柴诞话约翰Babilo Rava(6)
此主题相关图片如下:
Sukcesa inauxguro en 1997
Tiam ni jam informigxis ke Guangdong-a E-Asocio (GEA) planas okazigi dum 1997-12-11/14“Simpozion en Conghua”. Ni decidis partopreni la nomitan simpozion kaj fari inauxguron por la libro <Johano la Brava>. Laux tia tagordo la tempo jam estas tre urgxa. Kiam ni ekveturas de Wuhan, fakte la presado de la libro <Johano la Brava> ankoraux dauxras sur la presmasxino de la presejo. Ni ne povas atendi gxis la finpreso de cxiom da libroj kaj urgxe pakis la unuajn presitajn 100 ekzemplerojn de la libro kaj rekte envagonigxis en trajnon al Kantono.
Origine la“Simpozio en Conghua”estis kunveno de GEA sola, sed poste aligxis en gxi pluraj aliaj kunsidoj, ekz-e:
La 4-a laborkunveno de gxeneralaj sekretarioj de provincaj E-asocioj de CxEL,
La prepara laborkunveno de la 6-a Internacia Scienca-Teknika Kongreso de E,
La‘97-jarkunveno de la Cxina Medicina-Esperanta Asocio,
La‘97-jarkunveno de la Cxina Federacio de la Esp-ista Fervojista
La fondigxa kunveno de la Junula Esp-ista Komisiono en Guangdong-provinco,
kaj ceteraj fakaj simpozioj ……。
Cxar samtempe okazas tiel multaj kunvenoj, do uzis pli ampleksan nomon“97 Simpozio de Cxina E-Kultura Intersxangxo”.
Poste ni legis en libroj pri historio de cxina EM, eldonita en Pekino netauxgan tekston, kvazaux unue estis planita okazigo de la 4-a laborkunveno de gxeneralaj sekretarioj de provincaj E-asocioj de CxEL, kaj poste sekvis aliaj kunsidoj. Tio ne estas fakto en historio. Tia malbona stilo ignori la historiajn faktojn ne povas trompi nin la cxeestintojn kiuj vivas en la cxeftero de Cxinio, sed gxi ja povas miskonkudi fremdajn legantojn kiuj ne povas scii pri la vera historio. Tia ago ankaux damagxis figuron en cxinaj esp-istoj.
CxEL donis al mi nebonajn impresoj ne nur per la konduto de bruema gasto kiu uzurpis la rolon de la gastiganto, sed ankaux la aroganta malrespekto al materialoj disdonitaj de ceteraj E-asocioj. Mi propraokule vidis ke tiuj materialoj estis forjxetitaj kiel senvalorajxoj postlasite en la hotela cxambro de delegitoj de CxEL. Felicxe ni hubei-aj s-anoj tro bone konis tion kaj ni havis nian planon antauxpreparitan. Ni decidis ke antaux la oficiala inauxguro, neniu el la 100 ekzmpleroj de <Johano la Brava> estu donata al cxeestantoj de la simpozio. La cento da libroj kusxu sekrete en la cxambro de Jaricx. Mi anticipe vizitis al veterano Je Shuzi (vic-prezidanto de GEA kiu prezidos morgaux la malfermon de la simpozio. Mi petis ke li donu al mi kvin minutojn al mi por la inauxguro de <Johano la Brava>. Kaj mi ankaux anticipe petis al mia s-ano Jaricx ke li faru foton kiam mi leas la novan libron en la malfermo de la kunveno. Jaricx bone plenumis la taskon kaj la foto poste aperis en la revuo <Esperanto>, organo de UEA.
Tre hazarde, la unuaj programeroj en la malfermo de la simpozio estis esprimi estimon al veterano Chen Yuan (tiam li estis en Hongkongo pro alia kunveno honore al jubileo de la fama Komerca Presejo, tial li ne povas veni al Conghua). Tamen mia parolo akcentis ke gxuste Chen Yuan proponis traduki kaj eldoni tiun cxi libron <Johano la Brava>. Imageble, mia malkasxema parolo certe gxenis kelkajn personojn kiuj antaux minutoj humile esprimis estimon al Chen Yuan.
Al la cxeestaantoj mi konigis ke tiu cxi libro en mia mano estas en “eldono de kolekto de trezoroj”:fama verko de fama auxtoro, fama traduko de fara tradukinto, ankaux la ilustrajxoj estas famaj freskoj. Krome, ni alportas nur cent ekzemplerojn al Conghua. Mia parolo pri la libro vekis sensacion kaj la cent ekzempleroj tuj estis acxetitaj elcxerpite.