dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → Senfina Honoro 伟大但丁说不完(6)

您是本帖的第 4434 个阅读者
树形 打印
标题:
Senfina Honoro 伟大但丁说不完(6)
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Senfina Honoro 伟大但丁说不完(6)


6. Eka renkontigxo eterne dauxra

Estas neeble paroli pri Dante sen Beatrice. Gxuste dank' al la inspiro de Beatrice, Dante kreis la mondfaman poemon La Dia Komedio.
En la tria kantiko de la Dia Komedio, kiel angxelo Beatrice gvidis Dante vojagxis tra la Paradizo al Empireo.
Tamen, en la reala vivo, renkontigxo de Dante kun Beatrice okazis nur dufoje dum la tuta vivo, tute hazarde, ecx sen vorto da intersaluto.
Dante mem tiel skribis pri la du renkontigxoj.
Pri la unuafoja renkontigxo.
En sia libro "Vivo Nova" Dante skribis pri sia sento kiam li, 9-jara, unuafoje vidis Beatrice:
"sekretega kamero de la koro, ektremis tiel forte, ke gxi ighis terure videbla ankaux en la plej malgrandaj pulsoj."(Vivo Nova.p13)

Dante ankaux versis en la Paradizo, ke
De l' tag' unua, kiam sxian frunton
  mi monde vidis, gxis tiu cxi vido,
  sxin sekvis mia kanto sen barilo; (Paradizo 30:28-30)
(Traduko de Giovanni Peterlongo)

Pri la duafoja renkontigxo:
"Kiam pasis tiom da tagoj, kiom plenumas nau jarojn post la apero de la gxentilega damo, en la lasta tago cxi tiu mirinda damo aperis al mi kun vestajxo blankega inter du gxentilaj damoj pli agxaj; pasxante sur strato, sxi turnis la okulojn tien, kie mi estis tre timema;......  La horo, kiam min atingis sxia dolcxega saluto, estis ja la nauax de tiu tago" (Vivo Nova p.15)

Tiu cxi alineo poste farigxis fonto de multaj pentrajxoj, el kiuj la plej fama estis "La Renkontigxo de Dante kun Beatrice" far Henry Holiday(1839-1927), kies reprodiktajxo kiel bk nun estas tre populara en Florenco. [noto 9]

Tiu anekdoto frape allogas nin per jenaj trajtoj:
Hazarda renkontigxo, senfrukta por geedzigxo, dumviva amo, gxisosta sopiro.
Cxinoj facile ekmemoras pri la similaj verkoj en Cxinio, ekz-e "Kanto pri la Feino de Luo-rivero" far Cao Zhi(192-232), "Feniksa Harpinglo" de Lu You(1125-1210), "Ekvido de Belulino" en la fama dramo La Okcidenta Cxambro de Wang Shifu(cx.1260-1336?).

Liu Yu'xi(772-842), poeto de Tang-dinastio, iam versis jenan poemon:

Meandro rivera. Mil salikaj haroj.
Malnova ponteto antaux dudek jaroj.
Cxitie disigxis mi kaj kara mia,
Ve! de sxi plu venis informo nenia.

Ankaux pri ponteto, pri karulino, pri la malnova pejzagxo, tamem forpasis jam senrevene la jaroj, paseo, kaj floragxa belulino. Kie estas retroveblaj la malnova bela songxo?


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/28 6:52:08
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

您无权查看精华贴子
ip地址已设置保密
2006/7/28 6:53:14
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
在这个论坛上,若是有跟帖,它就自动将帖子提升到前面来,所以请读者注意各篇的顺序。

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/28 7:25:00

 3   3   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询