaj propraj kariero, humoro kaj strebado, ankaux esprimis diversmaniere sian admiron kaj ehxon al Dante.