Chen Zutao por auxto-fabriko
luktis dum tuta viv' sen cxeso.
Ecx en kamparo sub opreso
de punlabora politiko
li faris auxton por trafiko
plibona sur vilagx-loeso.
Chen Zutao por auxto-fabriko.
luktis dum tuta viv' sen cxeso.
Sed nun demando kun skeptiko:
Cxu vere dumviva sukceso,
aux nur dumviva sen-sukceso?
Kiel pensas cxina publiko?
Chen Zutao por auxto-fabriko.