2. Rara specimeno far Qian Daosun
S-ro Qian Daosun (1887-1966) estis erudicia polihistoro pri muziko, dramo, belarto, medicino, samtempe ankaux poligloto scipovanta japanan, italan, germanan kaj francan lingvojn.
* 1921
Juna Qian Daosun iam vivis kun siaj gepatroj en Romo, kie li legis la originalon de la Dia Komedio. Post reveno al Cxinio, li cxinigis la unuajn tri kantojn de la unua kantiko Infero laux versa stilo de la cxina antikva poemo Lisao de la fama poeto Qu Yuan(cx.340-278 a.K.)[noto 6]. Qian Daosun titolis sian cxinigon La Unua Specimeno de la Dia Komedio kaj publikigis gxin en 1921, okaze de la 600-jarigxo de forpaso de Dante, en la revuo Monata Novelo. Lia traduko legigxis atikisme kaj elegante, kun detalaj piednotoj.
Fakte, post La Unua Specimeno de la Dia Komedio, Qian Daosun cxinigis ankaux la sekvantajn du kantojn, kaj li kolektis sian cxinigon de la kvin kantoj de Infero en brosxuron, kiun li publikigis 1924 kiel unu el la biblioteko de la Monata Novelo.
* 1927
La saman cxinigon Qian Daosun refoje publikigis 1927 en la revuo Xue Heng (n-ro 72). Li konservis la lisao-stilajn versojn sed forigis tro detalajn piednotojn, anstatauxe li aldonis nur kelkloke koncizan klarigon.
La Dia Komedio estas vere mirinda verko. Havante 14233 versojn en 100 kantoj, tre eble gxi rekordas kiel la plej longa poemo en la monda literaturo, kun rigora ritmo kaj rimarangxo laux tercino, pro la granda diferenco inter la okcidenta kaj cxina poezio, gxia traduko per la cxinaj ideogramoj ja estas apenaux plenumebla tasko. Tial, dum longa tempo, cxiuj cxinigoj de la Dia Komedio estas nur en prozo sed ne en versoj.
La Unua Specimeno de la Dia Komedio fare de s-ro Qian Daosun, kvankam ankoraux ne estis en kompleta tesko, tamen gxi ja estis la plej frua traduko en versoj en Cxinio. Aparte rimarkinda estis gxia rimarangxo tute laux tercina maniero. Tio estas vere rara kaj kara specimeno.