La Kvara Mesagxo
2.4. Mezuro
Ni jam sciis (de §2.1.) ke mezuro estas la difinita nombro de silaboj, el kiuj konsistas verso.
Kiom da silaboj estas en unu verso? Ho, la respondo estas suficxe libera!
Cxar en Esp-a poezio ekzistas tia regulo: Se vi ne povas fin-skribi frazon en unu(a) verso, vi rajtas dauxrigi en la sekvanta: en la dua; kaj, se vi ankoraux ne povas fin-skribi la frazon en la dua verso, vi rajtas dauxrigi en la tria......; kaj, se vi ne povas fin-skribi frazon en unu(a) strofo, vi rajtas dauxrigi en la sekvanta strofo. Tiu regulo skribi trans versoj kaj strofoj estas termine nomata “transpasxo”. Ekz-e la suba frazo estas skribita en kvar versoj:
Estas cxiam
pli kaj pli
da regxinoj
cxirkaux mi.
Tio farigxis kompleta kvarversa strofo.
Cxar en Esp-a poezio la fina vokalo de la substantivo (kaj de la artikolo) povas esti forlasata kaj anstatauxigata per apostrofo, kaj ekzistas la eblo de“transpasxo”, tial, la plej mallonga verso povas esti el unu silabo. Kaj, sperta poeto ecx povas verki normalan poemon el tiuj unusilabaj versoj. Ni legu ekz-e la soneton <Mateno>, versitan de Sylla Chaves, brazila Esp-poeto. La soneto kantis pri la gaja humoro de juna paro sub maja suno:
Nun
maj'
kaj
sun
Kun
gaj'
kaj
jun'.
Cxi—
ni
du,
Do
ho
gxu'
Tiel mirinda soneto estas neimagebla ekz-e en la cxina poezio. Alia ekzemplo tre similas al la "pagoda poemo" en la cxina, kies versoj estas lauxvice kun pli kaj pli multigxantaj silaboj.
Nun
la lun'
mortpale
al vandale
freneza tacxment'
de l' fulma element'…
Tamen, versoj kun malpli ol 5 aux pli ol 14 silaboj montrigxas neoportunaj en praktika versado. Kaj, en Esp-a poezio, la plej ofte uzataj versoj estas kun 11 kaj 14 silaboj, ekz-e:
> Jen sidas sxi kun lipoj kunpremitaj (11 silaboj)
> ankoraux fresxe floras la versorozoj ravaj (14 silaboj)