dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 补发古诗017:孟浩然临洞庭湖赠张丞相

您是本帖的第 1708 个阅读者
树形 打印
标题:
补发古诗017:孟浩然临洞庭湖赠张丞相
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
补发古诗017:孟浩然临洞庭湖赠张丞相

☆[Noto 说明]   
Ekde 2012-07-01 gxis 2014-06-21 Guozhu sendis 100-foje afisxojn por la rubriko <Cxina Antikva Poemo> de la retpagxo El Popola Cxinio. Laux origina plano, mi devas fari resumon kaj indekson por la 100 afisxoj. Tamen ne cxiu afisxo estas akceptita de EPCx. Ili forigis la vic-numeron de cxiu peco. Tiel la indekso ne povus havi 100 ret-adresojn. Por konservi la indeksan integrecon, Guozhu intencas publikigi tiujn pecojn cxitie en eLerna Forumo, tiel niaj legantoj povas trovi la plenan indekson kun 100 ret-adresoj.
从2012-07-01 到 2014-06-21国柱为世界语中国报道网页寄了100篇稿件,每次介绍一首中国古代诗歌。按原定计划,要为这100篇稿件写一个小结,做一个索引。可是有少数稿件没有被中国报道网采纳(为此中国报道网并且取消了各篇的号码),这样一来,索引的号码就会不完整。为了保证这100篇索引的完整性,国柱打算把这些没有被中国报道网接纳的诗歌,补发在世界语学习论坛上。这样,读者就可以找到带100个网址的完整的索引。

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
A☆017
Meng Haoran (689-740)
Cxe Dongting-lago, al Premiero S-ro Zhang

Lag-akvo sxveligxas en oka monato,
fandigxas kun bordo ebena impone.
Yunmeng-marcxo en vaporumata stato.
Urbo Yueyang skuigxas en ondoj drone.
Mi volas vojagxi, tamen sen boato,
honte en la sankta epoko senkone.
Vidante al la fisxhokantoj kun sxato,
suspire mi vane envias persone.
(Trad. Guozhu)
0 = 0/ 0 = 0/ 0 = 0/ 0 = 0
0 = 0/ 0 = 0/ 0 = 0/ 0 = 0
- 0/ = 0/ - 0/ - 0/ = 0/ = 0
- 0/ - 0/ 0 = 0/ 0 = 0/ = 0
0 = 0/ 0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0
= 0/ - 0/ = 0/ 0 = 0/ 0 = 0
0 = 0/ 0 - 0/ 0 = 0/ 0 = 0
0 = 0/ 0 = 0/ 0 = 0/ 0 = 0
(0 sen-akcenta silabo, = gramatika akcento, - ritma akcento)

孟浩然(689-740)
临洞庭湖赠张丞相
   八月湖水平,涵虚混太清。
   气蒸云梦泽,波撼岳阳城。
  欲济无舟楫,端居耻圣明。
  坐观垂钓者,徒有羡鱼情。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2014/6/6 18:38:34
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

Dongting-lago trovigxas norde de Hunan-provinco. Kun areo de 2820 kvadrataj kilometroj gxi estas la dua plej granda lago de sensala akvo en Cxinio kaj konata kiel“Dongting ampleksa je okcent lioj”. Pro siaj belaj pejzagxoj Dongting-lago ankaux estas nomata kiel“Rezidejo de Feoj”. Poetoj de diversaj tempoj versis abundon da poemoj pri Dongting-lago kaj tiu cxi versita de Meng Haoran estas unu el la plej famaj majstrajxoj.
La unua duono versas pri la impona pejzagxo de Dongting-lago.
La dua duono versas pri penso en la koro de auxtoro, kiu volas peti helpon de Premiero S-ro Zhang sed sen malkasxa diro.
La t.n.Premiero S-ro Zhang estas poeto Zhang Jiuling, kies poemon <Sopiro sub la luno> ni jam legis (en A013).
La unua versduo prezentas al ni panoramon de la lago en la oka monato lunkalendare. En serena auxtuno la akvo sxveligxas kaj fandigxas kun la bordo impone.
La dua versduo atentigas pri la fortaj ondoj de la lago. Lauxnote la ondoj auxdigxas tondre kaj sturme skuis la urbon Yueyang.
La tria versduo analogie skribas pri la penso de la poeto. Unue li diris ke li “volas vojagxi tra la lago, tamen mankas al li boato”,per kio la poeto aludas ke li volas servi kiel funkciulo al la sxtato, tamen mankas al li rekomendanto. La sekva verso “honte en la sankta epoko senkone”devenas de la vortoj el <Analektoj de Konfuceo>,ke“Kiam la lando estas bone regata, kalkulu malricxecon kaj malaltan situacion kiel hontindajxojn, kiam la lando estas malbone regata, kalkulu ricxecon kaj honoron kiel hontindajxojn.” ( Cxapitro VIII Tai Bo. 8.13) Vivante en la “sankta”epoko, nia poeto ne volas vivi nenifarante kaj volontas ion fari.
La lasta versduo ankaux estas kun literatura aludo el antikva libro “Hainanzi”ke “Oni prefere revenu hejmen fari fisxreton ol senfare envii fisxhokanton cxe bordo”, Per tio la auxtoro aludas pri sia senhelpeco por realigi sian ambicion. Tio estas pli profunda skribo de la tria versduo.
La tuta poemo legigxas implicita, subtila, nebanala kaj havas sian artan trajton.
(Ecxino. 2012-10-28)
-----

 洞庭湖位于湖南省北部,面积2820平方公里,为中国第二大淡水湖,号称“八百里洞庭”。洞庭湖风光绮丽, 有“神仙洞府”之称。历代诗人写洞庭湖的诗歌很多。孟浩然的这一首是名篇之一。前四句写了洞庭湖的景色。
后四句写自己的心情,明明是想向张丞相求助却写得不露痕迹。
张丞相,指张九龄,唐玄宗时宰相,诗人,(我们在A013介绍过他的诗歌《望月怀远》)
首联描写洞庭湖全景。在秋高气爽的季节里湖水浩阔无垠与岸相混,场面宏大。
颔联描写湖水声势。夏秋水涨,涛声喧如万鼓,岳阳城受到洞庭湖波涛的摇撼。
颈联转入抒情。“欲济无舟楫,端居耻圣明”,此句采用了类比的手法,先说自己本想渡过洞庭湖,却缺少舟和桨,诗人以“无舟楫”喻指自己向往入仕从政而无人接引赏识。后一句“端居耻圣明”,本自(论语·泰伯)):“邦有道,贫且贱焉,耻也;邦无道,富且贵焉,耻也。”
意在表明在这个“圣明”的太平盛世,自己不甘 心闲居无事,要出来做一番事业。
尾联化用典故,“卒章显志”。“坐观垂钓者,徒有羡鱼情”化用《淮南子·说林训》的古语:“临河而羡鱼,不若归而结网”。喻指自己空有出仕从政之心,却无从实现这一愿望,这是对“颈联”的进一步深化。
这首诗委婉含蓄,不落俗套,艺术上自有特色。

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2014/6/6 18:40:00

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询